9969 Braille

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 21:58, 28 nov. 2013 farita de Jean-François Clet (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
9969 Braille
asteroido
astronomia simbolo
astronomia simbolo
asteroido
Oficiala nomo 9969 Braille
Aliaj nomoj 1992 KD
Astronomia simbolo vd
Nomita laŭ Louis Braille vd
Malkovro
Malkovrintoj Eleanor F. Helin kaj
Kenneth J. Lawrence
Dato de malkovro 27-a de majo 1992
Loko de malkovro Monto Palomar (Usono)
Unua superflugo Deep Space 1,
28-a de julio 1999[1]
Orbitaj ecoj
Asteroida familio Marsrenkonta asteroido vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
350,272 Gm (2,341 AU)
198,609 Gm (1,328 AU)
501,935 Gm (3,355 AU)
Discentreco 0,4330
Meza anomaliangulo 351,598°
Klinangulo 28,988°
Periodo 1308,636 tagoj (3,583 jaroj)
Longitudo de
suprenira nodo
241,968°
Argum. de periapsido 356,161°
Terdistanco
- Minimuma

46,990 Gm (0,3141 AU)
Fizikaj ecoj
Dimensioj
2,1 × 1,0 × 1,0 km
Rotacia periodo 9,433 tagoj (226,4 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,34 [2]
Observaj ecoj
Spektroklaso Q
Absoluta magnitudo 15,6
vdr

9969 Braille estas tre malgranda, hela, kaj malrapide rotacianta marsrenkonta asteroido malkovrita la 27-an de majo 1992 de la de la usonaj geastronomoj Eleanor Francis Helin kaj Kenneth J. Lawrence elde la Observatorio de la Monto Palomar (Kalifornio, Usono).

Ĝi estis nomita en memoro de la franca inventisto Louis Braille (18091852), kiu eltrovis skribon legebla por la blinduloj.[3]

Esploro kaj ecoj

Ĝi estis fotita la 28-an de julio 1999 elde la kosmosondilo Deep Space 1,[4][1] kiu pasis je distanco de 26 km. Bedaŭrinde teknikaj problemoj malfruigis lafotadon. Fotografioj povis esti faritaj nur kiam la sondilo estis malproksimiĝinta je 14 000 km ; ili montras longan, neregulan objekton de ĉirkaŭ 2,1 × 1,0 × 1,0 km.

9969 Braille estas asteroido de spektra klaso "Q", komponita ĉefe de olivino kaj pirokseno, kun ĉeesto de metalo. Unuaj observoj elde grundo sugestis, ke ĝi povus esti de tipo "V" de komponiĝo simila al tiu de 4 Vesto.[5]

Ĝia orbito estas tre discentra kaj klinita ; kvankam ĝia perihelio estas intere de la orbito de Marso, ĝia afelio kondukas ĝin al duona vojo de la orbito de Jupitero. Ĝia granda duonakso estas tro granda, por ke ĝi povas esti kalsifikata amora asteroido. Matematika simulo de tiu orbito montras, ke tiu marsrenkonta asteroido povas evolui al terrenkonta asteroido en ĉirkaŭ 4000 jaroj.

Notoj kaj referencoj

  1. 1,0 1,1 Proksima vido de asteroido (paĝaro de NASA) (angle)
  2. 9969 Braille: Deep Space 1 infrared spectroscopy, geometric albedo, and classification, B.J. Buratti kaj aliaj el Icarus (angle)
  3. Asteroido celo rivevas novan nomon, el CNN Interactive (angle)
  4. Kosmosondilo proksimas asteroidon nomita de konkurso de Planetary Society, el la paĝaro deThe Planetary Society" (angle)
  5. Esploro elde grundo de la asteroido 9969 Braille, celo de la kosmosondilo Deep Space 1, el Astronomy & Astrophysics"" (angle)

Eksteraj ligiloj

Antaŭe:Listo de asteroidoj (9001 - 10000)Poste:
9968 Serpe9969 Braille(9970) 1992 ST1