90 Antiopo
| 90 Antiopo | |
| asteroido | |
| Oficiala nomo | 90 Antiope |
| Historio | |
| Malkovrinto | Robert Luther |
| Dato de malkovro Loko de malkovro |
1-a de oktobro 1866 Duseldorfo |
| Orbitaj ecoj | |
| Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
545,94 Gm (3,6494 AU) 398,02 Gm (2,6606 AU) 545,94 Gm (3,6494 AU) |
| Discentreco | 0,1567 |
| Meza anomaliangulo | 304,12° |
| Klinangulo | 2,2195° |
| Periodo | 2 046,9 tagoj (5,60 jaroj) |
| Meza cirkulrapido | 16,66 km/s |
| Longitudo de suprenira nodo |
70,21° |
| Argum. de periapsido | 242,96° |
| Naturaj satelitoj | duopa asteroido |
| Fizikaj ecoj | |
| Dimensioj |
93,0 x 87,0 x 83,6 km 89,4 x 82,8 x 79,6 km[1] |
| Maso - Denso - Surfaca falakcelo - Liberiga rapido |
8,3 × 1017 kg[1] (kune) (1 250 ± 50) kg/m3[1] 0,03 al 0,04 m/s² 35 al 40 m/s |
| Rotacia periodo | 0,687713 tago (16,5051 horoj) |
| Aksa kliniteco | 63° |
| Surfaca temperaturo - Minimuma - Maksimuma |
~ 174 K 244 K |
| Geometria albedo | 0,06 |
| Observaj ecoj | |
| Spektroklaso | C |
| Videbla magnitudo | |
| Absoluta magnitudo | 8,27 (kune) |
90 Antiopo estas asteroido de la asteroida zono, ano de la Temisa familio.
Ĝi estis malkovrita la 1-an de oktobro 1866 de la germana astronomo Karl Theodor Robert Luther en Duseldorfo. En 2000 oni konstatis, ke ĝi estas duopa asteroido kies ambaŭ komponantoj havas preskaŭ saman mason.
Ĝia nomo, Antiopo estas tiu de pluraj virinoj aŭ nimfoj de la helena mitologio, inter kiuj unu amatino de Zeŭso, unu amazono, la edzino de Laokoonto ...
Duopa sistemo [redakti]
La 10-an de aŭgusto 2000, astronoma teamo de la observatorio W.M. Keck[2] de Mauna Kea, per sistemo de adaptiva optiko malkovris ke la asteroido komponiĝas el du komponantoj de preskaŭ sama maso. La "satelito" estis nomita S/2000 (90) 1.
Ĉiu komponanto havas 86 ± 1 km de diametro, iliaj centroj estas disigataj de ĉirkaŭ 171 km. Ĉiu korpo orbitas, en orbito de malgranda discentreco, en 16,551 horoj ĉirkaŭ la komuna baricentro[3]
Kaŝadoj de unu korpo far de la alia estas observeblaj elde Tero, per la Leĝoj de Kepler estis precize kalkulitaj la masoj kaj densoj de la korpoj. La malgrandeco de iliaj densoj pensigas, ke ili estas porhavaj (30 % da malpleno) aŭ eĉ estas rubamasoj.
Observoj per adaptiva optiko kaj analizo de luma kurbo montris iliajn ovalajn formojn, proksimaj de tiuj de la loboj de Roche. Tio, kiu montras ke ili ne estas monolitaj, sed konsitiĝas el amasojn da ŝtonetoj.
| S/2000 (90) 1 | |
| natura satelito de 90 Antiopo | |
| Speco | asteroida luno |
| Oficiala nomo | S/2000 (90) 1 |
| Historio | |
| Malkovrintoj | W. J. Merline, L. M. Close, J. C. Shelton, C. Dumas, F. Ménard, C. R. Chapman kaj D. C. Slater |
| Dato de malkovro Loko de malkovro |
10-a de aŭgusto 2000 Mauna Kea |
| Orbitaj ecoj | |
| Granda duonakso | 171 ± 1 km |
| Discentreco | 0,01 ± 0,02 |
| Periodo | 16,5051 ± 0,0001 horoj |
| Meza cirkulrapido | 18 m/s |
| Fizikaj ecoj | |
| Dimensioj |
89,4 × 82,8 × 79.6 km |
| Maso - Denso - Surfaca falakcelo - Liberiga rapido |
~ 8,1 al 8,5 × 1017 kg (1 250 ± 50) kg/m3 0,03 al 0,04 m/s² 35 al 40 m/s |
| Rotacia periodo | ligata rotacio |
| Observaj ecoj | |
| Spektroklaso | C |
| Videbla magnitudo | |
| Absoluta magnitudo | 9,02 |
Noto kaj referencoj [redakti]
- ↑ 1,0 1,1 1,2 Recent Asteroid Mass Determinations maintained by Jim Baer last updated 27 December 2009
(Recentaj determinoj de asteroidaj masoj tenitaj de Jim Baer ĝisdata 27-a de Decembro 2009) (angle) - ↑ 90 Antiope: Raw Keck Image (90 Antiopo : Kruda Keck-bildo) (angle)
- ↑ 90 Antiope A & B (paĝo de F. Marchis)
(90) Antiope kaj S/2000 (90) 1 (de Robert Johnston) (angle)
Eksteraj ligiloj [redakti]
- france/angle Karakterizilo de la ĝemelaj astroidoj 90 Antiopo (el la paĝaro de la observatorio de Parizo)
- angle Antiopo, vera duopa asteroido
- angle La neeblaj gefratoj
- angle 90 Antiope : Parametroj kaj simulado de orbito (JAVA necesa)
| Antaŭe: | Listo de asteroidoj | Poste: | |
|---|---|---|---|
| 89 Julio | Antiopo | 91 Egino |