Aŝkelon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dosiero:IL-mapo-Jerusalemo.jpg
Situo de Aŝkelon en Israelo

Aŝkelon estas urbo sur marborda ebenaĵo de Palestino, ekde 1948 sur sudokcidenta parto de Israelo, kun ĉ. 110.000 loĝantoj. La hodiaŭa urbo situas 19 km norde de Gazo, je 2 km de la malnova urbo oriente-nordoriente. La unuaj spuroj pri homa aktivado venas el 2000 a.K. En la egiptaj tekstoj ĝia nomo aperas en 19-a jarcento a. K. Oni mencias ĝin en leteroj de Amarna (en dokumentoj de Tell el-Amarna, dokumentaro de faraono el la 14-a jc a.K.). Post ĉ. 150 jaroj, Merneptah okupis ĝin post ribelo. Post la velkiĝo de la egipta regado, la komunumo iĝis posedaĵo de la filisteoj meze de la 12-a jc..

En epoko traktita de la Libro de Juĝistoj, ĝi estis unu el la filisteaj kvin urboj same dum regado de reĝlando Israelo, ĝis Tukulti-apil-Ésarra la 3-a (asira reganto) ne okupis ĝin en ĉ. -735. Kontraŭ tio ribelis la loĝantoj , sed Szín-ahhé-Eriba reokupis ĝin en -701. Ĝin okupis Nabukodonozoro, babilona reĝo (regis 605562 a.K.) kaj forkaptis multajn loxgantojn al Babilonio.

Aleksandro la Granda okupis ĝin en 332 a.K., post lia morto (-323), la posteuloj interbatalis pro la urbo.

En 636 p.K. okupis ĝin la araboj, en 1153 la krucmilitistoj, en 1191 sultano Saladin kaj detruis la urbon. La urbo iĝis post unu jarcento senhomka kaj tiel restis ĝis mezo de la 20-a jarcento.

La ruinojn de Tel Askelon malkovris la Palestine Exploration Fund inter 1920–22.

Rigardo super la urbon

La hodiaŭa Aŝkelon estis originale sub nomo al-Maĝdal, araba komunumo. Post la 1948–49-a araba–izraela milito, la araboj estis forpelitaj kaj ilian lokon okupis judoj, kiuj donis la nomojn Migdal Gad, poste Migdal Aŝkelon al la komunumo.

La hodiaŭa, planita urbocentro estis konstruita ekde 1950 okcidente de la araba komunumo, proksime al la marbordo.

La naftodukto de Eilat atingas la maron ĉe Aŝkelon.

La plej granda sensaliga uzino ekfunkciis la 4-an de aŭgusto 2005. Ĝi kapablas produkti 100-milionojn de kubmetroj da akvo je jaro.

Partneraj urboj