87 Sylvia
87 Silvio | |
asteroido | |
astronomia simbolo
| |
Bildo per adaptiva optiko montranta Silvion kaj ĝiajn lunetojn Romulon kaj Remon
| |
asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | 86 Sylvia |
Aliaj nomoj | A909 GA |
Astronomia simbolo | vd |
Nomita laŭ | Rhea Silvia vd |
Malkovro | |
Malkovrinto | Norman Robert Pogson |
Dato de malkovro | 16-a de majo 1866 |
Loko de malkovro | Madraso (nun, Ĉenajo) |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | asteroida zono Outer Main Belt vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
522,137 Gm (3,490 AU) 480,594 Gm (3,213 AU) 563,679 Gm (3,768 AU) |
Discentreco | 0,080 |
Meza anomaliangulo | 352,763° |
Klinangulo | 10,855° |
Periodo | 2 381,697 tagoj (6,52 jaroj) |
Meza cirkulrapido | 15,94 km/s |
Longitudo de suprenira nodo |
86,452° |
Argum. de periapsido | 266,195° |
Naturaj satelitoj | Romulo kaj Remo |
Fizikaj ecoj | |
Dimensioj Diametro |
384 × 262 × 232 km[1] 253,051 km vd |
Maso - Denso - Surfaca falakcelo - Liberiga rapido |
(1,48 ± 0,06) × 1019 kg[1] (1 210 ± 130) kg/m3[1] 0,0729 m/s² 0,1379 km/s |
Rotacia periodo | 0,2160 tago (5,183642 horoj) |
Aksa kliniteco | 29,1° |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Surfaca temperaturo - Maksimuma |
~ 151 K 223 K |
Geometria albedo | 0,0435 |
Observaj ecoj | |
Spektroklaso | X |
Absoluta magnitudo | 6,9 |
Videbla magnitudo | 12,87 vd |
87 Silvio estas unu el plej granda asteroidoj de la asteroida zono. Ĝi estas la unua asteroido konata pro havo de pluraj lunoj.
Ĝi estis malkovrita la 16-an de majo 1866 en la observatorio de Madraso (nun, en Ĉenajo) de la brita astronomo Norman Robert Pogson.[2]
Ĝi ricevis la nomon de "Silvio" (oficiala: "Sylvia"):
- Ĉu honore al Sylvie Petiaux-Hugo, unua edzino de la franca astronomo Camille Flammarion,
- Ĉu laŭ la nomo de Rhea Silvia, patrino de Romulo kaj Remo en la romia mitologio, respektante la tradicion de la mitologiaj nomoj.
Ecoj
87 Silvio estas tre malhela. Giaj satelitoj permesis mezuri precize ĝiajn mason kaj denson. Ĝia malgranda denso indikas ke la asteroido estus tre porhava, kaj komponiĝus el de 25 % ĝis 60 % da malpleno, tio, kio pensigas pri rubamaso.
87 Silvio havas longigitan formon kaj rapidan rotacion. La rotacia akso estas la pli malgranda akso[3] de ĝia elipsoida formo, klinita de 29,1° (± 0,5).
Ĝi estas ano de la Cibela grupo.
Satelitoj
87 Silvio estas la unua konata asteroido havanta almenaŭ du satelitojn. Ili ricevis la nomojn de Romulo kaj Remo, ĝemelaj filoj de Rhea Silvia, kaj mitaj fondintoj de Romo.
Tiuj ĉi estis verŝajne kreitaj pro alfrapo, kaj eblas, ke ekzistus aliaj satelitoj, tro malgrandaj por esti nuntempe malkovritaj. Ambaŭ satelitoj aspektas orbiti, laŭ tio, kion ni povas vidi, en la sama orbita ebeno, proksima de tiu de la ekvatoro de 87 Silvio, kaj kun malgranda discentreco.
Silvio I Romulo
Romulo estas la plej ekstera satelito, unue malkovrita, la 18-an de februaro 2001 de Michael E. Brown kaj Jean-Luc Margot per la teleskopo Keck II de la observatorio W.M. Keck de Mauna Kea. Ĝi ricevis la provizoran nomon de S/2001 (87) 1[4][5].
Ĝi havas dimension de 18 ± 4 km, orbitas en preskaŭ cirkla orbito je 1356 ± 5 km for de la centra korpo en orbita periodo de 3,65 tagoj.
Oni ne konfuzu ĝin kun la asteroido 10386 Romulo (aŭ 10386 Romulus), malkovrita la 12-an de oktobro 1996 de la itala astronomo Vincenzo Silvano Casulli.
Silvio II Remo
Remo estas la plej interna satelito, due malkovrita, la 9-an de aŭgusto 2005 de Franck Marchis (de la Universitato de Kalifornio ĉe Berkeley) kaj Pascal Descamps, Daniel Hestroffer kaj Jérome Berthier (de la Observatorio de Parizo) per la teleskopoj de la Very Large Telescope de la Eŭropa suda observatorio. Ĝi ricevis la provizoran nomon de S/2004 (87) 1)[6].
Ĝi havas dimension de 7 ± 2 km, orbitas je 706 ± 5 km de la centra korpo kaj ĝia periodo estas 1,3788 ± 0,0007 tagoj ( 33.09 horoj).
Noto kaj referencoj
- ↑ 1,0 1,1 1,2 Recent Asteroid Mass Determinations maintained by Jim Baer last updated 27 December 2009
(Recentaj determinoj de asteroidaj masoj tenitaj de Jim Baer ĝisdata 27-a de Decembro 2009) (angle) - ↑ Planedeto 87 Sylvia, de N. R. Pogson, malkovro (angle)
- ↑ Models of Twenty Asteroids from Photometric Data (Modeloj de dekdu asteroidoj el lummezura dateno) vidu bildon n° 27 M. Kaasalainen kaj al. (2002) (angle)
- ↑ IAUC 7588: S/2001 (87) 1; JUPITER I (IO); XTE J1543-568 (Malkovro de S/2001 (87) 1) (angle)
- ↑ IAUC 7590: 2001W; N Sgr 2001; S/2001 (87) 1 (konfirmo de la malkovro) (angle)
- ↑ IAUC 8582: Sats OF (87); N SMC 2005 ( Malkovro de S/2004 (87) 1 kaj Nomoj de Romulo kaj Remo) (angle)
Eksteraj ligiloj
- france L'astéroïde (87) Sylvia (La asteroido 87 Silvio)
- france L'astéroïde Sylvia possède deux satellites (La asteroido Silvio havas du satelitojn)
- france Découverte du premier astéroïde triple (Unua triopa asteroido trovata)
- angle First triple asteroid system found (Unua triopa asteroido trovata)
- angle Rubble-Pile Minor Planet Sylvia and Her Twins (rubamasa planedeto Silvio kaj ĝiaj ĝemeloj)
- angle Sylvia, Romulus kaj Remus
- angle 87 Sylvia : Parametroj kaj simulado de orbito (JAVA necesa)
Antaŭe: | Listo de asteroidoj | Poste: |
---|---|---|
86 Semelo | 87 Silvio | 88 Tizbo |