8407 Houlahan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
8407 Houlahan
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 8407 Houlahan
Aliaj nomoj 1995 ON ; 1984 GK
Malkovro
Malkovrinto Paul G. Comba
Dato de malkovro 25-a de julio 1995
Loko de malkovro Prescott (Arizono, Usono)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
342,852 Gm (2,292 AU)
298,394 Gm (1,995 AU)
387,309 Gm (2,589 AU)
Discentreco 0,130
Meza anomaliangulo 84,078°
Klinangulo 6,973°
Periodo 1267,270 tagoj (3,470 jaroj)
Meza cirkulrapido 19,67 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
129,844°
Argum. de periapsido 112,675°
Fizikaj ecoj
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 14,2
vdr

8407 Houlahan estas asteroido de la asteroida zono, malkovrita la 25-an de julio 1995 de la italdevena usona astronomo Paul G. Comba elde la observatorio de Prescott, en Arizono (Usono).

Nomo[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis nomita en honoro de la usona astronomo kaj komputadisto Padraig Houlahan. Li lernis astronomion sed laboris ĉefe kiel sperta komputadisto en diversaj institucioj, laste en la Observatorio Lowell. Kiam la malkovrinto unuafoje provis fari astrometrion per mezuro sur fotografiaj kliŝoj, Houlahan sugestis meti la kliŝojn en ciferecan skanilon kaj mezuri ilin per komputilo. La metodo, kvankam malrapida, donis bonajn rezultojn. Poste Houlahan kaj la malkovrinto, laborante kune, mezuris pli ol 200 kliŝojn, el kiuj 20 kun bildoj de tiu-ĉi asteroido.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe:Listo de asteroidoj (8001 - 9000)Poste:
8406 Iwaokusano8407 Houlahan8408 Strom