7506 Lub

El Vikipedio, la libera enciklopedio
7506 Lub
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 7506 Lub
Aliaj nomoj 4837 P-L ; 1977 RJ10
Nomita laŭ Jan Lub vd
Malkovro
Malkovrintoj Tom Gehrels
I. van Houten-Groeneveld
C. J. van Houten
Dato de malkovro 24-a de septembro 1960
Loko de malkovro Monto Palomar kaj Leiden
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono
Outer Main Belt vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
480,512 Gm (3,212 AU)
413,187 Gm (2,762 AU)
547,837 Gm (3,662 AU)
Discentreco 0,140
Meza anomaliangulo 238,102°
Klinangulo 0,375°
Periodo 2102,647 tagoj (5,757 jaroj)
Meza cirkulrapido 16,63 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
9,134°
Argum. de periapsido 181,784°
Fizikaj ecoj
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 14,1
vdr

7506 Lub (aŭ 7506 Lubo) estas malbone konata asteroido de la ekstera asteroida zono, malkovrita la 24-an de septembro 1960 de la usona astronomo Tom Gehrels kaj de la nederlandaj geastronomoj Ingrid van Houten-Groeneveld kaj Cornelis Johannes van Houten, de la Observatorio de Leiden, en la kadro de la Palomar–Leiden survey.

Per la Schmidt-teleskopo de 122 cm de la Observatorio de la Monto Palomar, Tom Gehrels estis fotinta la ĉielon en septembro kaj oktobro 1960. La fotaj platoj tiel eksponitaj estis senditaj en Leiden (Nederlando), kie la geedzoj Ingrid kaj Cornelis van Houten ekzamenis ilin dum la sekvantaj jaroj.

Ĝi estis nomita en honoro de la nederlanda astronomo Jan Lub, de Leiden. Post studoj en Amsterdamo, li laboris ĉe la Eŭropa suda observatorio kaj en Munkeno antaŭ reveni en la Observatorion de Leiden. Li estis direktoro de la observatorio de Roque de los Muchachos dum pluraj jaroj. Li interesiĝas pri fotoelektraj observoj de la variantaj steloj RR Lyrae kaj de aliaj objektoj.

Eksteraj ligiloj

Antaŭe:Listo de asteroidoj (7001 - 8000)Poste:
7505 Furusho7506 Lub7507 Israel