Aĝaoj

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo

La aĝaoj estas etno kun proksimume 478.800 homoj, el ili proksimume 360.000 en Benino. Multaj aliaj vivas en Togolando (stato de 1993).

La aĝaa lingvo estas parenca kun la evea lingvo. Ambaŭ apartenas al la gbeaj lingvoj.

En la 12-a aŭ 13-a jarcento la aĝaoj migris de Tado en la sudon de la hodiaŭa Respubliko Benino.

Ĉirkaŭ 1550 aĝaoj fariĝas regantoj en la fona reĝlando Allada; ekde 1650 ankaŭ la reganto de Dahomey kun la ĉefurbo Abomejo (Abomey), kiun fonoj kaj aĝaoj ĉirkaŭ 1615 fondis, estis aĝao.

Ĝermo pri {{{1}}}
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo. Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la butono redakti. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.  Eble ĉi tiu ŝablono estas tro ĝenerala. Bonvolu konsideri aldonante plian parametron kategoriigante la ĝermon.
Aliaj lingvoj