951 Gaspro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
951 Gaspro
asteroido
astronomia simbolo
astronomia simbolo
Mozaika bildo de Gaspro. (Koloroj troigitaj) 29-a de oktobro 1991[1]
Mozaika bildo de Gaspro. (Koloroj troigitaj) 29-a de oktobro 1991[1]
Mozaika bildo de Gaspro. (Koloroj troigitaj) 29-a de oktobro 1991[1]
asteroido
Oficiala nomo 951 Gaspra
Aliaj nomoj 1916 S45 ; 1955 MG1 ; A913 YA
Astronomia simbolo vd
Nomita laŭ Gaspro vd
Malkovro
Malkovrinto Grigorij Neujmin
Dato de malkovro 30-a de julio 1916
Loko de malkovro Simeizo
Unua superflugo Galileo (kosmosondilo)
29-a de oktobro 1991
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
330.544 Gm (2.210 AU)
296,353 Gm (1,981 AU)
272.985 Gm (1.825 AU)
Discentreco 0.174
Meza anomaliangulo 53.057°
Klinangulo 4.102°
Periodo 1199.647 tagoj (3.28 jaroj)
Meza cirkulrapido 19.88 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
253.218°
Argum. de periapsido 129.532°
Fizikaj ecoj
Dimensioj
Diametro
18.2 × 10.5 × 8.9 km[2]
12,2 km vd
Maso
- Denso
- Surfaca falakcelo
- Liberiga rapido
~ 2,5 × 1016 kg (taksita)
~ 2,7 kg/m3
~ 0.002 m/s²
~0.006 km/s
Rotacia periodo 0.293 tago (7.042 horoj)
Aksa kliniteco 72°
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca temperaturo
- Maksimuma
~ 181 K
281 K
Geometria albedo 0,22
Observaj ecoj
Spektroklaso S
Absoluta magnitudo 11.46
Videbla magnitudo 16,8 vd
vdr

951 Gaspro estas malgranda malhela asteroido de la ĉefa asteroida zono, ano de la Flora familio.

Ĝi estis malkovrita de la rusa astronomo Grigorij Neujmin elde la Simeiza observatorio, la 30-an de julio 1916, dum la unua mondmilito. Pro neebleco komuniki, ĝi ricevis la provizoran nomon Σ45 kun la grekan literon Σ, kiu estis ŝanĝita al S. Ĝi poste ricevis la nomon de la marborda urbo Gaspro, en sudo de Krimeo.

Esploro

951 Gaspro estis la unua superflugita asteroido. La 29-a de oktobro 1991, la kosmosondilo Galileo, irante al Jupitero, pasis al 1600 km de ĝi kun relativa rapideco de 8 km/s. 57 bildoj estis senditaj al Tero, tiu farita plej proksime de distanco de 5300 km kun bilda precizeco de 54 m/rastrumero.

La ĉirkaxaĵo de la suda poluso ne estis fotita, sed 80% el la surfaco de la asteroido estis bildigita.

Ĉar Galileo pasis tro malproksime de Gaspro, por ke la trajektorio de la kosmosondilo estu perturbita, nenia informo pri la maso de la asteroido estis ricevita.

Ecoj

951 Gaspro estas S-tipa asteroido riĉa je olivino kaj pirokseno. Ĝia surfaco ne montras grandajn variojn de albedo, kvankam subtilaj varioj de koloroj aperus sur foto en troigitaj koloroj.

Sur ĝia surfaco mankas grandaj krateroj, tio, kiu pensigas, ke la kolizio kaj la frakaso kiu naskis la Floran familion estas relative freŝdata. La analizo de la nombro da krateroj pensigas, ke la aĝo de la Gaspra surfaco estas inter 20 kaj 300 milionoj da jaroj.

Krom la malgrandaj krateroj, Gaspro montras ĉirkaŭ ses grandajn surfacojn ebenajn aŭ iome konkavajn. Unu el tiuj plataĵoj (tiel nomata Dunne Regio) de 5 × 7 km havas nenian reliefaĵo de pli ol 200 m. Oni ne scias ĉu tiuj plataĵoj rezultas de alfrapo aŭ estas edroj kreita, kiam pli granda korpo, kies Gaspro estus ero, estis frakasita. En la febla gravita forto de Gaspro, eblus ke alfrapaj krateroj formiĝus plataĵojn. Tiuj edroj kaj konkavaĵoj donas al Gaspro tre angulan formon.

Sulkoj, larĝaj de 100 al 200 metroj, longaj de ĉirkaŭ 2,5 km kaj profundaj de deko da metroj estas videblas sur la Gaspra surfaco. Ili eble formiĝis dum la disiĝo de la patra korpo, pro impaktoj kiuj ekskuis la rokon sub la tavolo de regolito. Iliaj ĉeesto montras, ke Gaspro estas solida korpo kaj ne rubamaso. Sistemo de tiaj sulkoj, pli ampleksa, estas videbla sur la luno de Marso Fobo.

Listo de la krateroj kaj regionoj de Gaspro

La Gaspraj regionoj ricevis la nomojn de astronomo kiuj aktive studis la planedeton.

Regionoj Nomita laŭ
Dunne Regio James Dunne
Neujmin Regio Grigorij Neujmin
Yeates Regio Clayne Yeates

La krateroj de Gaspro ricevis nomojn de kuracbanlokoj kaj marbanejoj[3].

Kratero Nomita laŭ la urbo :
Aix Aix-en-Provence (Francio)
Alupka Alupko (Ukrainio)
Baden-Baden Baden-Baden (Germanio)
Badgastein Bad Gastein (Aŭstrio)
Bagnoles Bagnoles (Francio)
Bath Bath (Britio)
Beppu Beppu (Japanio)
Brookton Brookton (Nov-Jorkio, Usono)
Calistoga Calistoga, (Kalifornio, Usono)
Carlsbard Karlovy Vary (Ĉeĥio)
Charax Ĥaraks (Ukrainio)
Helwan Heluan (Egiptujo)
Ixtapan Ixtapan (Meksiko)
Katsiveli Kacivelo (Ukrainio)
Krynica Krynica (Pollando)
Lisdoonvarna Lisdoonvarna (Irlando)
Loutraki Lutraki (Grekio)
Mandal Mandal (Norvegio)
Manikaran Manikaran (Barato)
Marienbad Mariánské Lázně (Ĉeĥio)
Miskhor Miskhor (Ukrainio)
Moree Moree (Aŭstralio)
Ramlösa' Ramlösa (Svedio)
'Rio Hondo Termas de Río Hondo (Argentino)
Rotorua Rotorua (Nov-Zelando)
Saratoga Saratoga (Nov-Jorkio, Usono)
Spa Spa (Belgio)
Tang-Shan Tangŝan (Ĉinio)
Yalova Yalova (Turkio)
Yalta Jalto (Ukrainio)
Zohar Zohar (Israelo)

Notoj kaj referencoj

  1. Image of asteroid Gaspra (Bildoj de la asteroido Gaspro) (angle)
  2. The Shape and Surface of Gaspra (La formo kaj surfaco de Gaspro) (angle)
  3. Krateroj de Gaspro

Eksteraj ligiloj

Antaŭe:Listo de asteroidojPoste:
950 Arenso951 Gaspro952 Kajo