9427 Righini

El Vikipedio, la libera enciklopedio
9427 Righini
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 9427 Righini
Aliaj nomoj 1996 CV7
Nomita laŭ Guglielmo Righini vd
Malkovro
Malkovrintoj M. Tombelli kaj U. Munari
Dato de malkovro 14-a de februaro 1996
Loko de malkovro Asiago (Italio)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
448,465 Gm (2,998 AU)
406,298 Gm (2,716 AU)
490,633 Gm (3,280 AU)
Discentreco 0,09403
Meza anomaliangulo 6,314°
Klinangulo 10,937°
Periodo 1895,848 tagoj (5,191 jaroj)
Meza cirkulrapido 17,21 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
142,854°
Argum. de periapsido 158,172°
Terdistanco
- Minimuma

254,713 Gm (1,703 AU)
Fizikaj ecoj
Diametro 8,419 km vd
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,172 vd
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 12,9
vdr

9427 Righini estas asteroido de la asteroida zono, malkovrita la 14-an de februaro 1996 de la italaj geastronomoj Maura Tombelli kaj Ulisse Munari elde la stacio Cima Ekar de la observatorio de Asiago, apud Asiago en Italio.

Nomo[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis nomita en memoro de la itala suna fizikisto Guglielmo Righini (19081978).[1][2] En 1934 li iris al Utrecht por labori kun Marcel Minnaert. En 1953 li fariĝis profesoro pri astronomio en la Universitato de Florenco kaj direktoro de la Observatorio de Arcetri, el kiu li emeritiĝis en 1980. Kiel suna fizikisto li sekvis multaj plenajn suneklipsojn. Kun A. Deutsch li malkovris la malvarmaj regionoj en la suna korono. Li estis unu el la plej aktivaj subtenantoj de la Joint Organization For Solar Observations, kaj de tio rezultis konstruo de suna observatorio sur la altaĵo de Insuloj Kanarioj. Li estis prezidento de la Itala Astronomia Societo, ano de la scienca komitato de la Nacia Konsilio de la Sciencesploristoj, prezidento kaj vicprezidento de komisionoj pri Suno de la Internacia Astronomia Unio.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe:Listo de asteroidoj (9001 - 10000)Poste:
9426 Aliante9427 Righini9428 Angelalouise