80-a SAT-Kongreso 2007

El Vikipedio, la libera enciklopedio
80-a SAT-Kongreso 2007
Loko
Ekde 21-a de julio 2007[1]
Ĝis 28-a de julio 2007[2]
← Antaŭa Sekva →
vdr
emblemo de SAT
emblemo de SAT
Grupa foto de la 80-a SAT-Kongreso 2007

La 80-a Kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) okazis apud Parizo, inter la 21-a kaj la 28-a de julio 2007.

Pli precize, ĝi okazis ambaŭflanke de la landlimo inter du urbetoj de la pariza ĉirkaŭurbo. La kongresantoj manĝis kaj dormis en Châtenay-Malabry, en la inĝeniera lernejo École Centrale kaj laboris en Antony, gastigate de la Universitata Restadejo Jean Zay, kie kutime loĝas studentoj pri socioscienco.

Laborkunsidoj[redakti | redakti fonton]

Danke la solviĝon de kelkaj financaj malfacilaĵoj, la kongresanoj povis serene pridiskuti diversajn proponojn por plivigligi la funkciadon de SAT per kolektiva laboro, i. a. per pliampleksigo de la redaktoskipo de Sennaciulo, starigo de plurpersona financa kontrolkomisiono, revigligo de SAT-rondoj en diversaj mondopartoj, starigo de skipo por esplori la eblojn produkti KD-version de PIV, kaj daŭrigo de la eldonlaboro komencita de la eldona fako kooperativa, kies unua libro - Mortopuno, faktoj kaj dokumentoj - aperis dum la kongreso.

La kongreso ankaŭ ebligis prezenton de la nova varbmaterialo de SAT-Amikaro, kies enhavo parte ŝuldiĝas al la diskutoj pri specifeco de esperanto-informado direkte al maldekstra publiko kadre de la Poresperanta Fako, de kelkaj jaroj.

Sociaj forumoj[redakti | redakti fonton]

Aldone al la internaj aferoj, la ĉefa kongresa temo estis Internacia Solidareco, pritraktita okaze de pluraj debatoj enkondukitaj per prelegetoj.

  • Socipolitika situacio en Tanzanio, enkondukita de Mramba Simba
  • Enmigrado, enkondukita de Jakvo Schram
  • Monda solidareco kontraŭ la malsato, enkondukita de Daniel Durand
  • Semo-produktado kaj -uzado, enkondukita de Robin Beto
  • Liberaj programoj, enkondukita de Petro Cardona
  • Malarmado, enkondukita de Colette Weiss
  • Spertoj en la pasinta MSF en Najrobio, enkondukita de Mramba Simba kaj Etel Zavadlav
  • Personoj en handikapiga situacio, enkondukita de Gerardo Lieblang
  • Klasbatalo mia amiko/klasbatalo mia malamiko, enkondukita de Jakvo Schram

Koncertoj[redakti | redakti fonton]

  • Gitaro kaj lirika kantado, de Kosmopolitoj
  • Kantoj kaj akordiono, FAMo
  • Gitara recitalo, de Olivier Herbay
  • Kozaka rokenrolo, de JoMo kaj Liberecanoj

Kulturaj prezentoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Deklaracio kaj Gvidrezolucio 2007, , alirdato: 21-a de oktobro 2019
  2. Deklaracio kaj Gvidrezolucio 2007, , alirdato: 21-a de oktobro 2019

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]