Aŝolotlo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La (meksika) aŝolotlo (Ambystoma mexicanum) estas specio el klaso amfibioj (Amphibia), ordo vostaj amfibioj (Caudata), familio kverdentaj salamandroj (Ambystomatidae).

La unuan aŝolotlon alportis Alexander von Humboldt al Eŭropo en 1804 kiel ekzotaĵon por la Pariza Naturhistoria Muzeo.

Nomo[redakti | redakti fonton]

La aŝolotlo (en formo axolotl) venas el la nahuatla lingvo. Oni ligas la nomon al ŝolotlo, hundoforma dio de la morto kaj la renaskiĝo. Laŭ la azteka mitologio, la unuajn homojn la Dioj murdis kaj la rekreado de la homoj okazis el homa osto, alportita de Ŝolotlo. Ĝia originala signifo estas akva hundo (atl=akvo, xolotl=hundo).

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La en naturo vivanta aŝolotlo estas plej ofte grizaj kun nigraj makuloj, sed en la komercado oni vendas en la plej diversaj koloroj (albina, ora, nigra ktp.). La besto rezervas siajn brankojn el la larva stadio kaj la larvan formon eĉ en la plenkreska formo (neotenio), tio estas ne okazas metamorfozo. Se la lago sekiĝas, kie la aŝolotlo vivas, la brankoj malprogresas kaj la besto ŝanĝas al spirado per pulmo. La plenkreskaj bestoj povas longi eĉ 30 cm kaj vivi eĉ ĝis 25 jaroj.

Ilia havas fortan, flanke platigitan voston. Sur la flankoj, la ripaj sulkoj estas karakterizaj. La kapo estas plata, larĝa, la buŝo situas sube. La korpomembroj estas mallongaj, sed fortaj. La maskloj havas konveksiĝantan kloakon, la femalo platan.

La ennaturaj aŝolotloj nutras sin kiel ĉasantoj je krustacoj, aliaj akvaj senvertebruloj (ekz. insektaj larvoj), etaj fiŝoj kaj frajo, idoj de amfibioj aŭ la prpra specio.

Natura vivejo[redakti | redakti fonton]

La aŝolotlo estas endanĝerigita specio en la natura vivejo (kanaloj de Xochimilco, Chalco-lago, sude de Meksikurbo). Ilia aktovas nokte kaj ŝatas la oksigenriĉajn akvojn.

Oni kalkulas, ke ekzistas inter naturaj kondiĉoj 700-1200 individuoj.

Akvaria bredado[redakti | redakti fonton]

La aŝolotloj bezonas relative grandan akvarion (ekz. 100x40x40 por tri plenkreskaj bestoj), puran akvon. Oni devas uzi akvofiltrilon kaj ŝanĝi la tutan akvon ĉiun duonjaron. Oni devas parte ŝanĝi aprton de la akvo kun manĝaĵaj restaĵoj, ekskrementoj. La besto toleras pH-valorojn de 6,5 ĝis 8,5. La ideala akvotemperaturo estas 18-20 °C.

Ĉar la bestoj ŝatas serĉfosi la gundon, tiel oni povas planti fortradikajn plantojn, kiuj ne bezonas multe da lumo. Oni dveas elakvigi la bestojn prefere per mano, se necesas.

La plej konvena arterio estas abunda je akvoplantoj, enhavas min. 40-50 litrojn da akvo. Ĉar la aŝolotlo evitas la lumon, ne necesas lumigi la akvarion aŭ nur per malforta lumigilo. Gravas la akvofiltrado kaj estas proponata la monata parta akvoŝanĝo.

Oni devas eviti la miksadon kun aligrandaj specioj (maks. 10 cm grandodiferenco), kun fiŝoj, sed eblas aldoni furaĝfiŝojn.

En kaptiteco, la bestoj vivas 12-20 jarojn.

Nutro[redakti | redakti fonton]

malhela individuo

Oni povas nutri ilin per tervermoj, tubifekso, etaj fisoj, helikoj, etaj krustacoj, larvoj sed eĉ per bovokoro kaj bovohepato, kokoviando ĉiujn 2-3-ajn tagojn. La ŝolotloj reagas plej verŝaje nur je la moviĝantaj nutraĵoj, tiel oni devas atenti je la daŭra forigo de la restaĵo. Se la besto hazarde kaptas onian fingron, oni ne devas ektimi, sed devas atendi ĝis la besto malkovras "sian eraron", oni ne vundu la beston per la ungo.

Malsanoj[redakti | redakti fonton]

Oni devas doni ĉiam varian menuon por la dorlotbestoj, ĉar la nekonvena, olea, grasa nutro povas kaŭzi problemojn. Oni devas aparte lokigi la vundiĝintajn bestojn (je vosto, kruroj, branko) en malvarmegan akvon. La malalta temperaturo malrapidigas la disvastiĝion de la infektoj. Oni povas uzi ankaŭ 10-minutan tage 1-2-foje (2-3 kulero da kuireja salo po akvolitro), kio povas helpi okaze de bakteriaj kaj fungaj infektadoj. Oni devas ĉiam tre atenti je pureco de la akvo. Oni evitu la superfluan streson je la bestoj (tro forta akvofluo, tro varma akvo, retkaptado).

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Frajo de aŝolotlo

La aŝolotloj atingas la seksan maturecon en aĝo de 15 monatoj. Ili pariĝo okazas inter novembro kaj junio (en la naturo en februaro). La masklo ellasas karakterizajn feromonojn, poste demetas surgrunde la spermujon (spermatoforo), kiun la femalo ensuĉas per sia kloako. Kelkajn horojn poste, la femalo demetas sur la akvoplantojn 350-700 ovojn, el kiuj eloviĝas la larvoj en 10-12 tagoj. Sur la larvoj aperas la antaŭaj membroj en aĝo de 20-25 tagoj; en 30-36-taga aĝo la postaj membroj.

Regenerado[redakti | redakti fonton]

Aŝolotloj havas la kapablon, post-kreskigi membrojn, organojn kaj eĉ parton de la cerbo kaj koro. La rekreskigitaj membroj estas plene identaj al la perdita parto kaj ili havas plenan funkcian kapablon. Tiel ĝi estas interesa esplora branĉo por kompreni ties meĥanismon.

Aŝolotlo en la mezamerika kulturo[redakti | redakti fonton]

La aŝolotlojn „fiŝkaptis” la mezamerikaj praloĝantoj kaj manĝis ĝin kiel delikataĵon. La aztekoj traktis ĝin kiel sanktan beston kaj estis ofertitaj kiel festa manĝaĵo.