Aŝkenazo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri biblia persono. Por informoj pri juda subetno, vidu la artikolon aŝkenazoj.

Laŭ Genezo 10:3 Aŝkenazo (hebree אשכְּנז) estis la plej aĝa filo de Gomero kaj nepo de Jafeto:

1 Jen estas la generaciaro de la filoj de Noa: Ŝem, Ĥam, kaj Jafet. Kaj naskiĝis al ili filoj post la diluvo. 2 La filoj de Jafet: Gomer kaj Magog kaj Madaj kaj Javan kaj Tubal kaj Meŝeĥ kaj Tiras. 3 Kaj la filoj de Gomer: Aŝkenaz kaj Rifat kaj Togarma.

Pliaj informoj pri tiu Aŝkenazo mankas.

La nomo reaperas ĉe Jeremia 51:27 estkiel nomo de regno, apud Ararat (Urarto) kaj Mini, al kiuj la Eternulo ordonas militiri kontraŭ Babelon kaj ĝin detrui:

27 Levu standardon en la lando, blovu per trumpeto inter la nacioj, armu kontraŭ ĝin (kontraŭ Babelon) popolojn, kunvoku kontraŭ ĝin la regnojn de Ararat, Mini, kaj Aŝkenaz (...)

La teksto estiĝis ĉ. 594 a.K., kaj ties Aŝkenaz probable indikas skitojn. Tiu nomo probable rezultis el konfuzo de la hebreaj literoj vav (ו por la vokalo /u/) kaj nun (נ prononcata /n/): la asiria prononco (A)ŝ-ku-za-a(I)ŝ-ku-za-a respondis al la greka Σκύθοι.

En la mezepoka literaturo rabena la nomo Aŝkenaz indikas Germanion, eble pro la konsonanta simileco de la nomo de la patro de Aŝkenazo kun la latina nomo de la lando: GoMeR—GeRManio; sekve de tio la germaniaj judoj sin nomis «aŝkenazoj».