7564 Gokumenon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
7564 Gokumenon
asteroido
Oficiala nomo 7564 Gokumenon
Aliaj nomoj 1988 CA ; 1982 YD2 ;
1990 RK10
Historio
Malkovrinto Rajgopalan Rajamohan
Dato de malkovro
Loko de malkovro
7-an de februaro 1988
Kavalur (Barato)
Orbitaj ecoj
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
413,569 Gm (2,764 AU)
328,853 Gm (2,198 AU)
498,286 Gm (3,331 AU)
Discentreco 0,205
Meza anomaliangulo 159,290°
Klinangulo 10,866°
Periodo 1678,930 tagoj (4,597 jaroj)
Longitudo de
suprenira nodo
157,077°
Argum. de periapsido 350,775°
Fizikaj ecoj
Rotacia periodo 1,274 tago (30,58 horoj)
Observaj ecoj
Spektroklaso S
Videbla magnitudo
Absoluta magnitudo 12,2
v  d  r
Information icon.svg

7564 Gokumenon (aŭ 7564 Gokumenono) estas nebone konata asteroido de la asteroida zono, malkovrita la 7-an de februaro 1988 de la barata astronomo Rajgopalan Rajamohan elde la Observatorio Vainu Bappu en Kavalur (Tamilnado, Barato).

Ĝia spektra klaso "S" estas tiu de la "ŝtonaj" asteroidoj, kies ĉefaj konsistantoj estas silikatoj de fero kaj de magnezio.

Ĝi estis nomita en honoro de la barata fizikisto Mambillikalathil Govind Kumar Menon, pli konata sub la nomo de M. G. K. Menon aŭ "Goku Menon". Profesoro en la Barata Organizo de Kosma Esploro, li estas fama pro sia eksperimenta laboro pri la kosmaj radiadoj ĉe la Instituto Tata. Li alportis gravan subtenon por la konstruado de la teleskopo de 2,3 m en Kavalur kaj la radioastronomia instalaĵo en Ootacamund (Tamilnado).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe: Listo de asteroidoj (7001 - 8000) Poste:
(7563) 1988 BC 7564 Gokumenon 7565 Zipfel