9-a simfonio (Dvořák)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Titolpaĝo de la simfonio

La E-minora 9-a simfonio "El La Nova Mondo", Op.95, B.178 (ĉehe:Symfonie č. 9 e moll „Z nového světa“) konata ankaŭ kiel Novmonda simfonio, de Antonín Dvořák estas romantisma simfonio komponita jare 1893 dum lia vizito al Usono, ekde 1892 ĝis 1895. Ĝi estas lia plej fama simfonio, kaj nuntempe unu el la plej famaj simfonioj.

Instrumentaro[redakti | redakti fonton]

La simfonio estis komponita por la jenaj instrumentoj:

Movimentoj[redakti | redakti fonton]

Gnome-speakernotes.svg
1. Adagio - Allegro molto

2. Largo

3. Scherzo: Molto vivace

4. Allegro con fuoco

Ĉu problemoj aŭdigi ĉi tiujn dosierojn? Vidu helpon.

La simfonio enhavas kvar movimentojn:

  1. Adagio, 4/8 - Allegro molto, 2/4, E-minoro.
  2. Largo, 4/4, D-bemola maĵoro, kaj poste C# minoro.
  3. Scherzo: Molto vivace – Poco sostenuto, 3/4, E minoro
  4. Allegro con fuoco, 4/4, E minoro, kaj finis per E-maĵoro

Historio[redakti | redakti fonton]

Indiana muziko kaj nigrulaj preĝokantoj interesis Dvořák. Kiam li eniris Usonon, li diris:

"Mi estas konvinkita ke la estonta muziko de tiu-ĉi lando devas esti fondita sur tiuj, kiuj estas nomitaj nigrulaj melodioj. Tiuj povas esti la fundamento de grava kaj originala skolo de kompozicio, kiu evoluu en Usono. Tiuj belaj kaj diversaj temoj estas produkto de la grundo. Ili estas popolkantoj de Usono kaj viaj komponistoj devas atenti pri ili."[1]

La simfonio estis komisiita de la Novjorka Filharmonio, kaj unue ludata je la 16-a de decembro, 1893, ĉe Carnegie Hall, kaj ludis ĝin dirigento Anton Seidl. Antaŭ unu tago, en artikolo eldonita en la New York Herald je la 15-a de Decembro, 1893, Dvořák plue klarigis kiel Indiana muziko influis la simfonion:

"Mi ne efektive uzis iun ajn [Indiĝenamerikanan] melodion. Mi nur komponis originalajn temojn reprezentantajn la apartaĵojn de la Indiana muziko, kaj, uzante ĉi tiujn temojn por la simfonio, evoluigis ilin per ĉiuj rimedoj de modernaj ritmoj, kontrapunkto, kaj orkestra koloro."

En tiu artikolo mem, Dvořák diris, ke li pensis, ke la dua movimento de la simfonio estas "skizo aŭ studo por estonta komponaĵo, aŭ kantato aŭ opero ... kiu baziĝos sur la poemo de Longfellow [La Kanto de] Hiwatha" (Dvořák neniam, fakte, komponis tiun verkon). Li ankaŭ skribis ke la skerco el la tria movimento estis "sugestita de la sceno ĉe la festeno en la poemo Hiawatha, kie la indianoj dancas". Kvankam tio eble ŝajnas stranga, partojn de la verko, kiujn modernaj aŭskultantoj perceptas kiel muzika idiomo de nigrulaj preĝokantoj, eble estis celita de Dvořák elvoki atmosferon Indiĝenamerikana. En 1893, ĵurnala intervjuo citis Dvořák dirantan: "Mi trovis, ke la muziko de la nigruloj kaj de la Indianoj estis preskaŭ samaj", kaj, ke "la muziko de la du rasoj rimarkinde similas al la muziko de Skotlando"[2][3] La plejparto de historiistoj konsentas, ke Dvořák parolas pri kvintona gamo, kiu estas tipa de tiuj muzikaj tradicioj.[4]

En 2008-a artikolo en The Chronicle of Higher Education, konata muziksciencisto Joseph Horowitz diris, ke Afrik-usonanaj preĝokantoj estas grava influo por la naŭa simfonio, citante paroladon de Dvořák el 1893-a intervjuo en la New York Herald: "En la Afrik-usonanaj melodioj de Ameriko mi trovas ĉion, kion oni bezonas por grava kaj nobla skolo de muziko."[5]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Classical Classics – Dvorak's "New World" Symphony, Classical Notes, Peter Gutmann
  2. (2003) The Poetics of National and Racial Identity in Nineteenth-Century American Literature. Cambridge University Press. ISBN 0521831148. 
  3. (2003) New Worlds of Dvorak: Searching in America for the Composer's Inner Life. W. W. Norton & Company. ISBN 0393047067. 
  4. (1958) The Musical Quarterly, The Evolution of Dvorak's Symphony "From the New World". Oxford University Press, 167–183. 
  5. "New World Symphony and Discord" by Joseph Horowitz, The Chronicle of Higher Education, January 11, 2008

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]