8405 Asbolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
8405 Asbolo
asteroido
astronomia simbolo
astronomia simbolo
Artista vido de Absolo, montranta granda freŝa kratero
Artista vido de Absolo, montranta granda freŝa kratero
Artista vido de Absolo, montranta granda freŝa kratero
asteroido
Oficiala nomo 8405 Asbolus
Aliaj nomoj 1995 GO
Astronomia simbolo vd
Nomita laŭ Asbolus vd
Malkovro
Malkovrintoj J. V. Scotti kaj R. Jedicke (Spacewatch)
Dato de malkovro 5-a de aprilo 1995
Loko de malkovro Observatorio de Kitt Peak
Orbitaj ecoj
Asteroida familio Centaŭroj vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
2702,977 Gm (18,068 AU)
1029,185 Gm (6,880 AU)
4376,769 Gm (29,257 AU)
Discentreco 0,619
Meza anomaliangulo 50,313°
Klinangulo 17,620°
Periodo 28052,648 tagoj (76,804 jaroj)
Longitudo de
suprenira nodo
6,041°
Argum. de periapsido 290,629°
Terdistanco
- Minimuma

884,467 Gm (5,912 AU)
Fizikaj ecoj
Diametro 84 ± 8 km[1]
66 ± 8 km[2]
Rotacia periodo 0,3723 tago (8,9351 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,05[1]
0,13[2]
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 9,0
vdr

8405 Asbolo estas sufiĉe granda asteroido de la klaso de la Centaŭroj, objektoj de la ekstera regiono de la Sunsistemo.

Malkovro[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis malkovrita la 5-an de aprilo 1995 de la usonaj astronomoj James V. Scotti kaj R. Jedicke elde la Nacia Observatorio de Kitt Peak (Usono) en la kadro de la projekto Spacewatch.

Nomo[redakti | redakti fonton]

Ĝi ricevis la nomon de la mita centaŭro Asbolo (greke Ἄσβολος: "Fulgo").

Ecoj[redakti | redakti fonton]

Observoj per la kosmoteleskopo Spitzer en 2007 permesis kalkuli ĝian diametro je ĉirkaŭ 84 ± 8 km.[1]

Nenia distingiva bildo de ĝi estis farita sed, en 1998, spektroskopia studo de ĝia komponiĝo per la kosmoteleskopo Hubble montris sur ĝia surfaco helan makulon, opiniita esti freŝa alfrapa kratero, aĝa de malpli ol 10 milionoj da jaroj.[3] La Centaŭroj estas ĝenerale malhelaj, ĉar iliaj glaciaj surfacoj estas nigrigitaj pro la tolino kreita de longa ekspono al sunradiado kaj la suna vento. Tamen, freŝa kratero montras pli reflektan glacion el sub la surfaco, kaj estas tio, kion Hubble malkovris sur Asbolo.

Orbito[redakti | redakti fonton]

Asbolo havas vastan, discentran kaj klinatan orbito, simala al tiu de kometo. Ĝia perihelio situiĝas pli malproksime ol la orbito de Jupitero, kaj ĝia aphelio, kun 4,376 miliardoj da km, preskaŭ atingas la orbiton de Neptuno, sed ĝia orbita klinangulo tenas Asbolon malproksime de Neptuno.

Asbolo pasis ĉe sia perihelio la 24-an de julio 2002, kaj ĝi trakuras sian orbiton en 76 jaroj kaj 168 tagoj.

La Centaŭroj havas mallongajn dinamikajn vivojn pro perturboj de la gigantaj planedoj. Asbolo estas estimita havi orbitan "duoniĝan tempon" de ĉirkaŭ 860 000 jaroj[4]

Asbolo estas nuntempe klasifikita kiel centaŭro SN, tie estas, ke oni konsideras, ke Saturno regas ĝian perihelion kaj Neptuno regas ĝian aphelion. Asbolo aktuale havas perihelion de 6,8 AU, kaj pro tio estas influita de Jupitero. Centaŭroj kun perihelio malpli ol 6,6 AU estas tre forte influitaj de Jupitero kaj klasifikataj kiel havante perihelion sub la kontrolo de Jupitero. En ĉirkaŭ dek mil jaroj, komputadaj "klonoj" (t.e. komputadaj simuloj kun malgrandaj varioj en la komencaj datumoj) de la orbito de Asbolo sugestas ke ties perihelio pasus sub la rego de Jupitero.[5][6]

Antaŭkalkuli la orbiton kaj lokalizon de Asbolo en estonteco de kelkaj mil jaroj estas malfacila pro eraroj en la konata orbito, tiuj eraroj pligrandiĝos pro la altiro fare de la gasgigantoj. Aliaj perturboj povos rezulti de kometecaj gasaj elĵetoj aŭ diseriĝo. Kompare al centaŭro 7066 Neso, Asbolo havas nuntempe multe pli kaosan orbiton.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe:Listo de asteroidoj (8001 - 9000)Poste:
(8404) 1995 AN8405 Asbolo8406 Iwaokusano