UK 2006

El Vikipedio
(Alidirektita el 91-a UK 2006)
Saltu al: navigado, serĉo
Simbolo de la kongreso estis la vizaĝo de Davido, skulptita de Mikelanĝelo

La 91-a Universala Kongreso de Esperanto okazis en Florenco (Italio) inter la 29-a de julio kaj la 5-a de aŭgusto 2006, sub la patroneco de la itala prezidento.

La kongresa temo estis: Lingvoj kaj edukado al daŭrigebla evoluo. Prezidanto kaj vic-prezidanto de la Loka Kongresa Komitato estis Aldo Grassini kaj Antonio De Salvo. Partoprenis 2209 homoj el 62 landoj.

La kongresa rezolucio referencis, laŭ la kongresa temo, al la aktuala jardeko pri edukado al daŭrigebla evoluo (2005–2014) kaj emfazis, ke la celoj de la esperanto-movado koncerne lingvan demokratecon kongruas kun la valoroj de transnacia edukado.[1] Ĝi direktiĝis ne nur al la ekstera publiko, sed ankaŭ instigis la esperantistojn labori pri la temo kaj la estraron de UEA, ke ĝi atentu la temon ankaŭ en estontaj kongresoj.

Umberto Broccatelli kaj Ottó Haszpra estis elektitaj honoraj membroj de UEA.

Unu tagon antaŭ la kongreso, la 28an de julio en la fakultato pri beletro de la universitato de Florenco okazis studotago "Vojoj de interlingvistiko: ekde Bruno Migliorino ĝis hodiaŭ". La studotagon aranĝis la Akademio de Esperanto, Akademio della Crusca, Universitato de Florenco kaj AIS San-Marino.

Dum la kongreso okazis la 59-a sesio de Internacia Kongresa Universitato, plian fojon kunlabore kun AIS en la formo de AIS-IKU-studosesio.

La kongresa kuriero portis la nomon "Florenca Lilio".

Eksteraj ligiloj [redakti]

Ekstera ligilo    la kongresa kuriero, nomata "Florenca Lilio", rete legeblas en 6 PDF-dosieroj: jen 1, 2, 3, 4, 5 kaj 6.
Ekstera ligilo    kongresaj informoj en la retejo de Ĉina Radio Internacia

Notoj [redakti]

  1. la kongresa rezolucio en la kuriero "Florenca Lilio" (volumo 6, paĝo 1)


Esperanta Flago Universalaj Kongresoj Esperanta Flago
1905-19151920-19391940-19801981-2010
Prago 1996Adelaide 1997Montpellier 1998Berlino 1999Tel-Avivo 2000
Zagrebo 2001Fortalezo 2002Gotenburgo 2003Pekino 2004Vilno 2005
Florenco 2006Jokohamo 2007Roterdamo 2008Bjalistoko 2009Havano 2010
Kopenhago 2011Hanojo 2012Rejkjaviko 2013Bonaero 2014Lille 2015