75-a SAT-Kongreso 2002

El Vikipedio, la libera enciklopedio
75-a SAT-Kongreso 2002
Loko Alakanto
Ekde 1-a de julio 2002
Ĝis 7-a de julio 2002
← Antaŭa Sekva →
vdr
emblemo de SAT
emblemo de SAT
SAT-Kongreso de 2002; en la kastelo de Alikanto.

La 75-a Kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) okazis en Alikanto de la 1-a ĝis la 7-a de julio 2002. Ĝin partoprenis pli ol 150 homoj. Aliĝis pli ol 200, sed la hispana ŝtato rifuzis al 60 aliĝintoj la vizon (ĉefe al afrikanoj kaj ĉinoj). La kongreso kun bedaŭro konstatis tiun agon kontraŭ la homaj rajtoj kaj akre protestis. La malfermo okazis solene en la Kastelo de Sankta Barbara. Dum la kongreso estis solene inaŭgurita la Nova Plena Ilustrita Vortaro kiu ekde tiam estis aĉetebla ĉe SAT kaj en diversaj libroservoj. Krome estis decidita la fondo de la asocio SAT en Hispanio kiel LEAo ligita al SAT.

Krom la kutimaj laborkunsidoj kie oni pritraktis la funkcian vivon de la organizo, okazis diversaj prelegoj pri interesaj temoj kiaj tiuj pri Zamenhofaj vivo kaj familio zorge de Zofia Banet-Fornalowa kaj tiu pri poezio de Federico García Lorca zorge de Miguel Fernández. Teatraĵoj (ĉefe pri sama hispana verkisto) estis zorge de la pola esperanta aktoro Jerzy Fornal. Krome prelegis Djemil Kessous pri universalismo, Tatiana Auderskaja pri Eroŝenko, Augusto Casquero pri la hispanaj lingvoj, Natalia Aroloviĉ pri la hispana pentristo Salvador Dalí. Same okazis distraj programeroj kaj ekskursoj al Elĉe kaj Valencio.

Ĉefa organizanto de la kongreso estis Marteno Bustín.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]