7720 Lepaute

El Vikipedio, la libera enciklopedio
7720 Lepaute
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 7720 Lepaute
Aliaj nomoj 4559 P-L ; 1978 WN17
Nomita laŭ Nicole-Reine Lepaute vd
Malkovro
Malkovrintoj Tom Gehrels
I. van Houten-Groeneveld
C. J. van Houten
Dato de malkovro 26-a de septembro 1960
Loko de malkovro Monto Palomar kaj Leiden
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono
Outer Main Belt vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
485,283 Gm (3,244 AU)
408,230 Gm (2,729 AU)
562,335 Gm (3,759 AU)
Discentreco 0,159
Meza anomaliangulo 351,628°
Klinangulo 0,602°
Periodo 2134,039 tagoj (5,843 jaroj)
Meza cirkulrapido 16,53 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
175,148°
Argum. de periapsido 188,037°
Fizikaj ecoj
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 14,6
vdr

7720 Lepaute estas asteroido de la ekstera asteroida zono, malkovrita la 26-an de septembro 1960 de la usona astronomo Tom Gehrels kaj de la nederlandaj geastronomoj Ingrid van Houten-Groeneveld kaj Cornelis Johannes van Houten, de la observatorio de Leiden, en la kadro de la Palomar–Leiden survey.

Tom Gehrels estis fotinta la ĉielon en septembro kaj oktobro 1960 per la Schmidt-teleskopo de la Observatorio de la Monto Palomar. La fotaj platoj estis senditaj en Leiden (Nederlando), kie la geedzoj Ingrid kaj Cornelis van Houten ekzamenis ilin dum la sekvantaj jaroj.

Nomo[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis nomita en memoro de la franca astronomino kaj matematikistino Nicole-Reine Lepaute (17231788). Dank'al ŝiaj kalkuloj, la astronomoj Lalande kaj Clairaut povis antaŭdiri la revenon en 1759 de la Haleja kometo. La kalkuloj de Lepaute pri la ringa suna eklipso de 1764 estis utiligitaj en tuta Eŭropo. Bedaŭrinde, jaroj da kalkuladoj igis ŝin preskaŭ blinda.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe:Listo de asteroidoj (7001 - 8000)Poste:
(7719) 1997 GT367720 Lepaute7721 Andrillat