UK 1913

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el 9a UK 1913)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
UK 1913
Loko Berno,  Svislando
Ekde 24-a de aŭgusto 1913
Ĝis 31-a de aŭgusto 1913
← Antaŭa Sekva →
vdr
Solena malfermo
Afiŝo de la "IX. Universala Kongreso de Esperanto, Bern, 24 - 31 Aŭgusto 1913"

9-a UK 1913, la 9-a Universala Kongreso de Esperanto, okazis 24-31 aŭgusto 1913, Bern (Ĉefurbo de Svislando), 1015 kongresanoj el 30 landoj; fid. esprimo al la Lingva Komitato; akcento de kunagado.

La framasona frato Fritz Uhlmann estas la kreinto de la unua rito en Esperanto, kiu estis celebrata en 1913 en Berno en la unua framasona templa laboro en la internacia lingvo. La plenumantoj de la rito estis unu sviso, unu germano, unu franco, unu anglo, unu hispano, unu hungaro.

Tiu estis la unua kongreso kiu estis nomita "Universala", la plej fruaj estis nomitaj internaciaj.

Dum la tiu kongreso okazis diskuto pri la propono de la vicprezidanto de UEA Théophile Rousseau, ĉu ekskludi ŝovinistojn el la asocio. La fina celo de Rousseau estis pacifismo. Estis sufiĉe da rezisto de pluraj flankoj. Estintus problemo decidi, kia ekzakte estas "ŝovinisto". Al Eduard Stettler sukcesis ŝovi la proponon en la komisionon pri statuto, kie ĝi estis forgesita.[1]

Teatraĵoj prezentitaj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]