8-a de marto
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
marto 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
marto | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | ||||
4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 |
11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 |
18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 |
25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 | 31 |
aranĝo de 2024 tagoj |
La 8-a de marto estas la 67-a tago de la jaro (la 68-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 298 tagoj restas.
Je la 8-a de marto okazis, interalie:
Eventoj
- 1010: Persa poeto Abol-Gasem Ferdoŭsio finis verki Ŝahnameon, nacian epopeon de persoj kaj taĝikoj
- 1126: Alfonso la 7-a iĝis reĝo de Leono kaj Kastilio
- 1297: Pollando: Drawsko Pomorskie iĝis urbo
- 1440: Vavelo: hungara delegitaro oferis kronon de Hungario al la pola reĝo Ladislao la 3-a
- 1558: Finnlando: Pori iĝis urbo
- 1618: Germana astronomo Keplero formulis la trian leĝon
- 1658: Danio kaj Svedio fiksis Traktaton de Roskilde (laŭ gregoria kalendaro)
- 1669: Granda erupcio de vulkano Etna detruis parton de sicilia urbo Katanio
- 1702: Anna iĝis reĝino de Anglio kaj Skotio
- 1782: Usona Milito de Sendependeco: 94 indianojn usona milico murdis en la misiejo de la unueco de fratoj en Ohio
- 1801: Dum ekspedicio de Napoleono al Egiptio komenciĝis en provinco Aleksandrio franca-brita batalo
- 1816: Estontaj papoj Leono la 12-a kaj Pio la 8-a iĝis kardinaloj
- 1817: Novjorka Borso fondiĝis
- 1844: Oskaro la 1-a iĝis reĝo de la unio Svedio-Norvegio
- 1861: Germana astronomo Ernst Wilhelm Leberecht Tempel malkovris asteroidon Cibelo
- 1868: 11 francaj maristoj estis murditaj de samurajoj en havenurbo Sakaj apud Osako
- 1893: Franca astronomo Auguste Charlois malkovris asteroidon Apolonio
- 1899: Frankfurto ĉe Majno: futbalklubo Eintracht Frankfurt fondiĝis
- 1905: Germana astronomo Max Wolf malkovris asteroidon Nanono
- 1908: En Bostono okazis la tragedia Pafado ĉe la Triangula Fabrikejo, kie 129 virinoj perdis sian vivon dum ili strikis.
- 1910: Kopenhago: dum la 2-a Internacia Socialista Virina Konferenco oni proklamis la Internacian tagon de virinoj
- 1920: Danio, Kubo kaj Svislando aliĝis al la Ligo de Nacioj
- 1933: Pentristo, grafikisto kaj karikaturisto George Grosz perdis germanan civitanecon
- 1934: Fino de pola-germana dogana milito
- 1937: Hispana Enlanda Milito: batalo de Gvadalaharo komenciĝis
- Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:
- 1940: Hermann Göring en sia instrukcio interalie ordonis marki polojn (per litero P) kaj laborigi ilin en partoj de Nazia Germanio liberaj de ĉeĥoj kaj soraboj, krome Heinrich Himmler malpermesis eksteroficajn kontaktojn kun germanoj, devigis al registriĝo ĉe polico, limigon de restado en publikaj lokoj kaj malpermesis eniri restoraciojn; regopovoj de Ĝenerala Gubernio enkondukis tutan kontrolon de la pola publika kultura vivo; pola konspirejo en Budapeŝto ligis la unuan radian kontakton kun la pola registaro en Parizo
- 1941: Gestapo arestis en Varsovio kelkdekon de poloj kaj malkovris en Lodzo presejon de konspira revuo "Szaniec" (Reduto) - organo de kristana demokratio, kiu decembre ŝanĝis ties nomon al "Pochodnia" (Torĉo)
- 1942: Gestapo pafmortigis en distrikto Sokólski 9 personojn; en koncentrejo Dachau troviĝis 6032 poloj; germanaj regopovoj en Varto-Lando forprenis de paroĥejoj ĝis tiu ĉi tago 1600 librojn kun naskiĝ-atestoj
- Nederlandanoj sur Javo subiĝis al japana armeo; japanoj aneksis forlasitan de britoj Jangonon en Birmo
- 1943: Funkciuloj de gestapo kaj ĝendarmaro pafekzekutis en du vilaĝoj de distrikto Jarosławski 45 kaj 15 loĝantojn, en distrikto Białostocki 11 lokajn kamparanojn kaj en distrikto Konecki 5 personojn; al germana koncentrejo Aŭŝvico alvenis transporto kun 1128 judoj de Berlin, el kiuj SS 485 tuj direktis murdi per gaso; de Varsovio al Aŭŝvico foriris transporto de 49 malliberuloj; en distrikto Konecki establiĝis punlaborejo
- 1944: Mez-azianoj de Turkestano sub germana komando pafmortigis aŭ murdis per bajonetoj 186 personojn de pola vilaĝo Jamy en distrikto Lubartowski - revenĝe pro atako fare de Popola Armeo kontraŭ orienta legio "Turkestano"; germanoj, revenĝe pro mortigo de unu germana ĝendarmo fare de partizanoj, murdis 91 aŭ 96 loĝantojn de pola vilaĝo Jabłoń-Dobki (Podlaĥio), el kiuj 15 pafmortigis kaj aliajn vivbruligis, krome en 2 aliaj lokoj pafmortigis 18 kaj 12 virojn; en gasejoj de Aŭŝvico germanaj nazioj murdis 3792 ĉeĥajn judojn; en Bednarów apud Stanisławów taĉmento de Ukraina Ribela Armeo masakris nokte de la 7-a ĝis na 8-a de maro ĉ. 250 loĝantojn de pola vilaĝo; germana polico forveturigis 59 virinojn de Varsovio al koncentrejo Ravensbrück; gestapo arestis en Radom 48 membroj de la rezista movado; germanaj regopovoj evakuis germanan loĝantaron de Ternopilo kaj Lvovo; en Universitato de Glasgow komenciĝis ciklo de lekcioj pri la pola arto
- 1945: Grupo de polaj soldatoj fiksis en Balta Maro apud Kołobrzeg polan nacian standardon; Ruĝa Armeo konkeris Bytów; polaj kaj sovetaj sekurecaj unuoj arestis apud Varsovio 4 membrojn de konspira organizaĵo Stronnictwo Narodowe (Nacia Partio)
- 1946: Pseŭdokoncilio de Lvovo malfondigis Brestan religian union
- 1950: Sovetunio anoncis posedon de atombombo
- 1953: Lige al rifuzo publikigi nekrologon de Stalin en n-ro de la 8-a de marto, regopovoj de Pola Popola Respubliko suspendis eldonadon de Tygodnik Powszechny (Semajnrevuo Universala), fonditan de kardinalo Adam Stefan Sapieha - nur decembre 1956 ĝi reaperis
- 1957: Ganao aniĝis al Unuiĝintaj Nacioj
- 1963: Partio Baazo transprenis regon en Sirio
- 1966: En Dublino IRA eksplodigis pilieron kun statuo de Horatio Nelson
- 1970: La unua prezidento de Kipro ĉefepiskopo Makarios la 3-a vundiĝis post pafalterigo de lia helikoptero flanke de atencintoj
- 1974: Muzikalbumo Queen II aperis
- 1974: Parizo: Flughaveno Roissy-Charles-de-Gaulle ekfunkciis
- 1979: Firmao Philips prezentis kompaktan diskon
- 1983: Dum parolado al Nacia Asocio de Evangelianoj usona prezidento Ronald Reagan nomis Sovetunion imperio de malbono
- 1996: Premiero de la usona filmo Fargo
- 2001: Afganio: talibanoj detruis Budhojn el Bamijan
- 2001: Helpe de Kosmopramo Discovery alvenis al Internacia Kosmostacio ties dua skipo
- 2005: Rusa armeo anoncis mortigon de Aslan Masĥadov, prezidento de Ĉeĉenio
- 2010: Turkio: en tertremo en Elazığ pereis 42 personoj kaj pli ol 70 vundiĝis
- 2012: Terorisma niĝeria islama sekto Boko Haram murdis du inĝenierojn de Britio kaj Italio
- 2013: Miloš Zeman iĝis ĵurigita prezidento de Ĉeĥio
Naskiĝoj
- 1286: Johano la 3-a, duko de Bretonio (m. 1341)
- 1566: Carlo Gesualdo, itala komponisto kaj murdisto (m. 1613)
- 1622: Friedrich Ulrich Calixtus, germana luterana teologo (m. 1701)
- 1702: Anne Bonny, irlanda piratino (m. 1782)
- 1714: Carl Philipp Emanuel Bach, germana muzikisto kaj komponisto, filo de Johann Sebastian Bach (m. 1788)
- 1761: Jan Potocki, pola verkisto, vojaĝisto, historiisto, arkeologo (m. 1815)
- 1804: Ferenc Nagy, hungara ĵurnalisto (m. 1876)
- 1814: Ede Szigligeti, hungara dramverkisto, reĝisoro, aktoro (m. 1878)
- 1819: Áron Berde, hungara juristo, natursciencisto (m. 1892)
- 1822: Ignacy Łukasiewicz, pola farmaciisto, inventinto de kerosena lampo (m. 1882)
- 1865: Leo Belmont, pola verkisto, tradukisto, esperantisto juddevena (m. 1941)
- 1869: Josef F. Khun, ĉeĥa instruisto, esperantisto, poste idisto (m. 1928)
- 1879: Otto Hahn, germana nobelpremiita kemiisto (m. 1968)
- 1887: Béla Uitz, hungara pentristo (m. 1972)
- 1891: Gábor Gaál, hungara verkisto (m. 1954)
- 1892: Juana de Ibarbourou, urugvaja poetino (m. 1979)
- 1899: Vilmos Simon, hungara ĵurnalisto, verkisto (m. 1935)
- 1905: László Szirmai, rumania hungara ĵurnalisto, verkisto, poeto (m. 1929)
- 1906: Miklós Mester, hungara historiisto (m. 1989)
- 1907: Konstantino Karamanlis, ĉefministro kaj prezidento de Grekio (m. 1998)
- 1909: László Rajk, hungara komunista gvidanto (m. 1949)
- 1915: Tapio Rautavaara, finna sportisto, kantisto kaj filmaktoro (m. 1979)
- 1918: István Borghida, hungara art-historiisto (m. 1982)
- 1921: József Romhányi, hungara poeto, tradukisto (m. 1983)
- 1922: Ralph Baer, usona inventisto germandevena, "patro" de videoludoj
- 1923: Walter Jens, germana verkisto
- 1929: Hebe Camargo, brazila televida moderatorino, aktorino kaj kantistino
- 1928: Imola Trella Várhelyi, rumania hungara pentristino
- 1929: Géza Saszet, rumania hungara filozofo, poeto
- 1937: Géza Bordy, hungara pentristo
- 1945: Zoltán Csáky, hungara redaktoro
- 1948: László Bogdán, hungara poeto, verkisto
- 1952: György Selmeczi, rumania hungara/hungara komponisto, dirigento
- 1957: Katalin Hervai, rumania hungara pentristino, grafikistino
- 1959: Judit Benkő, rumania hungara muzikologino, ĵurnalistino
- 1960: József Szilágyi, rumania hungara inĝeniero pri mekaniko
- 1971: Ildikó Lőrincz, rumania hungara arthistoriistino
- 1980: Lucie Vondráčková, ĉeĥa aktorino kaj kantistino
- 1986: Cuguko de Takamado, princino de Japanio
- 1996: Emil Imre, rumania hungara glitkuristo
Mortoj
- 646: Felix, katolika sanktulo de Burgonjo, la unua episkopo de Dunwich
- 1126: Urraca la 1-a, reĝino de Leono kaj Kastilio (n. 1081)
- 1144: Celesteno la 2-a, papo
- 1223: Wincenty Kadłubek, pola kronikisto, episkopo de Krakovo (n. ĉ. 1161)
- 1466: Francisko Sforza, itala kondotiero. (n. 1401)
- 1536: Giovanni Manardo, itala kuracisto, botanikisto kaj humanisto (n. 1462)
- 1558: Pietro Bertani, itala kardinalo (n. 1501)
- 1702: Vilhelmo la 3-a, reĝo de Anglio (n. 1650)
- 1731: Ferdinand Maxmilian Brokoff, ĉeĥa skulptisto (n. 1688)
- 1837: Johann Bartholomäus Trommsdorff, germana farmaciisto
- 1844: Karlo la 14-a Johano, reĝo de la unio Svedio-Norvegio 1818–1844 (n. 1763)
- 1869: Louis Hector Berlioz, franca romantika komponisto (n. 1803)
- 1874: Millard Fillmore, la dek-tria prezidento de Usono 1850-1853 (n. 1800)
- 1889: Anton Romako, aŭstra pentristo (n. 1832)
- 1917: Ferdinand von Zeppelin, germana generalo, inventisto (n. 1838)
- 1923: Krišjānis Barons, latva verkisto (n. 1835)
- 1923: Johannes Diderik van der Waals, nederlanda nobelpremiita fizikisto (n. 1837)
- 1925: Endre Balogh, hungara verkisto (n. 1881)
- 1930: William H. Taft, la dudek-sepa prezidento de Usono 1909-1913 (n. 1857)
- 1942: José Raúl Capablanca, kuba ŝakmondĉampiono (n. 1888)
- 1952: Sári Ferenczi, hungara verkistino (n. 1887)
- 1957: Emma Nagy, hungara poetino (n. 1895)
- 1957: Johano Esterházy, hungara ĉeĥoslovakia politikisto (n. 1901)
- 1971: Harold Clayton Lloyd, usona komikulo (n. 1893)
- 1976: Béla Szász, hungara historiisto (n. 1897)
- 1993: Billy Eckstine, usona ĵazkantisto kaj bandestro (n. 1914)
- 1999: Adolfo Bioy Casares, argentina verkisto (n. 1914)
- 2004: János Fazekas, rumania hungara komunista politikisto, historisto, publicisto (n. 1926
- 2005: Brigitte Mira, germana aktorino (n. 1910)
- 2005: Aslan Masĥadov, prezidento de Ĉeĉenio, murdita (n. 1951)
- 2008: Tomasz Kucharzewski, pola karateisto kaj piedbato-boksisto (n. 1968)
Specialaj tagoj kaj festoj
- Romkatolika Kalendaro: Sankta Johano de Dio, monaĥo
- En multaj landoj Internacia tago de virinoj (pro la Pafado ĉe la Triangula Fabrikejo)
Tagoj de semajno
La 8-a de marto estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Lundo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Mardo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Merkredo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Vendredo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Sabato en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098.