UK 2005

El Vikipedio, la libera enciklopedio
UK 2005
Loko Vilno,  Litovio
Ekde 23-a de julio 2005
Ĝis 30-a de julio 2005
← Antaŭa Sekva →
vdr

En 2005, la 90-a Universala Kongreso de Esperanto inter la 23-a kaj 30-a de julio okazis en Vilno, Litovio. Ĝis la 19-a de julio 2005 aliĝis 2230 personoj el 62 landoj. Ĝis la 30-a de julio tiu ĉi nombro atingis 2340 el 62 landoj. La kongresa temo estis "100 jaroj de interkultura komunikado".

El la programo[redakti | redakti fonton]

25-a de julio 2005 -

K l e r i g a T a g o

Unua bloko: 9:00 – 10:30

Literaturaj Skoloj
Parolis Nikolao Gudskov, Árpád Máthé, Ĵak Lepŭil' kaj Jo-Petro Danvy. (Salono Grabowski)

Landaj Asocioj
Diskutis Normand Fleury, Emile Malanda Nianga, Reza Torabi. (Salono Berthelot)

La Ŝanĝiĝanta Situacio en Internaciaj rilatoj
Parolis Wera Blanke, José Antonio Vergara, Jozef Reinvart. (Salono Lapenna)

La Lingvoj de Baltio inter la Lingvoj de la Mondo
Parolis Marc Vanden Bempt, Brian Moon, Aida Čižikaitė, Madis Linnamägi, Humphrey Tonkin. (Salono Chen Yuan)

Dua bloko : 10:45 – 12:15

Informado: Pluraj Celoj, Pluraj Metodoj, Pluraj Rezultoj
Parolis Renato Corsetti, ´François Bartsch, Aleksander Korĵenkov, Claude Longue-Epée, José Antonio Vergara, Etsuo Miyoshi. (Salono Lapenna)

Redakti Revuojn: Kiel Fari kaj Kion Fari?
Parolis Stano Marĉek, Doi Chieko, Georgij Kokolija, Paul Peeraerts. (Salono Berthelot)

Balta Literaturo en Esperanto
Parolis Vytautas Šilas kaj Margarita Želve. (Salono Grabowski)

Najbare al la Baltaj Landoj
Parolis Barbara Despiney, Bīruta Rozenfelde kaj Halina Gorecka. (Salono Chen Yuan)

Tria bloko : 12:30 – 14:00

Tradukado
Parolis Istvan Ertl, Gerrit Berveling, Spomenka Štimec, Toon Witkam. (Salono Chen Yuan)

Kulturcentroj Esperantistaj
Parolis Brian Moon, Andrzej Grzębowski, Zsófia Kóródy. (Salono Grabowski)

Esploriloj kaj Esplorejoj
Parolis Endre Dudich, Tacuo Huĝimoto kaj Geoffrey Sutton. (Salono Lapenna)

Junularo tra la Jardekoj
Parolis Sjoerd Bosga, Hans Michael Maitzen kaj Humphrey Tonkin. (Salono Berthelot)

Dum la 58a sesio de la Internacia Kongresa Universitato oni organizis prelegojn pri astronomio, glaciepoko, eŭrolingvistiko, lingvistikaj aspektoj de Esperanto kaj de la litova lingvo, matematiko, aŭtomata tradukado, kaj vampiroj.

Prezentitaj teatraĵoj[redakti | redakti fonton]

Amaskomunikiloj[redakti | redakti fonton]

Je la 11-a de julio la regiona televido de Vilnius (videbla en pli ol duono de litovia teritorio) dediĉis la tutan vesperan novaĵ-elsendon "Pulsas" al la kongreso. En 15-minuta intervjuo la prezidanto de Litova Esperanto-Asocio Povilas Jegorovas respondis demandojn pri la Universala Kongreso de Esperanto kaj pri Esperanto ĝenerale.

La 13-an de julio la litovia nacia novaĵagentejo ELTA disvastigis longan informon pri la UK en Vilno. Multaj amaskomunikiloj uzis ĝin. Interalie ankaŭ la populara retogazeto "Omni.lt".

Loka Kongresa Komitato[redakti | redakti fonton]

Povilas Jegorovas — prezidanto
Stasys Kružinauskas — vicprezidanto
Aloyzas Gudavičius — rektoro de IKU
Irena Alijošiūtė — sekretario
Aida Čižikaitė — kultura programo
Dalia Pileckienė — loĝigo
Vilma Tamašauskienė — antaŭkongreso, postkongreso, ekskursoj
Nijolė Stakėnienė — infana kongreseto
Choe Taesok (Choi Dae Suk) — kongresa kuriero, UK-hejmpaĝkunordiganto
Petras Čeliauskas — kongresa kuriero
Gražina Opulskienė — instruado
Audrys Antanaitis — ekstera informado
Vita Petronytė — junulara programo
Solveiga Sadauskaitė — kasisto
Jolanta Dudėnaitė — bonveniga servo
Laurynas Skūpas — programo
Ramūnas Narbutas — giĉetoj, helpantoj
Marijus Dilba — kongresejo
Arimantas Račkauskas — konsilanto, scienca programo
Alfredas Maruška — handikapitoj, blindula kongreso
Algimantas Piliponis — lingvoproblema simpozio
Regina Dovidavičiūté — interna informado
Sigitas Sidaravičius — turisma informado
Mečislovas Adomas Grikpėdis — kongresaj eldonaĵoj
Diemantė Aničienė — ekskursoj
Inesa Balaikienė — bonveniga servo
Ieva Vaigauskaitė — junulara programo
Irma Sabonytė — handikapitoj, blindula kongreso

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]