8145 Valujki

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el 8145 Valujkio)
8145 Valujki
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 8145 Valujki
Aliaj nomoj 1983 RY4; 1988 XS
Nomita laŭ Valujki vd
Malkovro
Malkovrinto Ljudmila Ĵuravljova
Dato de malkovro 5-a de septembro 1983
Loko de malkovro Nauĉno (Krimeo, Ukrainio)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
412,362 Gm (2,756 AU)
314,210 Gm (2,100 AU)
510,513 Gm (3,413 AU)
Discentreco 0,238
Meza anomaliangulo 161,999°
Klinangulo 8,796°
Periodo 1671,583 tagoj (4,577 jaroj)
Meza cirkulrapido 17,93 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
261,326°
Argum. de periapsido 104,529°
Fizikaj ecoj
Diametro 7,031 km vd
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,326 vd
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 12,4
vdr

8145 Valujki estas asteroido de la asteroida zono, malkovrita la 5-an de septembro 1983 de la ukraina astronomino Ljudmila Vasilievna Ĵuravljova elde la Krimea astrofizika observatorio de Nauĉno en Ukrainio (en tiama Sovetunio, ekde 1992 en Aŭtonoma Respubliko Krimeo de Ukrainio).

Nomo[redakti | redakti fonton]

Ĝi ŝuldas sian nomon al la rusa urbo Valujki (ruse Валуйки), fondita en 1593 kiel fortikaĵo sude de la ŝtato de Moskvo. Situante proksime de la kunfluejo de la riveroj Valuj kaj Oskol, ĝi estas urbo de fervojistoj kaj laboristoj de la nutraĵa industrio[1].

De 1983 al majo 2013 la asteroido estis 870-foje observita. Ĝi estas konstatebla ankaŭ sur fotoj faritaj en 1954 de la Observatorio de la Monto Palomar, sed tiam ne estis registrita[1]:

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 (8145) Valujki = 1983 RY4 = 1988 XS. Alirita 2013-05-30.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe:Listo de asteroidoj (8001 – 9000)Poste:
8144 Hiragagennai8145 Valujki8146 Jimbell