Ekstrema vetero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Variaj formoj de aĉa vetero

Aĉa vetero aludas al ĉiu ajn danĝera meteorologia fenomeno kun eblo kaŭzi damaĝon, akran socian problemaron aŭ eĉ perdon de homa vivo.[1] Tipoj de fenomenoj de aĉa vetero varias, depende de la latitudo, altitudo, topografio kaj atmosferaj kondiĉoj. Fortaj ventoj, hajlo kaj troa precipitaĵo estas formoj de aĉa vetero.

Aĉa vetero estas kaŭzata de fulmotondroj, fulmoj, tornadoj, tromboj, uraganoj kaj ciklonoj. Regionaj fenomenoj de Aĉa vetero inkludas neĝoŝtormojn, froston kaj polvoŝtormojn.[2]

Notoj

  1. World Meteorological Organization (October 2004) Workshop On Severe and Extreme Events Forecasting. Alirita 2009-08-18.
  2. Glossary of Meteorology (2009) Severe weather. American Meteorological Society. Alirita 2009-08-18.