90482 Orko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Orko
Plutoneno
90482 Orko, montrita per verda cirklo
90482 Orko, montrita per verda cirklo
Oficiala nomo 90482 Orko
Aliaj nomoj 2004 DW
Historio
Malkovrintoj Michael E. Brown[1]
Chad Trujillo
David L. Rabinowitz
Dato de malkovro
Loko de malkovro
17-a de februaro 2004[1]
Monto Palomar (Kalifornio - Usono)[1]
Orbitaj ecoj
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
5 879,34 ×106 km (39,301 AU)[2]
4 571,26 ×106 km (30,557 AU)[2]
7 187,28 ×106 km (48,044 AU)[2]
Discentreco 0,22248 [2]
Meza anomaliangulo 164,48°[2]
Klinangulo 20,594° (sur la ekliptiko)[2]
Periodo 89 991 t (246,38 j)[2]
Meza cirkulrapido 4,68 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
268,724°[2]
Argum. de periapsido 72,41°[2]
Naturaj satelitoj 1 (Vanto)
Fizikaj ecoj
Diametro (947 ± 73) km[2]
Maso
- Denso
- Surfaca falakcelo
- Liberiga rapido
6,32 ± 0,01 ×1020 kg[2]
~ 1 450 kg/m3[2]
~ 0,2 m/s2
~ 0,44 km/s
Rotacia periodo 0,55 t (13,188 horoj)[2]
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca premo (verŝajne 0)
Surfaca temperaturo ~ 44 K
Geometria albedo 0,2
Observaj ecoj
Videbla magnitudo
Absoluta magnitudo 2,27[2]
v  d  r
Information icon.svg

90482 Orko estas granda transneptuna objekto malkovrita la 17-a de februaro 2004 de Mike Brown kaj lia teamo. Ĝi ricevis la maldaŭran nomon 2004 DW.

Ĉar ĝia orbito estas proksima de tiu de Plutono, ĝi devis ricevi nomo de infera dio. La malkovrintoj propopnis "Orko", laŭ Orko, romia dio de infero. Tiu nomo estis oficialigita la 22-an de novembro 2004[3].

Orbito[redakti | redakti fonton]

Perspektiva vido de la orbitoj de Orko (blua), Plutono (ruĝa) kaj Neptuno (griza). Lokalizo en aprilo 2006

Orko estas la dua plej granda plutoneno (post Plutono mem). Kiel Plutono, ĝi havas orbitan periodon de 247 jaroj kaj estas en orbita resonanco 2:3 kun Neptuno (planedo). Kvankal ĝi periode proksimiĝas Neptunon, la resonanco tenas minimuman angulan distancon de 60° inter ambaŭ objektoj.

Orko atingos sian perihelion (aŭ periapsidon) en 2019 kaj situas nun en 2010 je 48,2 astronomiaj unuoj for de Tero[4].

Fizikaj ecoj[redakti | redakti fonton]

La absoluta magnitudo, 2,3 estas simila al tiu de la kubevano Kvavaro. Infraruĝa observoj per la kosmoteleskopo Spitzer indikas diametron de 947 ± 73 km (ekzakte: 946 +74,1 / -73,2 km). Ĝia albedo de ~ 20% estas tipa, de la transneptunaj objektoj de diametro proksimaj de 1000 km.

Infraruĝaj observoj de la Eŭropa suda observatorio pensigas, ke ĝia surfaco konsistas el mikso de akva glacio kaj tolino[5].

La infraruĝa spektro ricevita per la teleskopo Gemini konfirmis la ĉeeston de glacio sur 30% ĝis 50% de ĝia surfaco. Estus malpli da glacio ol sur Karono, sed ĉirkaŭ tion kiom sur Tritono aŭ la grandaj satelitoj de Urano. La spektro de akva glacio estas komuna al la objekto de la Kujperzono, kiuj ne estas asociataj kun la kolizia haŭmea familio.

Observoj per la Very Large Telescope montras ĉeeston de kristala akva glacio kaj eble de glacio da amoniako. Ĉar la akva glacio emas iĝi amorfa pro sufero de jonigantaj radiadoj sur daŭro de ĉirkaŭ 10 milionoj da jaro, tio sugestas, ke la surfaca glacio estus renovigita. glaciaj vulkanoj, rigarditaj kiel plej probabla mekanismo por kialigi la geologian aktivecon de la satelitoj de la eksteraj planedoj, estas ebla sur la objektoj de la Kujperzono de diametro ekde 1000 km[6].

Plej grandaj transneptunaj objektoj konataj; komparataj grandoj kun Tero (malsupre).
Orko estas la dua el maldekstre sur la dua linio

Natura satelito[redakti | redakti fonton]

Vanto, natura satelito de Orko estis malkovrita la 13-an de majo 2005 de Mike Brown kaj T. A. Suer sur baze de observoj per la kosmoteleskopo Hubble.

Ĝi estis maldaŭre nomata S/2005 (90482) 1. La 23-a de marto 2009, Mike Brown petis, en sia semajna rubriko[7] ke la legantoj sugestu nomojn por la satelito. Estis elektita, el la respondoj, la nomo Vanto, etruska diino kiu gvidas la animojn de la mortintoj al la subtera mondo.

Noto kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 IAUC 8291: 2004 DW; C/2003 F5, G4, H8-H12,, J2-J7 IAU-a anonco de la malkovro de 2004 DW (angle)
  2. 2,00 2,01 2,02 2,03 2,04 2,05 2,06 2,07 2,08 2,09 2,10 2,11 2,12 2,13 Orbitaj elementoj de Orko kaj Vanto (angle)
  3. MPEC 2004-W32 : DISTANT MINOR PLANETS (2004 DEC. 11.0 TT) (angle)
  4. (90482) Orko; Efemerido (angle)
  5. La surfaco de la transneptuna objekto 90482 Orko (angle)
  6. Surfaca konsistiĝo kaj temperaturo de la transneptuna objekto 90482 Orko (angle)
  7. Alvoko por trovi nomon al la orkusa luno (angle)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]