Aĥalteko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
aĥelteko

Aĥalteko estas la tria plensanga raso de la mondo, kiu estis elbredita danke al izalado sur la dezertaj oazoj kaj akvomalriĉa dezerta klimato al tre eltena ĉevalo. Ĝi verŝajne havis gravan rolon ne nur en plibonigo de la araba ĉevalo, sed ankaŭ ĉe la turka, egipta, hinda kaj ĉina ĉevaloj.

La nomo de la ĉevalo venas el la oazo Aĥal (20 km de Asabaidchan (Turkmenio)) kaj la tie vivanta tribo Tekk (turkmenoj).

Ĝia bredada areo etendas de Kazaĥstano tra Turkmenistano ĝis Afganistano.

Ĝia bredado okazas jam pli ol 3000 jaroj en stepoj de Mez-Azio. La unuaj skribaj fontoj venas de la asiroj, kiuj mencias ĝin kiel „azenoj devenantaj el la montoj”. La adoraj skriboj al Tiglatpalasar (1115-1077 a.K.) mencias 1200 ĉevalojn kiel militkompenson. Ankaŭ Herodoto priskribis la ĉevalon, kiam skribis pri 10 sanktaj ĉevaloj, kiuj tiris ĉaregon, dediĉitan al Akhuramazda, en armeo de Kserkso.


Proprecoj[redakti | redakti fonton]

Ĝia postkola alto estas 150-164 cm, la kapo estas malgranda, rekta, la okuloj estas parolaj. La ŝultro estas dekliva, la postkolo forta. La brustoparto estas plata, ne profunda. La dorso estas longa, la pugo faldekliva, la vosto estas profunde ligita. La kruroj estas sekaj, fortaj, la hufoj estas malmolaj. La kovraj kaj la longaj haroj estas karakterize fajnaj, maldikaj, brilantaj, ofte orbrilaj. Ĝiaj eblaj koloroj estas: beja, flava, nigra, falva, palomino, perlino, kremelo kaj griza.

La aĥelteko estas eltena ĉevalo, kun granda starkapablo, kiun oni nomas pro ties korpostaturo "leporhundo de la ĉevaloj". Ĝia movo estas elasta, area, komforta, ĝi estas facile sidebla, rajdebla. La aĥelteko plej belas dum trotado, dum sprinto ĝi plate etendas, kio karakterizas la stepajn ĉevalojn.

La aĥelteko estas sentema, viglasanga, inteligenta, kuraĝa kaj fidela ĉevalo.