Aĝmer
El Vikipedio
| Aĝmer | |
| urbo | |
|
Vido en Aĝmer
|
|
| Lando | |
|---|---|
| Ŝtato | Raĝastano |
| Situo | Aĝmer |
| - alteco | 486 m s. m. |
| - koordinatoj | 26°27′00″N 74°38′00″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 26.45 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">26.45°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < |
| Loĝantaro | 549,603 (2009) |
| Horzono | UTC + 5:30 |
| Poŝtkodo | 305 0xx |
| Telefona antaŭkodo | 145 |
| Aŭtokodoj | RJ-01 |
Aĝmer (अजमेर) estas metropolo en Barato, en subŝtato Raĝastano. Pli frue la angla loknomo estis Ajmere.
Enhavo |
[redakti] Geografio
Aĝmer etendiĝas sur malaltaj deklivoj en nord-okcidenta parto de la lando. La urbo havas artefaritan lagon Anasagar. Jaipur troviĝas 135 km-ojn.
[redakti] Historio
Aĝmer aperis en la 7-a jarcento. Inter 1193-1365 ĝi apartenis al sultanlando de Delhio. En 1818 la Brita Orienthinda Kompanio aĉetis la urbon, sekve ĉesis diversaj militoj inter la lokaj princoj.
[redakti] Trafiko
Aĝmer troviĝas ĉe fervojkruciĝo, kie vagonaroj trafikas al Nov-Delhio, Mumbajo, Kolkato, Ĉenajo, Bengaluro, Indaur, Bhopal, Gvalior, Ĝabalpur, Puneo, Lakno ktp. Flughaveno troviĝas 135 km.
[redakti] Vidindaĵoj
- fortikaĵo sur alta montopinto (iom for)
- muzeo
- ĉeflernejo Majo (Mayo) de 1875
- artefarita lago Anasagar de 1150
- artefarita lago fare de angloj de 1892
- palaco Mansingh