94-a simfonio (Haydn)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La simfonion no 94 G-maĵoran Joseph Haydn komponis en la jaro 1791. La verko ekestis kadre de la unua turneo en Londono kaj estis antaŭprezentata la 23-an de marto 1792.

Ĝeneralaĵoj[redakti | redakti fonton]

La germana titolo „kun timbalfrapo“ koncernas la 2-an movimenton; ĝi tamen ne estas konvena, ĉar je la koncerna loko la tuta orkestro surprize ludas fortissime. La titolo „surprizo-simfonio“ do estus pli trafa. La unua biografiisto de Haydn, Georg August Griesinger, raportis:
„Mi iam ŝerce demandis al (Haydn), ĉu estas vere, ke li komponis la andanton kun la timbalfrapo por vekigi la anglojn endormintajn en sia koncerto? „Ne“, mi ricevis kiel respondo, „sed mi volis surprizi la publikon per iu nova kaj per brila maniero debuti (…).“[1]

La granda konateco de la simfonio koncernas unualinie la 2-an movimenton. Ĉi tiu disvastiĝis ankaŭ en aliaj instrumentadoj kaj aranĝoj, el kiuj la plimulto ekestis jam en la unuaj jaroj post la unua prezentado. I.a. temas pri tekstigoj de la ĉefa melodio kaj parte ankaŭ de kelkaj variacioj en diversajn lingvojn. Unu el la plej fruaj aranĝaĵoj por piano kaj kantado estas angla- resp. itallingva kun la tekstoj „Hither com ye blooming fair“ resp. Per compenso offir non sò“. La menueton oni publikis en Bonn en 1811 kiel parto de kvodlibeto nomita „Rochus Pumpernickl“. En ĝi la melodio estas ŝanĝita kaj kunmetita kun fremda trio.[1] Ankaŭ Haydn mem aranĝis la movimenton: en la ario de sia en 1801 komponita oratorio „Die Jahreszeiten“ li fajfigas la melodion de ĉi tiu movimento per la terkultivisto sur la kampo.

Estas malklare, ĉu Haydn mem komplete komponis la melodion aŭ parte resp. komplete elprenis de popolkanto. Kandidatus por tio la aŭstra kanto „Geh im Gässle auf und n’unter“. Martinez-Göllner (1979)[1] opinias, ke unuflanke la melodio kun siaj simplaj intervaloj kaj repetitaj tonoj bone taŭgas por prezentado de teksto, aliaflanke ĝuste la multaj diversaj tekstigoj argumentus kontraŭ la ekzisto de ĝenerale konata kanto. Tamen ankaŭ penseblus, ke – kaze de ke bazus popolkanto – ĉi tiu precipe en Anglio estus nekonata.

En la unua versio de la 2-a movimento la nomdona „timbalfrapo“ ne estis planita. Post kiam tamen laŭ samtempaj gazetraportoj la timbalfrapo je la unua prezentado treege efektis, Haydn devus jam antaŭe metinti ĝin kaj foriginti la 2-an movimenton el la manskribaĵo. La koncerna paĝo en la fragmento estas ja trastrekita, sed la ŝanĝita versio en manskribo de la komponisto mem ĝis nun ne estas trovita. [1]

Muziko[redakti | redakti fonton]

Ensemblo: 2 flutoj, 2 hobojoj, 2 fagotoj, 2 kornoj pokaze en G kaj D, 2 trumpetoj en G, timbaloj, 2 violono, vjolo, violonĉelo, kontrabaso. Klaviceno ne estas eksplicite notita, tamen tre verŝajne kunludus.
Daŭro: ĉ. 25 minutoj

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 M. L. Martinez-Göllner (1979): Joseph Haydn – Symphonie Nr. 94 (Paukenschlag). Wilhelm Fink Verlag München, 37 S. + Anhang

Rtaj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • 94. Sinfonie (Haydn): Liberaj muziknotoj por elŝuti de International Music Score Library Project.
  • Joseph Haydn: Symphony No. 94 G major (Paukenschlag – Surprise). Ernst Eulenburg Ltd No. 435 (Taschenpartitur, ohne Jahresangabe)
  • Joseph Haydn: Sinfonia No. 94 G-Dur “Paukenschlag / Surprise” Hob. I/94. Reihe: Kritische Ausgabe sämtlicher Sinfonien. Philharmonia No. 794, Universal Edition, 67 S. mit Anhang
  • Haydn Festspiele Eisenstadt: Hörbeispiele und Partituren aller Sinfonien Haydns