9 Metiso
Metiso | |
Asteroido | |
astronomia simbolo
| |
asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | 9 Metis |
Aliaj nomoj | 1974 QU2, A848 HA vd |
Astronomia simbolo | vd |
Nomita laŭ | Metida vd |
Malkovro | |
Malkovrinto | Andrew Graham |
Dato de malkovro | 25-a de aprilo 1848 |
Loko de malkovro | Observatorio de Markree (Irlando) |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | asteroida zono vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
357,052 ×106 km (2,387 AU) 313.556 ×106 km (2,096 AU) 400.548 ×106 km (2,678 AU) |
Discentreco | 0,122 |
Meza anomaliangulo | 274,183° |
Klinangulo | 5,576° |
Periodo | 1 346,815 t (2,387 j) |
Meza cirkulrapido | 19,21 km/s |
Longitudo de suprenira nodo |
68,982° |
Argum. de periapsido | 284,955° |
Naturaj satelitoj | ? |
Fizikaj ecoj | |
Dimensioj Diametro |
222 × 182 × 130 km[1] 190 km vd |
Maso - Denso - Surfaca falakcelo - Liberiga rapido |
(1,13 ± 0,28) ×1019 kg [1] (4 120 ± 1 330) kg/m3[1] ~ 0,07 m/s2 ~ 0,11 km/s |
Rotacia periodo | 0,2116 t (5,079 h) |
Aksa kliniteco | ~ 74° |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Surfaca temperaturo - Minimuma - Maksimuma |
173 K 282 K (+9 °C) |
Geometria albedo | 0,118 |
Observaj ecoj | |
Spektroklaso | S |
Absoluta magnitudo | 6,28 |
Videbla magnitudo - Minimuma - Maksimuma |
11,83 8,1 |
Angula diametro - Minimuma - Maksimuma |
0,071" 0,23" |
9 Metiso estas unu el plej grandaj asteroidoj de la asteroida zono. Ĝi
povas esti la kerno de diferenciĝinta objekto kiu poste
estis frakasita de alfrapo. Alia fragmento povus esti 113 Amalteo.
Malkovro
Metiso, naŭa malkovrita asteroido, estas la ununura malkovrita far de la irlanda astronomo Andrew Graham[2], la 25-an de aprilo 1848. Ĝi ricevis la nomon de la oceanidino Metiso, de la helena mitologio.
Kiel la "grandaj" planedoj, la unue-trovataj asteroidoj ricevis astronomian simbolon. Tiu de Metiso estas .
Metisa familio
Metiso estis iam rigardita kiel plej granda ano de asteroida familio tiel nomita "Metisa familio" sed ĵusaj serĉoj ne montris tian familion. Oni tamen trovis spektrajn similaĵojn inter Metiso kaj 113 Amalteo, kiuj pensigas, ke ambaŭ asteroidoj estus restaĵoj de tre malnova (~ 1 miliardo da jaroj) dinamika familio, kies aliaj anoj pulvoriĝis pro alfrapoj aŭ disvojiĝis pro gravitaj perturboj. La origina korpo povus esti diferenciĝinta objekto de diametro inter 300 kaj 600 km kies Metiso estus la kerno, kaj Amalteo, parto de la mantelo[3].
Estas taksata, ke 90% el la maso de la praa korpo perdiĝis pro la alfrapo.
Ecoj
Analizo de ĝia luma kurbo sciigas ke Metiso havas longigita formo, kun pinto ĉe unu fino, sed ne permesis precize determini ĝian rotacian akson. Observoj per la kosmoteleskopo Hubble konfirmis tiun formon[4].
La luma kurbo lasis kredi je la ekzisto de natura satelito, sed postaj observoj ne konfirmis ĝin. En 1993 la kosmoteleskopo Hubble vidigis la neregulan formon de Metiso, sed nenia luno estis vidita.
Noto kaj referencoj
- ↑ 1,0 1,1 1,2 Recent Asteroid Mass Determinations maintained by Jim Baer last updated 27 December 2009
(Recentaj determinoj de asteroidaj masoj tenitaj de Jim Baer ĝisdata 27-a de Decembro 2009) (angle) - ↑ New Planet (Nova planedo) (angle)
- ↑ 9 Metis and 113 Amalthea: A Genetic Asteroid Pair (9 Metiso kaj 113 Amalteo, "genetika" paro da asteroidoj) Icarus Volumo 144, 1-a de marto 2000, Paĝoj 27-38 (angle)
- ↑ Shapes and rotational properties of thirty asteroids from photometric data
(Formoj kaj rotaciaj ecoj de 30 asteroidoj deduktita de luma datenoj) (angle)