77-a SAT-Kongreso 2004
La 77-a Kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) okazis en Bratislavo inter la 14-a kaj la 21-a de aŭgusto 2004. Tiam estis prezidento de la Plenum-komitato Jakvo Schram kaj estris la kongresan komitaton Petro Chrdle.
Deklaracio
La 77-a Kongreso de SAT, kunveninta de la 14-a ĝis la 21-a de aŭgusto 2004 en Bratislavo,
- lanĉas solenan alvokon al la registaroj de landoj, kiuj ankoraŭ ne subskribis la Konvencion de Otavo, ke ili rapide subskribu ĝin, por ke universaliĝu tiu Konvencio pri la detruo de kontraŭ personaj minoj kaj pri la malpermeso de ilia uzo, produktado kaj stokado;
- emfazas la nepran neceson de kultura kaj kleriga laboro por batali kontraŭ nescio kaj dogmemo, kiuj estas gravaj obstakloj al paca kaj senperforta forigo de la nuna fia sociordo;
- atentigas, ke vortoj kiel “klasbatalo”, “kamarado”, “socialismo”, “laboristo”, kvankam ilin misuzis diversaj reĝimoj kaj sociaj grupoj, priskribas daŭran realecon, kaj ke estas tasko de nia asocio redoni al tiuj vortoj ilian ĝustan signifon;
- alvokas ĉiujn progresemajn esperantistojn aliĝi al SAT kaj kunagadi en ĝi;
- alvokas progresemajn neesperantistojn kunhelpi per siaj propraj rimedoj por levi la nivelon de la mondskala perlingva komunikado ĉe la laboristaro, por kiu celo Esperanto prezentas la plej taŭgan solvon.
Prelegoj
- Keppel Enderby: kaj kien nun? pri estonteco de la esperanta movado
- Tereza Kapista:Mia instrulaboro en Irano
- Marteno Minich: pri la urbo Bratislavo
- Klaŭdo Roux:La natursciencaj terminoj en la Nova PIV
- Jan VAJS: Slovaka agrikulturo sojle al EU
Kulturaj eventoj
Teatraĵoj
- Kesto da venenaj serpentoj, ludita de la teatra grupo de ESO Bratislavo.
- La rifuĝinto de Trevor Holton, ludita de SAT-anoj el Aŭstralio.
Muziko
- Diversaj muzikpecoj de la Triopo Majstoroviĉ
- Operkantoj de Miroslav Smyčka
Eksteraj ligiloj
greke http://satesperanto.free.fr/kongresoj/kongreso2004/index.html