Aĝdabija

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aĝdabija
setlejo • municipality of Libya
Administrado
Demografio
Loĝantaro 416 000  (2020) [+]
Geografio
Geografia situo 30° 45′ N, 20° 14′ O (mapo)30.75555555555620.225277777778Koordinatoj: 30° 45′ N, 20° 14′ O (mapo) [+]
Alto 2 m [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Aĝdabija (Libio)
Aĝdabija (Libio)
DEC
Aĝdabija
Aĝdabija
Situo de Aĝdabija

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ajdabiya [+]
vdr

Aĝdabija (arabe إجدابيا) estas urbo en Libio kun ĉ. 140.558 loĝantoj (2006). Inter la jaroj 2001 kaj 2007 ĝi estis ĉefurbo de samnoma distrikto, kaj ekde la jaro 2007 estas parto de la distrikto Al Vahat.

La urbo situas 18 km fore de la Mediteraneo ĉe tradicia komerca vojo kaj havis dum la romia epoko la nomon de Corniclanum. Ĝin okupis en 643 la araboj, poste venis sub regadon de la fatimidoj, turkoj kaj italoj.

Dum la ribelo en Libio en 2011, la urbo estis forta bazo de la opozicio.

Infrastrukturo[redakti | redakti fonton]

Aĝdabija estas grava trafika punkto, tra ĝi kondukas la marborda aŭtovojo al nordo en Bengazi (154 km), al oriento al Tobruk (410 km) kaj al sudokcidento al la grava naftohaveno Brega (87 km). Al sudo kondukas - en la landointernon - vojo al oazoj Aucĝilah kaj Jalu.

La historia haveno de Aĝdabija situis ĉe Golfo de Sirto, en la 22 km distance situanta loko Al Mahūr (Al Mahawr, Cas Turca), kiun hodiaŭ oni uzas kiel banejan lokon. La hodiaŭ grava naftohaveno situas en la norde situanta loko Az Zuwŭajtina (az-Zuwaitina, Suitina, arabe: ميناء الزويتينة النفطي ) kaj estas transmeta loko por la entrepreno Zuweitina Oil Company (fondita en 1986). Sude de ls naftohaveno troviĝas la Flughaveno Zuŭajtina kun du startaj- kaj alteriĝaj flugvojoj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]