719 Alberto
| 719 Alberto | |
| asteroido | |
| Oficiala nomo | 719 Albert |
| Aliaj nomoj | 1911 MT ; 2000 JW8 |
| Historio | |
| Malkovrinto | Johann Palisa |
| Dato de malkovro Loko de malkovro |
3-a de oktobro 1911 Vieno |
| Orbitaj ecoj | |
| Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
393,746 Gm (2,632 AU) 176,459 Gm (1,180 AU) 611,033 Gm (4,085 AU) |
| Discentreco | 0,552 |
| Meza anomaliangulo | 264,909° |
| Klinangulo | 11,547° |
| Periodo | 1 555,5034 tagoj (4,27 jaroj) |
| Meza cirkulrapido | 16,87 km/s |
| Longitudo de suprenira nodo |
184,093° |
| Argum. de periapsido | 155,672° |
| Fizikaj ecoj | |
| Diametro | 2,4 km |
| Maso - Denso - Surfaca falakcelo - Liberiga rapido |
1,4 × 1013 kg ~ 2000 kg/m3 ? ~ 0,0007 m/s² ~ 0,0013 km/s |
| Rotacia periodo | 0,2417 tago (5,802 horoj) |
| Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
| Surfaca temperaturo | ~ 171 K |
| Geometria albedo | ~ 0,12 al 0,15 |
| Observaj ecoj | |
| Spektroklaso | S |
| Videbla magnitudo | |
| Absoluta magnitudo | 15,8 |
719 Alberto estas tre malgranda marsrenkonta asteroido de la Amora familio.
Ĝi estis malkovrita de la aŭstria astronomo Johann Palisa la 3-an de oktobro 1911 elde la observatorio de Vieno, kaj ricevis la antaŭnomon de la barono Albert Salomon von Rothschild, meceno de la Observatorio de Vieno, kiu mortis antaŭ nelonge.
Sed, pro malpricizo en la orbitaj mezuroj, la asteroido estis perdita, kaj retrovita nur en 2000[1], de Jeffrey Larsen, surbaze de datenoj de la projekto Spacewatch, en kiu ĝi estis ricevinta la provizoran nomon 2000 JW8[2].
Oni tiam konstatis, ke ĝia orbita periodo estas 4,28 jaroj anstataŭ 4,1 jaroj, kalkulita en 1911 ; tio, kiu estis la kialo de ĝia perdo.
[redakti] Ecoj
En septembro 2001, 719 Alberto pasis al malpli ol 0,2 astronomia unuo de Tero. Oni tiam mezuris ĝian rotaciperiodon (5,802 h) kaj ĝian absolutan magnitudon[3]. Hipotezante ĝian albedon al 0,12, oni kalkulis ĝian diametron al 2,8 km. Sur hipotezo de albedo de 0,15, ĝia diametro estus 2,4 km.
[redakti] Notoj kaj referencoj
- ↑ Astronomers rediscover long-lost asteroid (Astronomoj retovas perditan asteroidon) Science News 2000 (angle)
- ↑ IAUC 7420: (719); (719) ALBERT = 2000 JW8 (angle)
- ↑ Physicals properties of near-Earth objects (Fizikaj Ecoj de Terrenkontaj Objektoj) Richard P. Binzel kaj al. (angle)
[redakti] Eksteraj ligiloj
- angle 719 Albert : Parametroj kaj simulado de orbito (JAVA necesa)
| Antaŭe: | Listo de asteroidoj | Poste: | |
|---|---|---|---|
| 718 Erido | 719 Alberto | 720 Bolinio |