Aĥmat Kadirov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Aĥmad Kadirov)
Aĥmat Kadirov
Ахмат Кадыров
Persona informo
Ӏабдулхьамидан кӀант Кадыров Ахьмад-Хьаьж
Ахмат-Хаджи Абдулхамидович Кадыров
Naskiĝo 23-a de aŭgusto 1951
en Karagando, Kazaĥio, Sovetio
Morto 9-a de majo 2004
en Grozno, Ĉeĉenio
Mortis pro terorisma atako vd
Mortis per tera mino vd
Tombo Akhmat-Yurt vd
Religio Sufiismo
Lingvoj ĉeĉenarusaaraba vd
Ŝtataneco SovetunioIĉkerioRusio vd
Alma mater Tashkent Islamic Institute • Taŝkenta Islama Universitato • Mir-i-Arab madrasah vd
Familio
Dinastio Kadyrov family vd
Edz(in)o Aymani Kadyrova vd
Infanoj Ramzan Kadirov vd
Profesio
Okupo politikisto • teologo • Muftio vd
1-a prezidento de Ĉeĉenio
Dum 5-a de oktobro 20039-a de majo 2004
Antaŭulo Posteno establita
Sekvanto Alu Alĥanov
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Aĥmat Abdulĥamidoviĉ KADIROV (ruse Ахмат Абдулхамидович Кадыров;, n. 23-an de aŭgusto 1951 en Karagando – m. 9-an de majo 2004) alvokis en 1994 kiel muftio de Ĉeĉenio por ĝihado kontraŭ Moskvo, poste ŝanĝis sian opinion kaj iĝis en 2000 estro de la rusia administraro Ĉeĉenio kaj la 5-an de oktobro en 2003 li estis elektita al Prezidento de la Respubliko de Ĉeĉenio.

Kadirov naskiĝis en Kazaĥio, kien la familio (kaj la ĉeĉenoj) estis deportita en la 1940-aj jaroj fare de Stalino. Ili hejmenvenis en 1957. Post la finlerno en la lernejo de Baĉi-Jurt laboris Kadirov inter 1969 kaj 1971 en kolĥozo ĉe Gudermeso kaj poste ĝis 1980 ĉe diversaj konstrufirmaoj.

En 1980 li estis sendita fare de la moskeo de Gudermeso al studado en islama lernejo de Buĥara. Li iris en 1982 de tie al Islama Instituto de Taŝkento, kie li finstudis en 1986. Inter 1986 kaj 1988 li estis la vica imamo en la moskeo de Gudermeso. Li estis en 1989 la kunfondinto de la Islama Instituto en Kurĉaloj – la unua en norda Kaŭkazo — kaj iĝis ties rektoro. Li rompis la studadon komencantan en 1990 en la Islama Instituto de Amano, por veni en sian patrujon, kiam en 1991 ordonis la rusoj la eksterordinaran staton post la elkrio de la sendependa Ĉeĉenio.

Li estis elektita en 1993 vicmuftio, en 1995 muftio de Ĉeĉenio. En la unua milito li staris sur la flanko de la batalantoj de la sendependeco, eĉ li nomis la militon ĝihado. Poste ekis kvereloj kun Aslan Masĥadov kaj Ŝamil Basajev, kiujn li akuzis kiel pagitojn de vahabitoj. La fono por tio estis verŝajne simpla lukto por la potenco.

En la dua milito (1999) li staris sur flanko de Rusio. La rusianoj nomumis lin en 2000 adiminstra estro de Respubliko Ĉeĉenio. Ekde januaro de 2001, li estis ankaŭ la estro de la loka deponejo de la rusia ŝtata naftofirmao Rosneft.

La rusia prezidento Vladimir Putin ordonis balotojn en 2003 por la prezidenteco de Ĉeĉenio. Laŭ la oficialaj datumoj, Kadirov ricevis la 5-an de oktobro 2002 80,84% de la voĉoj ĉe 87,7%-a partopreno. Mashadov ne agnoskis la venkon de Kadirov kaj vokis por lia murdo. La filo de Kadirov estris korpogradaron.

Aĥmat Kadirov mortis la 9-an de majo 2004 en bombatako. Honore al li en Grozno estis starigita impona moskeo, lianome baptita Aĥmat-Kadirov-moskeo kaj kromnomata "koro de Ĉeĉenio", kiu malfermiĝis la 17-an de oktobro 2008. Lia filo Ramzan Kadirov ekde majo 2007 estas la prezidanto de Ĉeĉenio.