7187 Isobe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
7187 Isobe
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 7187 Isobe
Aliaj nomoj 1992 BW; 1985 QC3
Malkovro
Malkovrinto Eleanor Francis Helin
Dato de malkovro 30-a de januaro 1992
Loko de malkovro Monto Palomar
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono
Inner Main Belt vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
289,886 Gm (1,938 AU)
264,940 Gm (1,771 AU)
314,833 Gm (2,105 AU)
Discentreco 0,08606
Meza anomaliangulo 116,593°
Epoko : 21-a de januaro 2022
Klinangulo 21,788°
Periodo 985,263 tagoj (2,698 jaroj)
Meza cirkulrapido 21,39 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
315,298°
Argum. de periapsido 86,448°
Terdistanco
- Minimuma

129,628 Gm (0,8665 AU)
Naturaj satelitoj 1
Fizikaj ecoj
Diametro Kombinata : 6,05 ± 1,46 km
Ĉefa korpo : 5,96 km
Rotacia periodo 0,1768 tago (4,243 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,163 ± 0,060
Observaj ecoj
Spektroklaso 14,03
Absoluta magnitudo 14,03
vdr

7187 Isobe estas malgranda malhela duopa asteroido de la interna asteroida zono, ano de la hungaria familio. Ĝi estis malkovrita la 30-an de januaro 1992 de la usona astronomino Eleanor Francis Helin elde la Observatorio de la Monto Palomar, en kantono San Diego (Kalifornio, Usono).

Nomo[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas nomita en honoro de la japana astronomo Syuzo Isobe, kiu grave rolis en la kreado de la Spaceguard-Centro de Bisei (japane: 美星スペースガードセンター), observatorio dediĉata al la observo de la apud-teraj objektoj kaj kosmoruboj. Li estas prezidento de la Japana Asocio de Kosma Gvato.

Satelito[redakti | redakti fonton]

Ĝia satelito estis malkovrita la 26-an de aŭgusto 2012 de B. D. Warner per observado de ĝia luma kurbo elde la Observatorio Palmer Divide de Colorado Springs, anoncita en januaro 2013.

Tiu satelito, (ankoraŭ ne konfirmita), havus diametron de 1,01 km, orbitus je 16 km de la ĉefa korpo kun orbita periodo 1,38 tago (33,12 horoj). Ĝia rotacia periodo estas ankoraŭ nekonata.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe:Listo de asteroidoj (7001 - 8000)Poste:
7186 Tomioka7187 Isobe7188 Yoshii