7167 Laŭphajmo
| 7167 Laŭphajmo | |
| asteroido | |
| Oficiala nomo | 7167 Laupheim |
| Aliaj nomoj | 1985 TD3 ; 1991 VR4 |
| Historio | |
| Malkovrintoj | Carolyn S. Shoemaker kaj Eugene M. Shoemaker |
| Dato de malkovro Loko de malkovro |
12-a de oktobro 1985 Monto Palomar |
| Orbitaj ecoj | |
| Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
468,281 Gm (3,130 AU) 372,115 Gm (2,487 AU) 564,447 Gm (3,773 AU) |
| Discentreco | 0,205 |
| Meza anomaliangulo | 284,085° |
| Klinangulo | 23,449° |
| Periodo | 2022,877 tagoj (5,538 jaroj) |
| Meza cirkulrapido | 16,83 km/s |
| Longitudo de suprenira nodo |
219,746° |
| Argum. de periapsido | 181,395° |
| Fizikaj ecoj | |
| Observaj ecoj | |
| Videbla magnitudo | |
| Absoluta magnitudo | 12,3 |
7167 Laŭphajmo estas malbone konata asteroido de la asteroida zono, malkovrita la 12-an de oktobro 1985 de la usonaj geastronomoj kaj geedzoj Carolyn S. Shoemaker kaj Eugene M. Shoemaker elde la Observatorio de la Monto Palomar, en la Konteo de San Diego (Kalifornio, Usono).
Ĝi estis nomita en omaĝo al Robert Clausen kaj ties teamo de la publika observatorio de Laupheim en sudo de Germanio. En 1975, Clausen fondis la amatoran astronomian asocion Volkssternwarte Laupheim e.V.[1] kies prezidento li fariĝis. Organizante vojaĝojn, astronomiajn ekspoziciojn kaj multnombrajn internaciajn astronomiajn festojn, li disvastigis la famon de Laupheim eksteren de Germanio. Ekde 1990, Clausen kaj siaj kunlaborantoj funkciigas planetarion Zeiss kaj observatorion, plejparte konstruitaj per propra iniciato de la anoj. La nomo estis proponita de Carolyn Shoemaker; kiu vizitis la instalaĵojn de Laupheim en 1998.
Notoj kaj referencoj [redakti]
Eksteraj ligiloj [redakti]
- angle Slipo de 7167 Laupheim (de IAU Minor Planet Center)
- angle 7167 Laupheim: Parametroj kaj simulado (per JAVA) de orbito
- germane Planetoid 7167 - „Laupheim“ , el Ihr Weg zu den Sternen
| Antaŭe: | Listo de asteroidoj (7001 - 8000) | Poste: | |
|---|---|---|---|
| 7166 Kennedy | 7119 Laŭphajmo | (7168) 1986 QE2 |