7225 Huntress

El Vikipedio, la libera enciklopedio
7225 Huntress
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 7225 Huntress
Aliaj nomoj 1983 BH ; 1989 XJ
Nomita laŭ Wesley Huntress vd
Malkovro
Malkovrinto Edward L. G. Bowell
Dato de malkovro 22-a de januaro 1983
Loko de malkovro Flagstaff (Arizono, Usono)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
350,262 Gm (2,341 AU)
279,186 Gm (1,866 AU)
421,338 Gm (2,816 AU)
Discentreco 0,203
Meza anomaliangulo 106,954°
Klinangulo 6,87106°
Periodo 1308,579 tagoj (3,583 jaroj)
Meza cirkulrapido 19,47 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
275,766°
Argum. de periapsido 203,536°
Naturaj satelitoj 1
Fizikaj ecoj
Diametro ĉ. 6,5 km
Rotacia periodo 0,1017 tago (2,43995 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,2 (supozita)
Observaj ecoj
Spektroklaso S
Absoluta magnitudo 13,3
vdr

7225 Huntress (aŭ 7225 Huntreso) estas nebone konata duopa asteroido de la asteroida zono, malkovrita la 22-an de januaro 1983 de la usona astronomo Edward L. G. Bowell elde la Stacio Anderson Mesa de la observatorio Lowell, sud-oriente de Flagstaff (Arizono).

Ĝia spektra klaso "Sq" indikas "ŝtonan" asteroidon, konsistanta ĉefe el silikatoj de fero kaj de magnezio. Ĝenerale, tiaj asteroidoj havas grandan albedon (ĉ. 0,2)

Ĝi estis nomita en honoro de la usona kosmokemiisto Wesley T. Huntress Jr. direktoro de la programoj pri kosma scienco de la NASA en la 1990-aj jaroj. Li studis la kemian evoluon de la interstelaj nuboj, kometoj kaj planedaj atmosferoj. Li grave kontribuis al la disvolviĝo de la esplora teamo pri kosmokemio de la Jet Propulsion Laboratory.

Satelito

Ĝia satelito estis malkovrita fare de D. Pray, P. Pravec, P. Kušnirák, K. Hornoch, M. Husarik, M. Pikler, G. Cervak, S. Gajdos, F. Colas, kaj J. Lecacheux per studo de ĝia luma kurbo inter la 7-a de decembro 2007 kaj la 14-a de januaro 2008, anoncita la 31-an de januaro 2008.

Ĝi havas orbitan periodon de 14,67 horoj, ĝia orbita duona grandakso estas krude taksita je 10 km, ĝia diametro estas 21 % de tiu de la ĉefa korpo. Se oni hipotezas la albedon de ambaŭ korpoj je 0,2, oni taksas la diametron de la ĉefa asteroido je 6,5 km[1] kaj tiu de la satelito je 1,4 km.

Notoj kaj referencoj

  1. Kongruo inter absoluta magnitudo kaj diametro de asteroidoj, el JPG Astronomie (france)

Eksteraj ligiloj

Antaŭe:Listo de asteroidoj (7001 - 8000)Poste:
7224 Vesnino7225 Huntress7226 Kryl