UK 2009

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el 94-a Universala Kongreso de Esperanto)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
UK 2009
Loko Bjalistoko, Podlaĥia provinco,  Pollando
Ekde 25-a de julio 2009
Ĝis 1-a de aŭgusto 2009
← Antaŭa Sekva →
vdr
Solena malfermo
Humphrey Tonkin dum kongresa aŭkcio

La 94-a Universala Kongreso de Esperanto okazis de la 25-a de julio ĝis la 1-a de aŭgusto 2009 en la pola urbo Bjalistoko. La kongreso estas speciala pro la datreveno de 150 jaroj ekde la naskiĝo de L. L. Zamenhof, kiu devenas ĝuste el Bjalistoko.

UEA kaj AIS denove okazigas komunan kongresan universitaton (AIS-IKU). Ĝi estas la kvara AIS-aranĝo en Bjalistoko; jam en februaro 1990 tie okazis prova Sanmarineca Universitata Sesio (SUS) de AIS, kaj en septembro 1990 kaj en februaro 1991 regulaj SUS-oj.

En la kongreso Mongola Esperanto-Societo estis akceptita de la Komitato de UEA kiel la 70-a aliĝinta landa asocio de UEA.

LKK[redakti | redakti fonton]

Vicurbestro de Bjalistoko Aleksander Sosna kaj Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof transprenas la kongresan flagon dum UK 2008

Dum la kunsido de UEA inter la 27-a kaj la 29-a de aprilo 2008 estis oficiale agnoskita la jena konsisto de Loka Kongresa Komitato:

  • Aleksander Sosna – prezidanto (vicurbestro de Bjalistoko)
  • Halina Komar – vicprezidantino respondeca pri helpantoj (PEA)
  • Elżbieta Karczewska – vicprezidantino respondeca pri kontakto kun urbaj instancoj (BES)
  • Nina Pietuchowska – giĉetoj (BES)
  • Jaroslaw Parzyszek – eksteraj rilatoj (BES, Fondumo Zamenhof)
  • Ireneusz Bobrzak – junulara programo (PEJ)
  • Anna Krasnodemska-Marciniak – kasistino
  • Piotr Woroniecki – enlanda informado
  • Zinaida Piekarska – kongresejo (BES)
  • Danuta Nowacka – administrado (BES)
  • Alicja Temler – ekskursoj (BES)
  • Cecylia Hlebowicz – handikapulaj aferoj (BES)
  • Przemyslaw Wierzbowski – loĝigo (BES)
  • Stanislaw Dobrowolski – kongresa kuriero (BES)
  • Robert Kaminski – gazetara servo (PEA)
  • Martyna Zaniewska – nacia vespero
  • Joanna Filipowicz-Choroszucha – artaj aranĝoj (BES)
  • Andrzej Zejdler – retpaĝaro de UK (BES)
  • Andrzej Sochacki – foto-servo (PEA)
  • Edward Kozyra – postkongreso (PEA)
  • Clay MagalhaesKonstanta Kongresa Sekretario

Antaŭkongreso ktp.[redakti | redakti fonton]

La antaŭkongreso organizata de membroj de Pola Esperanto-Asocio havas nomon Antaŭkongreso el Revoj: sane–gaje–interese! Ĝi okazis en la intermontara kuracloko Muszyna-Złockie inter la 18-a kaj 24-a de julio.

  • La 40-a Internacia Infana Kongreseto (IIK) okazis de 25-a ĝis la 1-a de aŭgusto en Suprasl, 16 km nordokcidente de Bjalistoko.
  • La 42-a ILEI-Konferenco okazis en Krakovo de la 17-a ĝis la 25-a de julio 2009.

Postkongreso[redakti | redakti fonton]

La Postkongreso de UEA okazis en Malbork, la urbo de la plej multaj Zamenhof/Esperanto-Objektoj. Dume okazis interalie du ekskursoj, al Gdansko kaj Sopot, kaj al Gdynia kaj Pelplin.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]