90377 Sedno

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Sedno en la centro de la verda cirklo
Arta bildo de Sedno. Fonto: NASA / JPL-Caltech / R. Hurt

Sedno estas granda transneptuna objekto en larĝa kaj elipsa orbito ĉirkaŭ la Suno. Oni malkovris ĝin en novembro 2003, sed la malkovro estis oficiale publikigita nur en marto 2004. Ĝi estas malpli granda ol Plutono (malpli ol 2/3). Ĝia oficiala numero estas 90377.

La planedoido nomiĝas laŭ inuita diino de la maro Sedno, kiu laŭ kredoj loĝis en plej frosta parto de Arkta Oceano.

Enhavo

[redakti] Karakterizoj de orbito

Laŭ informo de marto 2004 Sedno troviĝas je 89,5 astronomiaj unuoj (a.u.) de la Suno, proksimume duoblo de la distanco de Plutono. La granda duonakso de la orbito de Sedno estas 509,1 a.u. longa. La orbito mem estas tre streĉita, la ekscentreco egalas al 0,8506. La perihelio egalas al 76,1 a.u., Sedno transiros ĝin en jaro 2076. La afelio egalas al 942 a.u. La turno ĉirkaŭ la Suno daŭras proksime 11487 jaroj. La oblikveco de la orbito egalas al 11,932°.

[redakti] Fizikaj karakterizoj

La observoj de observatorio en Ĉilio montras, ke Sedno estas unu de plej ruĝaj objektoj de la Suna sistemo, preskaŭ samtiel ruĝa kiel Marso. Ĝia albedo estas inter 0,16 kaj 0,30.

La diametron oni pritaksas inter 1200 kaj 1600 km. En momento de malkovro en 2003 ĝi estis la plej granda transneptuna objekto post Plutono, sed nun estas nur la kvina post Eriso, Plutono, Makemake kaj Haŭmeo[1]. Ĝis 2007 la alta limo de diametro oni pritaksis 1800 km, sed post observoj de la orbita teleskopo Spitzer tiu pritakso malaltiĝis ĝis 1600 km.

En aprilo 2004 oni determinis, ke Sedno ne havas sateliton.

[redakti] Klasifiko

La malkovrintoj de Sedno asertas, ke Sedno estas la unua videbla objekto de la Oorta nubo, ĉar ĝia afelio estas konsiderinde pli malproksima ol ĉe konataj objektoj de la Kujper-zono. Aliaj sciencistoj rigardas ĝin kiel objekton de la Kujper-zono.

La malkovrinto de Sedno Michael E. Brown proponis tri hipotezojn, kial la orbito de Sedno estas tiom streĉita. La unua hipotezo supozas gravitan influon de nekonata transneptuna planedo. La dua hipotezo supozas unufojan preteriron de stelo je distanco de proksime 500 a.u. de Suno. Laŭ tria hipotezo la Suna sistemo naskiĝis en stela amaso. La sciencisto konsideras la trian hipotezon kiel la plej verŝajnan. Tamen ĝis malkovro de aliaj objektoj kun similaj orbitoj oni ne povas konfirmi iun ajn hipotezon.

[redakti] Vidu ankaŭ

[redakti] Aliaj projektoj

[redakti] Notoj kaj referencoj

  1. David L. Rabinowitz, K. M. Barkume, Michael E. Brown, et al. (2006). "Photometric Observations Constraining the Size, Shape, and Albedo of Ŝablono:Mp, a Rapidly Rotating, Pluto-Sized Object in the Kuiper Belt". The Astrophysical Journal 639 (2): 1238-1251. COI:10.1086/499575.

[redakti] Eksteraj ligiloj

Ekstera ligilo  http://www.gps.caltech.edu/~mbrown/sedna
Ekstera ligilo  http://www.nasa.gov/vision/universe/solarsystem/planet_like_body.html
Ekstera ligilo  http://www.spitzer.caltech.edu/Media/releases/ssc2004-05/release.shtml
Ekstera ligilo  http://antwrp.gsfc.nasa.gov/apod/ap040604.html
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj