99942 Apofiso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
99942 Apofiso
asteroido
astronomia simbolo
astronomia simbolo
Vojoj de 99942 Apofiso kaj de la Tero laŭ takso por la 13a de aprilo 2029.
Vojoj de 99942 Apofiso kaj de la Tero laŭ takso por la 13a de aprilo 2029.
Vojoj de 99942 Apofiso kaj de la Tero laŭ takso por la 13a de aprilo 2029.
asteroido • potence danĝera asteroido • apud-Tera objekto
Oficiala nomo 99942 Apophis
Aliaj nomoj 2004 MN4; 2001 WF34
Astronomia simbolo vd
Nomita laŭ Apophis vd
Malkovro
Malkovrintoj R. A. Tucker, D. J. Tholen
kaj Fabrizio Bernardi
Dato de malkovro 19-a de junio 2004
Loko de malkovro Tucson, Usono
Orbitaj ecoj
Asteroida familio Atona asteroido vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
137,995 Gm (0,9224 AU)
111,611 Gm (0,7461 AU)
164,379 Gm (1,0988 AU)
Discentreco 0,1912
Meza anomaliangulo 180,429°
Epoko 24-a de septembro 2008
Klinangulo 3,331°
Periodo 323,597 tagoj (0,8860 jaroj)
Meza cirkulrapido 30,728 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
204,446°
Argum. de periapsido 126,402°
Terdistanco
- Minimuma

47 200 km (0,0003157 AU)
Fizikaj ecoj
Diametro 0,325 ± 0,015 km
Maso
- Denso
- Surfaca falakcelo
- Liberiga rapido
~4,5 × 1010 kg
~3,2 g/cm3
0,0011 m/s²
~0,52 km/h
Rotacia periodo 1,27 tago (30,4 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca temperaturo ~ 270 K
Geometria albedo 0,23
Observaj ecoj
Spektroklaso Sq
Absoluta magnitudo 19,7
Videbla magnitudo 21,69 vd
vdr

99942 Apofiso estas tre malgranda, hela venusrenkonta kaj terrenkonta atona asteroido rigardita kiel potence danĝera.

Malkovro[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis malkovrita la 5-an de oktobro 1999 de la usonaj astronomoj Roy A. Tucker kaj David J. Tholen kaj de la itala astronomo Fabrizio Bernardi elde la Nacia Observatorio de Kitt Peak (Tucson, Arizono, Usono).

Ĝi estigis en decembro 2004 mallongtempan maltrankvilon ĉar komencaj observaĵoj indikis malgrandan verŝajnecon (ĝis 2.7%) ke ĝi trafus la Teron la 13-an de aprilo 2019.

Ecoj[redakti | redakti fonton]

Spektra tipo[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas spektre klasifikata kiel "Sq": "ŝtonan" asteroidon, konsistanta ĉefe el silikatoj de fero kaj de magnezio, kun ĉeesto de olivino kaj pirokseno. Ĝia komponiĝo similas tiun de la kondritoj LL.[1]

Grando[redakti | redakti fonton]

Ĝis januaro 2013, ĝia diametro estis taksata je 270 ± 60 m, ĝia maso inter 21 kaj 28 milionoj da tunoj (por estimata denso de 2,7) kaj ĝia albedo ĉirkaŭ de 0,33. Okaze de paso proksime de la Tero en januaro 2013, ĝia diametro estis rekalkulata je 325 ± 15 m. La maso estis reestimata inter 40 kaj 50 milionoj da tunoj (4 kaj 5 x 1010 kg). Ĝia albedo estis reestimata je 0,23.

Orbito[redakti | redakti fonton]

Ĝia orbito estas tre proksima de tiun de la Tero, kaj krucas ĝin po dufoje ĉiuj jaroj. Ĝi ankaŭ ekstere tanĝas la orbiton de Venuso sub febla orbita klineco.

Okaze de ĉi tiu proksima paso, la asteroido suferos orbitan pertubon, kaj iĝos apolona asteroido kun granda duonakso de 1,1 astronomia unuo.[2]

Danĝero de alfrapo[redakti | redakti fonton]

La unuaj observoj de Apofiso donis neneglektindan probablon de alfrapo al la Tero la vendredon 13-an de aprilo 2029. La asteroido estis tiam klasigita je la nivelo 4 de la Torina skalo, tiu, kiu estas ununura kazo. Tamen, novaj observoj pliprecizis ĝian orbiton kaj forplis eblecon de alfrapo kun la Tero aŭ la Luno en 2029. La asteroido tiam pasos al ĉ. 38 000 km de la Tero kaj iĝos videbla nudokule.

Je la fino de junio 2006, NASA taksis la probablon de tera alfrapo far Apofiso por la 100 venontaj jaroj je prokimume 1/45 000, la dato malplej malverŝajna estas ĉirkaŭ la 13-a de aprilo 2036. En oktobro 2009 NASA publikigis komunikaĵon, asertante, ke ĝi taksas la danĝeron nur al 1/250 000.[3]

La 10-an de januaro 2013, post proksima paso de la 9-an de januaro, la NASA taksis, laŭ radaraj observoj, ke nenia alfrapo okazos en 2029. La asteroido estas nun klasifikata al nivelo 0 de la Torina skalo.

Danĝero por 2036[redakti | redakti fonton]

Tamen, se Apofiso pasus la 13-an de aprilo 2029, tra preciza regiono de la kosmo, larĝa de 600 metroj tiel nomata "Gravita serurtruo", ĝi minacus alfrapi la Teron dum sia venonta paso la 13-an de aprilo 2036. Laŭ fakuloj de la programo NEO de la JPL, la probablo de alfrapo estas 1/233 000, preskaŭ nula, tie estas 0 sur la Torina skalo.

Areo de ebla alfrapo en 2023, antaŭ ol la NASA forigis iun ajn probablon de alfrapo

Efiko de hipoteza alfrapo[redakti | redakti fonton]

antaŭ ol la NASA forigis iun ajn probablon de alfrapo por 2013, multenombraj simuloj estis faritaj pri la efikoj de hipoteza alfrapo. Se Apofiso estus sekvinta kolizian trajektorion, ĝia rapido ĉe la momento de la alfrapo estus ĉ. 12,62 km/s, astronomoj taksa, ke la alfrapo ellasus energion ekvivalanta al 750 megatunoj da TNT (13-ope la energio de la Caro-bombo, plej potenca atombombo iam eksplodita).

Se ĝi falus en maron, ĝi estigus cunamon de 170 m de alto, kiu superakvus la marbordon sur 1000 km.[4]

Se ĝi falus sur grundon, ĝi estigus gravajn damaĝojn en radiuso de centoj da kilometroj kaj mortigi milionojn da homoj. Pro la polvo ellasita en la atmosfero rezultigus alfrapa vintro, kiu povus daŭri plurajn monatojn.

Pripenso pri metodoj de devojiĝo[redakti | redakti fonton]

Okaze de la malkovro de tiu asteroido, scienculoj proponis rimedojn por devojiĝi ĝin, se ĝi minacus trafi Teron. Krom la abrupta metodo de eksplodigi atombombojn ĉe ĝi, estis imagita fiksi al ĝi sunan velon; varmigi ĝin per lasero por estigi ellason da gaso; sendi apud ĝin mashavan kosmoveturilon, kies gravita altiro devojiĝos la asteroidon; farbi ĝin (blankenigre) por ke la efiko Yarkovsky ŝanĝu ties orbiton.[5]

Nomo[redakti | redakti fonton]

Ĝi ricevis la nomo de Apofiso dio de la ĥaoso kaj de la malbono en la Egipta mitologio. Ankaŭ estas la nomo de malica eksterterano en la sciencfikcia televida serio Stargate SG-1.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe:Listo de asteroidoj (99001–100000)Poste:
99941 Lonniewege99942 Apofiso(99943) 2005 AS2

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo (99942) Apophis en la franca Vikipedio.