887 Alindo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
887 Alindo
asteroido
Oficiala nomo 887 Alinda
Aliaj nomoj 1918 BD
Historio
Malkovrinto Max Wolf
Dato de malkovro
Loko de malkovro
3-a de januaro 1918
Hejdelbergo
Orbitaj ecoj
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
374,144 Gm (2,501 AU)
167,101 Gm (1,117 AU)
581,337 Gm (3,886 AU)
Discentreco 0,553
Meza anomaliangulo 123,633°
Klinangulo 9,185°
Periodo 1 425,306 tagoj (3,902 jaroj)
Meza cirkulrapido 18,89 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
111,098°
Argum. de periapsido 349,281°
Terdistanco
- Minimuma

12,297 Gm (0,0822 AU)
Fizikaj ecoj
Diametro 4,2 km
Rotacia periodo 3,082 tagoj (73,97 horoj)
Geometria albedo 0,31
Observaj ecoj
Spektroklaso S
Videbla magnitudo
- Maksimuma

9,8
Absoluta magnitudo 13,76
v  d  r
Information icon.svg

887 Alindo estas tre malgranda sed tre hela amora asteroido, ĉefa ano de la Alinda familio, ankaŭ klasifikata en la subgrupo "Amora III".

Ĝi estis malkovrita de la germana astronomo Max Wolf elde la Nacia Observatorio de Hejdelbergo - Königstuhl la 3-an de januaro 1918.

Ĝia nomo estas ĉu tiu de la antikva urbo Alindo en Anatolio, ĉu de unu diaĵo de aŭstralia mitologio.

La amoraj asteroidoj trairas la orbiton de Marso kaj tanĝas tiun de Tero, sed ne trairas ĝin. Ili estas en orbita resonanco 3 : 1 kun Jupitero, tio, kiu perturbas iliajn orbitojn (jen estas la kialo de la malpleno de Kirkwood ĉe 2,5 AU). La orbita discentreco de tiaj planedetoj iom post iom grandiĝas, ĝis ili venas je resonanco kun unu interna planedo. 887 Alindo estas proksima de la resonanco 1 : 4 kun Tero.

887 Alindo proksimiĝos al Tero je 12,3 milionoj da kilometroj la 8-an de januaro 2025, ĝia videbla magnitudo tiam atingos 9,8.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe: Listo de asteroidoj Poste:
886 Vaŝintonio 887 Alindo 888 Parisatizo