8709 Kadlo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
8709 Kadlo
asteroido
Oficiala nomo 8709 Kadlu
Aliaj nomoj 1994 JF1
Historio
Malkovrintoj Carolyn S. Shoemaker
kaj Eugene M. Shoemaker
Dato de malkovro
Loko de malkovro
14-a de majo 1994
Monto Palomar
Orbitaj ecoj
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
378,487 Gm (2,530 AU)
193,684 Gm (1,295 AU)
563,290 Gm (3,765 AU)
Discentreco 0,488
Meza anomaliangulo 233,134°
Klinangulo 3,513°
Periodo 1469,895 tagoj (4,024 jaroj)
Longitudo de
suprenira nodo
119,264°
Argum. de periapsido 153,519°
Terdistanco
- Minimuma

28,161 Gm (0,1882 AU)
Fizikaj ecoj
Diametro 1,2 al 2,7 km
Rotacia periodo ~2,1 tagoj (~50,6 horoj)
Observaj ecoj
Videbla magnitudo
Absoluta magnitudo 16,9
v  d  r
Information icon.svg

8709 Kadlo estas malrapide rotacianta marsrenkonta asteroido, klasigita kiel amora asteroido, tie estas ankaŭ terrenkonta.

Ĝi estas malkovrita la 14-an de majo 1994 de la usonaj geedzoj kaj geastronomoj Carolyn S. Shoemaker kaj Eugene M. Shoemaker, elde la Observatorio de la Monto Palomar (Kantono San Diego, Kalifornio, Usono).

Ĝi ricevis la nomon de la eskima diino de la tondro : Kadlu. Origine ŝi estis knabino, kiu ludis tiel brue, ke ŝiaj gepatroj diris al ŝi, kaj al ŝiaj fratinoj ke ili iru ludi eksteren. Ili faris, kaj ili elpensis ludon en kiu Kadlu saltis sur kavan glacion, kaŭzante tondran sonon. Transportita al la ĉielo, la diino vivas en domo el balenaj ostoj malproksime en la okcidento. Aliaj legendoj diras, ke Kadlu faris tondrobruon kunfrotante sekajn haŭtojn de foko, aŭ kantante.

Orbito[redakti | redakti fonton]

Kvankam ĝia nuna tera MOID estas 0,280236 astronomia unuo (41,922 milionoj da km), tiu distanco malgrandiĝos en la estonto pro gravitaj perturboj de ĝia orbito.

- La 22-an de junio 1901, ĝi pasis al 0,2735 AU (40,912 milionoj da km) de Tero
- La 15-an de junio 2163, ĝi pasos al 0,1882 AU (28,161 milionoj da km) de nia planedo.

Ĝi pasas multe pli proksima de Marso :
- La 15-an de junio 1933, ĝi pasis al 0,08082 AU (40,912 milionoj da km) de Marso,
- La 10-an de novembro 2014, ĝi pasas al 0,05007 AU (28,161 milionoj da km) de Marso,
- La 24-an de decembro 2081, ĝi pasos al 0,08447 AU (28,161 milionoj da km) de tiu planedo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe: Listo de asteroidoj (8001 - 9000) Poste:
(8708) 1994 DD 8709 Kadlo 8710 Hawley