Flagokonflikto inter Usono kaj Panamo 1964

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el 9a de januaro de 1964)

La plej grava okazaĵo de la Panama historio dum la dudeka jarcento estis la eventoj de la 9-a de januaro de jaro 1964.

Panamo estis nacio kun propra identeco ekde la malfrua 18a jarcento, sed tiam ĝi estis parto de la Hispana Imperio. Panamo sendependiĝis de Hispanio en la jaro 1821, kaj tuje aneksiĝis al Kolombio serĉante protektadon. Sed baldaŭ, kiam ĉesiĝis la danĝero esti rekaptita de la Hispana imperio, la panamanoj deziris sendependiĝi ankaŭ de Kolombio. Multajn fojojn Panamo intencis tion, malsukcese. Sed poste, pro sia intereso konstrui kanalon tra la istmo, Usono helpis Panamon sendependiĝi el Kolombio interŝanĝe de promeso de Panamo permesi tion, ke Usono konstruu la kanalon.

Tiel, Panamo sendependiĝis de Kolombio je la 3-a de novembro de 1903, kaj du semajnojn poste Panamo paktis traktaton kun Usono, nomata Hay-Bunau Varilla, per kiu Panamo cedis al Usono grandan parton de sia teritorio por konstrui la kanalon. Tiu parto de la lando nomiĝis Kanala Zono; kaj al ĝiajn usonajn loĝantojn, oni kutime nomis zonaanoj (angle: zonians). La traktaton negociis, por la panama flanko, ne panamano sed franco, nomata Bunau Varilla, kiu vendiĝis al la Usonaj interesoj. La traktato tuje montriĝis damaĝa al Panamo, sed kvankam la panama popolo kontraŭstaris ĝin ekde la komenco, Usono rifuzis negocii novan traktaton kun Panamo.

Post tempo, la usonanoj loĝantaj en la Kanala Zono forgesis, ke ili estis gastoj kaj ne mastroj en Panamo: ili komencis sinregardi kiel etan kolonion. Policon kaj armean ĉeeston havis Usono en Panamo, kaj armilojn, kiuj ludos funebran rolon en la estonta evento.

Sesdek jaroj pasis kaj la tempo venis, kiam la panamanoj ne plu volis vidi la suverenecon de sia lando tiel reduktitan. Panamo petis al Usono tion, ke almenaŭ la panaman flagon flirtus apud la usonan flagon ene de la Kanala Zono. En la jaro 1960, post strataj konfliktoj en Panamo, la usona prezidanto Eisenhower ordonis, ke la panama flago flirtu apud la usona flago antaŭ konstruaĵo en la Kanala Zono. Poste, en 1962, la usona prezidento John F. Kennedy kaj la panama prezidento Roberto F. Chiari subskribis akordon, per kiu la panama flago estos hisata, apud la usona flago, ĉe ne nur unu sed dek kvin lokoj en la Kanala Zono (inkluzive de usonaj gimnazioj) ekde januaro 1964.

Multaj zonaanoj (tio estas, usonanoj kiuj loĝis en la Kanala Zono), ĉefe usonaj gimnazianoj pelitaj de siaj gepatroj, forte kontraŭstaris la akordon subskribitan de Kennedy. Tial, por eviti konfliktojn, la estraro de la Kanala Zono ordonis, ke neniu flago flirtos antaŭ gimnazioj. Ribeleme, usonaj gimnazianoj eĉ faligis flag-stangojn en la Kanala Zono por ke la panamanoj ne havu kie hisi la panaman flagon.

Sed je la 7a kaj 8a de januaro usonaj studentoj de la Balboa Gimnazio (Balboa High School) hisis la usonan flagon. Tiu ago de la usonaj gimnazianoj kontraŭvenis la ordonon de la estraro de la Kanala Zono, ke neniu flago flirtu antaŭ gimnazioj, kaj ankaŭ la akordon inter Usono kaj Panamo, ke la panama flago flirtu ĉiam apud la usona flago ene de la Kanala Zono.

Tiel alvenis la 9a de januaro 1964, tago plena de panama heroeco kaj usona imperieca orgojlo kaj perforto kontraŭ sendefenda popolo. Tiun tagon, por plenumi la akordon inter Chiari kaj Kennedy, ducent panamaj gimnazianoj de la Nacia Instituto pacmaniere direktis sin al la usona gimnazio en la Kanala Zono kie la usona flago flirtis, kun la celo hisi la panaman flagon apude. Tio estis ilia laŭleĝa rajto, laŭ la akordo de 1962. La flago, kiun la panamaj gimnazianoj kunportis ne estis iu ajna flago: estis specifa flago kun historia signifo, kiu partoprenis jam, tri fojojn pasintece, naciecajn eventojn de historia efiko. Tiu flago ripozis tiam en ilia gimnazio (la Nacia Instituto), kaj ankoraŭ estas gardita kiel kvarfoje trezoro de la patrolando.

La usona polico de la Kanala Zono permesis nur al ses studentoj eniri por hisi la flagon antaŭ la usona gimnazio, sed usonaj studentoj kaj gepatroj kontraŭagis malamike kaj agresis la panamajn gimnazianojn. Centoj da usonanoj ĉirkaŭis la ses junajn panamanojn, mokante kaj puŝante ilin, kaj ne permesante al ili hisi la panaman flagon apud la usona. Usona policano eĉ audacis frapi la panaman flagon per sia batilo, kaj panama gimnaziano frapis lin: la panama flago rompiĝis en la konfuzaĵo.

Persekutitaj de la usonaj policanoj kaj polic-hundoj, la panamaj gimnazianoj trudite retroiris al Panamurbo, kie aliaj civitanoj aliĝis al ili por defendi la rajtojn de la Respubliko. Amaso panamana intencis eniri la Kanalan Zonon, sed estis brutale subpremita de la usonaj polico kaj soldataro. La kanala polico pafadis al la panamanoj, kiuj respondis ĵetante ŝtonojn kaj Molotov-koktelojn, kaj poste la usona armeo respondis kun tankoj. Kelkaj zonaanoj, tio estas, usonaj civitanoj loĝantaj en la Kanala Zono, kaŝpafadis el iliaj hejmoj al la panamanoj. Malkuraĝe, la panama polico ne intervenis por defendi la patrolandon. Dudek unu (iuj diras 22) panamanoj estis mortigitaj, kaj 465 estis vunditaj. La unua murdito estis Ascanio Arosemena, kiu estis pafita kiam li helpis panamajn vunditojn moviĝi for de la stratoj. Tri tagojn daŭris la konflikto. Ankaŭ ses usonanoj mortis.

Kiel protesto antaŭ ĉi tiu nepravigebla agreso, la panama prezidento Roberto Ĉiari rompis ĉiujn oficialajn rilatojn kun Usono, fiera ago neniam antaŭe farita. La Organizo de Amerikaj Nacioj, malkuraĝe kiel kutime, decidis malagnoski la usonan agreson al Panamo.

Oficialaj rilatoj rekomencis nur post tri monatoj, per la subskribo de nova akordo, en kiu Usono promesis negocii kun Panamo, sen antaŭkondiĉoj kaj sen limoj, la eliminado de la kaŭzoj de la konflikto. La nova akordo estis la frukto de la majstreca laboro de la panama diplomato Miguel J. Moreno, kiu efektive malfermis diplomatan pordon por ŝanĝi la kondiĉojn de la damaĝa traktato subskribita de Bunau Varilla en la jaro 1903.

Malpli malbonan - sed ne plene justan - traktaton subskribis en 1977 la usona prezidento Jimmy Carter kaj la panama diktatoro Omar Torrijos - kiu tiam regis la landon maldemokratie post kontraŭleĝa puĉo. Plenumante tiun traktaton, Panamo ricevis el Usono la regadon de la kanalo kaj la Kanala Zono, je la lasta tago de la jaro 1999.

La naŭa de januaro estas, ekde 1964, tago de nacia funebro, kiam la panama popolo solenas la junajn martirojn, kiuj sindoneme defendis la nacian suverenecon dum tiuj heroaj tagoj. Per ties ago, Panamo ricevis mondan apogon por sia lukto kaj rekuperis ne nur la perditan parton de sia teritorio, sed ankaŭ sian nacian dignon.