74-a Hispana Kongreso de Esperanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La 74-a Hispana Kongreso de Esperanto okazis en Kujero, Valencilando, Hispanio, de la 1-a ĝis la 3-a de majo 2015. Ĉefa organizanto estis Enric Baltasar kun la helpo de Valencia Esperanto-Asocio, de la Valencia Esperanto-Grupo kaj de HEF. Aliĝis pli ol 75 partoprenontoj kaj fine partoprenis ĉirkaŭ 90 esperantistoj, inter kiuj, krom hispanoj, ankaŭ po 1 kongresanto el Suda Koreio, Ĉinio, Vietnamio, Germanio, Francio, Rusio, Finnlando ktp. La kongresejo estis Kulturdomo de la Strato Fiŝkaptistoj. En ĝi kontempleblis ekspozicio de internaciaj poŝtkartoj en Esperanto kolektitaj antaŭ unu jarcento en Valencilando kaj devenintaj el la tuta mondo.

Inaŭguris la kongreson la skabeno pri kulturo de la urbestraro, Mª Carmen Tormos, kiu kun la respondeculo de la LKK, Enric Baltasar, kaj la prezidanto de HEF, José Antonio del Barrio, bonvenigis la kongresanojn. Ankaŭ salutis vizitantoj devenantaj el landoj ekster Hispanio, kaj membroj reprezentantoj de grupoj kaj asocioj landaj. Aldone kelkajn librojn por lerni Esperanton kaj informiĝi oni donacis al la urba biblioteko. Por la interkona vespero vendrede, kongresanoj alportis manĝaĵojn kaj trinkaĵojn el siaj devenregionoj.

La 2an de majo matene okazis piedira ekskurso laŭ belega monta promenejo (nome vojo Kalvario) al monto kiu regas la urbon kaj el kiu oni povas ĝui la panoramon super la urbo Kujero, la valo de la rivero Júcar, la maron Mediteraneo kaj la marbordon ĝis la Kabo La Nao en la provinco Alikanto. Sur tiu monto oni vizitis la kastelon de Kujero kaj oni partoprenis en prelego pri suna taga astronomio. Alia ekskurso okazis la 3an de majo al Valencio.

Kelkaj programeroj estis la jenaj: prelego de Tonyo del Barrio, prezidento de HEF pri Donkiĥoto kaj Esperanto, de Flama Floro pri Vietnamio kaj de Heroo pri Koreio, kaj de Javier Romero pri Nova monda kulturo kaj Esperanto. Aliaj temis pri kreado de kantoj kaj retkatalogo de Biblioteko Juan Régulo. Distra aspekto estis plenumita de bonetosa koncerto de muziko regeo fare de Jonny M post komuna paelo vespere la 2an de majo. Dimanĉe matene okazis la asembleo de HEF.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]