87 Silvio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
87 Silvio
asteroido
Bildo per adaptiva optiko montranta Silvion kaj ĝiajn lunetojn Romulon kaj Remon
Bildo per adaptiva optiko montranta Silvion kaj ĝiajn lunetojn Romulon kaj Remon
Oficiala nomo 86 Sylvia
Aliaj nomoj A909 GA
Historio
Malkovrinto Norman Robert Pogson
Dato de malkovro
Loko de malkovro
16-a de majo 1866
Madraso (nun, Ĉenajo)
Orbitaj ecoj
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
522,137 Gm (3,490 AU)
480,594 Gm (3,213 AU)
563,679 Gm (3,768 AU)
Discentreco 0,080
Meza anomaliangulo 352,763°
Klinangulo 10,855°
Periodo 2 381,697 tagoj (6,52 jaroj)
Meza cirkulrapido 15,94 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
86,452°
Argum. de periapsido 266,195°
Naturaj satelitoj Romulo kaj Remo
Fizikaj ecoj
Dimensioj
384 × 262 × 232 km[1]
Maso
- Denso
- Surfaca falakcelo
- Liberiga rapido
(1,48 ± 0,06) × 1019 kg[1]
(1 210 ± 130) kg/m3[1]
0,0729 m/s²
0,1379 km/s
Rotacia periodo 0,2160 tago (5,183642 horoj)
Aksa kliniteco 29,1°
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca temperaturo
- Maksimuma
~ 151 K
223 K
Geometria albedo 0,0435
Observaj ecoj
Spektroklaso X
Videbla magnitudo
Absoluta magnitudo 6,9
v  d  r
Information icon.svg

87 Silvio estas unu el plej granda asteroidoj de la asteroida zono. Ĝi estas la unua asteroido konata pro havo de pluraj lunoj.

Ĝi estis malkovrita la 16-an de majo 1866 en la observatorio de Madraso (nun, en Ĉenajo) de la brita astronomo Norman Robert Pogson.[2]

Ĝi ricevis la nomon de "Silvio" (oficiala: "Sylvia"):

Ecoj[redakti | redakti fonton]

87 Silvio estas tre malhela. Giaj satelitoj permesis mezuri precize ĝiajn mason kaj denson. Ĝia malgranda denso indikas ke la asteroido estus tre porhava, kaj komponiĝus el de 25 % ĝis 60 % da malpleno, tio, kio pensigas pri rubamaso.

87 Silvio havas longigitan formon kaj rapidan rotacion. La rotacia akso estas la pli malgranda akso[3] de ĝia elipsoida formo, klinita de 29,1° (± 0,5).

Ĝi estas ano de la Cibela grupo.

Satelitoj[redakti | redakti fonton]

87 Silvio estas la unua konata asteroido havanta almenaŭ du satelitojn. Ili ricevis la nomojn de Romulo kaj Remo, ĝemelaj filoj de Rhea Silvia, kaj mitaj fondintoj de Romo.

Tiuj ĉi estis verŝajne kreitaj pro alfrapo, kaj eblas, ke ekzistus aliaj satelitoj, tro malgrandaj por esti nuntempe malkovritaj. Ambaŭ satelitoj aspektas orbiti, laŭ tio, kion ni povas vidi, en la sama orbita ebeno, proksima de tiu de la ekvatoro de 87 Silvio, kaj kun malgranda discentreco.

Silvio I Romulo[redakti | redakti fonton]

Romulo estas la plej ekstera satelito, unue malkovrita, la 18-an de februaro 2001 de Michael E. Brown kaj Jean-Luc Margot per la teleskopo Keck II de la observatorio W.M. Keck de Mauna Kea. Ĝi ricevis la provizoran nomon de S/2001 (87) 1[4][5].

Ĝi havas dimension de 18 ± 4 km, orbitas en preskaŭ cirkla orbito je 1356 ± 5 km for de la centra korpo en orbita periodo de 3,65 tagoj.

Oni ne konfuzu ĝin kun la asteroido 10386 Romulo (aŭ 10386 Romulus), malkovrita la 12-an de oktobro 1996 de la itala astronomo Vincenzo Silvano Casulli.

Silvio II Remo[redakti | redakti fonton]

Remo estas la plej interna satelito, due malkovrita, la 9-an de aŭgusto 2005 de Franck Marchis (de la Universitato de Kalifornio ĉe Berkeley) kaj Pascal Descamps, Daniel Hestroffer kaj Jérome Berthier (de la Observatorio de Parizo) per la teleskopoj de la Very Large Telescope de la Eŭropa suda observatorio. Ĝi ricevis la provizoran nomon de S/2004 (87) 1)[6].

Ĝi havas dimension de 7 ± 2 km, orbitas je 706 ± 5 km de la centra korpo kaj ĝia periodo estas 1,3788 ± 0,0007 tagoj ( 33.09 horoj).

Noto kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Recent Asteroid Mass Determinations maintained by Jim Baer last updated 27 December 2009
    (Recentaj determinoj de asteroidaj masoj tenitaj de Jim Baer ĝisdata 27-a de Decembro 2009)
    (angle)
  2. Planedeto 87 Sylvia, de N. R. Pogson, malkovro (angle)
  3. Models of Twenty Asteroids from Photometric Data (Modeloj de dekdu asteroidoj el lummezura dateno) vidu bildon n° 27 M. Kaasalainen kaj al. (2002) (angle)
  4. IAUC 7588: S/2001 (87) 1; JUPITER I (IO); XTE J1543-568 (Malkovro de S/2001 (87) 1) (angle)
  5. IAUC 7590: 2001W; N Sgr 2001; S/2001 (87) 1 (konfirmo de la malkovro) (angle)
  6. IAUC 8582: Sats OF (87); N SMC 2005 ( Malkovro de S/2004 (87) 1 kaj Nomoj de Romulo kaj Remo) (angle)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe: Listo de asteroidoj Poste:
86 Semelo 87 Silvio 88 Tizbo