77-a SAT-Kongreso 2004

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
77-a SAT-Kongreso 2004
Loko Bratislavo
Ekde 14-a de aŭgusto 2004
Ĝis 21-a de aŭgusto 2004
← Antaŭa Sekva →
vdr
emblemo de SAT.
77-a SAT-Kongreso 2004 en Bratislavo.

La 77-a Kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) okazis en Bratislavo inter la 14-a kaj la 21-a de aŭgusto 2004. Tiam estis prezidento de la Plenum-komitato Jakvo Schram kaj estris la kongresan komitaton Petro Chrdle.

Deklaracio[redakti | redakti fonton]

La 77-a Kongreso de SAT, kunveninta de la 14-a ĝis la 21-a de aŭgusto 2004 en Bratislavo,

  • lanĉas solenan alvokon al la registaroj de landoj, kiuj ankoraŭ ne subskribis la Konvencion de Otavo, ke ili rapide subskribu ĝin, por ke universaliĝu tiu Konvencio pri la detruo de kontraŭ personaj minoj kaj pri la malpermeso de ilia uzo, produktado kaj stokado;
  • emfazas la nepran neceson de kultura kaj kleriga laboro por batali kontraŭ nescio kaj dogmemo, kiuj estas gravaj obstakloj al paca kaj senperforta forigo de la nuna fia sociordo;
  • atentigas, ke vortoj kiel “klasbatalo”, “kamarado”, “socialismo”, “laboristo”, kvankam ilin misuzis diversaj reĝimoj kaj sociaj grupoj, priskribas daŭran realecon, kaj ke estas tasko de nia asocio redoni al tiuj vortoj ilian ĝustan signifon;
  • alvokas ĉiujn progresemajn esperantistojn aliĝi al SAT kaj kunagadi en ĝi;
  • alvokas progresemajn neesperantistojn kunhelpi per siaj propraj rimedoj por levi la nivelon de la mondskala perlingva komunikado ĉe la laboristaro, por kiu celo Esperanto prezentas la plej taŭgan solvon.
Ponto SNP en 77a SAT-kongreso.

Stilizita bildo de la fluganta subtaso de la Ponto SNP estis simbolo de la 77-a SAT-Kongreso okazinta en Bratislavo samtempe kun la konferenco de ILEI.

Prelegoj[redakti | redakti fonton]

Kulturaj eventoj[redakti | redakti fonton]

Teatraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Kesto da venenaj serpentoj, ludita de la teatra grupo de ESO Bratislavo.
  • La rifuĝinto de Trevor Holton, ludita de SAT-anoj el Aŭstralio.

Muziko[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]