Aŝrafo (tendaro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tendaro Aŝrafo
perse قرارگاه اشرف
angle Camp Ashraf

Enirejo de Aŝrafo, 2005
Situo: gubernio Dijala, nordorienta parto de Irako, je 60 km de Bagdado kaj je 120 km de la okcidenta limo de Irano
Geografia situo 34° 3′ 49″ N, 44° 34′ 24″ O (mapo)34.063644.573441666667Koordinatoj: 34° 3′ 49″ N, 44° 34′ 24″ O (mapo)
Tendaro Aŝrafo (Irako)
Tendaro Aŝrafo (Irako)
DEC
Tendaro Aŝrafo
Tendaro Aŝrafo
Map
Tendaro Aŝrafo
Tipo: tendaro rifuĝeja (ĝis 2005 ankaŭ milita)
vdr

Tendaro Aŝrafo (perse قرارگاه اشرف; angle Camp AshrafAshraf City) estas granda rifuĝeja (ĝis 2005 ankaŭ milita) tendaro en nordorienta parto de Irako, je 60 km de Bagdado kaj je 120 km de la okcidenta limo de Irano.[1]. La tendara teritorio apartenas al la gubernio Dijala. En la tendaro, kies teritorio okupas 36 km²,[1] loĝas iranaj rifuĝantoj, precipe anoj de la «Organizaĵo de la muĝahidoj de la irana popolo» (mallonge: OMIP) por kiu Aŝrafo estas la ĉefa milita bazo ekde 1986-1987. Alirejoj estas grave fortikigitaj.[2] Ĝis komenco de 2012 tie loĝis ĉ. 3.500 homoj, sed pro organizita translokigo al alia tendaro en aŭgusto 2013 restis nur 100.[3]

Interrilato kun usonaj armitaj fortoj[redakti | redakti fonton]

La 8-an de aprilo 2003 usona aviadilo bombardis la tendaron, rezulte de kio pereis 7 homoj.[1] Poste Aŝrafo ankaŭ estis multfoje atakita de nekonatoj.[1] Komence de la Iraka milito usona armeo senarmigis batalantojn de OMIP kaj neniigis ties blendveturilaron. Loĝantoj de Aŝrafo ricevis statuson «personoj, ne okazantaj armitan rezistadon al fortoj de la koalicio». Temis pri statuso nome de personoj mem, do la organizaĵo daŭre estis konsiderata terora.[4] La 15-an de aprilo 2003 usona komandantaro en Irako kaj estraro de OMIP subskribis la pakton pri politika interago. Tamen en oktobro 2003 la usona ministro pri eksteraj aferoj Colin Powell sendis al la ministro pri defendo Donald Rumsfeld leteron, en kiu akre rememorigis, ke 3.800 armitaj adeptoj de OMIP en Aŝrafo estu pritraktitaj kiel militkaptitoj, ne aliancanoj.[5]

La ĉefestro de la usona marista infanterio Terry D. Scott interparolas kun maristoj, gardantaj Aŝrafon. 2006

Respondeco pri Aŝrafo[redakti | redakti fonton]

De 2003 la tendaron gardis usona milita polico, de 2005 ĝis 2007marista infanterio de Usono, kaj de la 22-a de februaro 2006 ĝin kontrolis 155 bulgaraj pacigantoj (la roto de ŝirmado el 120 homoj kaj 35 helpaj fakuloj).[6] La 1-an de januaro 2009 Aŝrafo estis transdonita de la okcidentaj aliancanoj al la iraka armeo.[7]

Kontraŭstarado al irakaj potencoj[redakti | redakti fonton]

Jam en decembro 2003 la transira registaro de Irako deklaris pri sia intenco ekzili ĉiujn anojn de OMIP el la lando,[8] sed dum longa tempo tio estis nura deklaro. La 6-an de julio 2008 la irana televidkanalo Jame Jam informis, ke la usona armeo anoncis pri sia decido transdoni la tendaron al irakaj potencoj kaj Bagdado donis al OMIP 6 monatojn por forlasi la landon. La 9-an de julio la iraka ministro pri eksteraj aferoj Ĥoŝiar Zebari diris, ke la iraka registaro intencas forsendi anojn de OMIP el la lando.[9] [10] En decembro 2008 la iraka konsiliano pri sekurecaj demandoj Movafak Rubai deklaris dum sia vizito al la tendaro, ke kelkmiloj da iranaj rifuĝintoj, delonge loĝantaj en Irako, devos forveturi al Irano aŭ aliaj landoj.[11]

La 6-an de junio 2009 soldatoj de la iraka armeo ĉirkaŭis[12] kaj la 28-29-an de julio laŭ ordono de ĉefministro Ĝaŭad al-Maliki sturmis la tendaron.[13] La preteksto de tio estis la rifuzo de loka estraro malfermi en la tendaro policejon.[14] Rezulte de tio, laŭ irakaj oficialuloj, pereis 2 kaj estis vunditaj 110 irakaj policistoj. Ankaŭ ricevis vundojn 300 tendaranoj (inkluzive de 25 virinoj) kaj 50 homoj estis arestitaj. Laŭ OMIP, 6 tendaranoj pereis kaj 385 estis vunditaj.[15] Poste oni informis pri pereo de almenaŭ 7 (laŭ alia informo — 10) kaj vundiĝo de 450 homoj.[16] Inter pereintoj estis irakdevena civitano de Svedio.[17] Multaj politikaj organizaĵoj de Irako laŭdis sturmon de Aŝrafo, ĉar ili kulpigis OMIP pri terorismo kaj partopreno en genocido de la ŝijaistoj kaj kurdoj dum regado de Saddam Hussein.[18]

La 3-an de aŭgusto oni sciigis pri aresto de 36 iranaj rifuĝintoj fare de iraka polico. Ili estis kulpigitaj pri instigado al tumultoj. Antaŭ kelkaj tagoj irakaj sekurecfortoj eniris la tendaron. Tiam pereis 7 kaj vundiĝis pluaj homoj.[19]

La 10-an de aŭgusto «La internacia komitato de advokatoj defende al Aŝrafo» apelaciis al la usona ministro pri defendo Robert Gates, postulante ekkontroli la situacion en la tendaro kaj forigi de tie 2,500 irakajn soldatojn. Ankaŭ apelaciintoj petis lin persone observi liberigon de 35 anoj de OMIP, arestitaj de irakaj potencoj kaj akuzitaj pri preparado de ribelo. Ili diris, ke post transdono de la tendaro sub irakan respondecon, okazinta en januaro 2009, oni konstante rompis tie homajn rajtojn kaj Blanka Domo ignoris tion kiel «internaj aferoj de Irako».[20] La gazetsekretario de Pentagono Geoff S. Morrell diris ke Usono «ne rajtas kontroli Aŝrafon» pro pakto, subskribita kun Irako fine de 2008.[4] Post establo de kontrolo super la tendaro la iraka registaro donis al anoj de OMIP unu monaton por forlasi la landon.[21]

La 8-an de aprilo 2011 (laŭ deklaro de la iraka reprezentanto en la Konsilio de Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj la 7-an de aprilo[22]) irakaj sekurecfortoj denove eniris la tendaron. En interpuŝiĝoj pereis 3 tendaranoj. Anoj de OMIP nomis agojn de la irakanoj «buĉado».[23] Laŭ la oficiala deklaro, atakon kaŭzis «provokaj agoj» de la muĝahidoj. Ili atakis irakajn sekurecfortojn, kiam tiuj provis restarigi kontrolon super nord-orienta parto de la tendaro kaj redoni al agrikulturistoj terenojn, kaptitajn de la tendaranoj. La iraka proparolanto diris, ke la tendaranoj konsideras teron de la tendaro «liberigita kaj sankta teritorio», kio minacas suverenitaton de Irako.[22] Potenculoj de Irano laŭdis la agojn de la irakaj militistoj. La alta reprezentanto eŭrop-unia pri eksterlandaj aferoj kaj sekureca politiko Catherine Ashton kaj la supera komisaro de la Unuiĝintaj Nacioj pri homaj rajtoj Navi Pillay kondamnis tiun atakon.[24][25] Navi Pillay diris, ke laŭ kelkaj informoj kvanto de pereintoj atingis 34 kaj alvokis la irakajn potencojn okazigi sendependan enketadon.[26] Laŭ oficiala deklaro, atako celis revenigi terenojn, kaptitajn de la tendaranoj de lokaj kamparanoj[27] La 11-an de aprilo konsilanto de la Supera gvidanto de Irano generalo Jahja Rahim Safavi publike aprobis atakon de la iraka armeo kontraŭ «teroristoj» kaj alvokis daŭrigi tion ĝis plena detruado de la «teroristaj bazoj».[28] La 14-an de aprilo estis liberigitaj ses arestitaj la 8-an de aprilo viroj: Bahman Tolu, Meĥdi Gafuri, Ĥamid Maki, Hosejn Ejni, Babak Karimi kaj Asgar Meĥdizade. Dum arestoperiodo ili estis ofte batataj kaj malsatstrikis.[29]

La 24-an de aprilo Irano kaj Irako subskribis la interkonsenton pri ekstradicio. Laŭ la irakanoj, tio koncernos nur krimulojn, sed ne anojn de OMIP.[30]

La 19-an de junio Mariam Raĝavi alvokis Uniĝintajn Naciojn defendi tendaranojn kaj sendi tien siajn observantojn.[31]

Malsatstriko subtene al Aŝrafo. 2009

La 22-an de oktobro kelkcent homoj manifestaciis antaŭ la Blanka Domo en Vaŝingtono (Usono), postulante ekskludi OMIP el la listo de teroraj organizaĵoj kaj helpi al ties anoj en Aŝrafo. Inter la partoprenantoj estis la eksa ministro pri interna sekureco Tom Ridge kaj eksa guberniestro de Pensilvanio Ed Rendell.[32]

Je la nokto al la 26-a de decembro 2011 almenaŭ du raketoj trafis la tendaron. Informoj pri viktimoj mankas. Neniu prenis al si respondecon pri la atako.[33]

La 9-an de februaro 2013 la tendaro estis bombardita de misiloj kaj bombokanonoj, sekve de kio pereis 6 kaj estis vunditaj pli ol 40 homoj.[34] La 15-an de junio 2013 la tendaro estis bombardita de misiloj. Almenaŭ 3 homoj pereis, 11 estis vunditaj.[35]

La 1-an de septembro 2013 okazis gravaj interpuŝiĝoj. Laŭ oficiala versio, tendaranoj sturmis armean postenon ĉe la enirejo, kio kaŭzis respondan pafadon. OMIP asertas, ke temas pri atako de la iraka armeo, sekve de kiu pereis 52 el 100 restintaj tendaranoj. Sekvan tagon Reuters sciigis pri almenaŭ 47 pereintoj, referincinte al Unuiĝintaj Nacioj.[3]

Okazaĵo kun eŭropaj deputitoj[redakti | redakti fonton]

Ekde la 4-a ĝis la 8-a de januaro 2007 Aŝrafon vizitis la deputitoj de la Eŭropa Parlamentoportugala socialisto Paulo Casaca kaj germana maldekstrulo André Brie. La filmetoj, montrantaj ilin danci kune kun anoj de OMIP, aperis en YouTube kaj kaŭzis skandalon. André Brie publike deklaris, ke tio estis tute normala ago, ĉar OMIP ne plu estis konsiderata de Eŭropa Unio kiel terora organizaĵo. Tamen li konsilis al sia portugala kolego ne plu vizitu Iranon pro danĝero por lia vivo.[36]

Likvido de la tendaro[redakti | redakti fonton]

Komence de 2011 la registaro de Irako deklaris, ke la tendaro estos likvidita samjare ĝis la 31-an de decembro. Sed antaŭaj interpuŝiĝoj, kaŭzintaj pereon de kelkdek tendaranoj, kaj ties pledoj, instigis ke 13-an de septembro 2011 la Alta Komisaro de la Unuiĝintaj Nacioj pri Rifuĝintoj deklaris la tendaranojn la azilserĉantoj kaj anoncis sian intencon kunlabori kun la iraka registaro por prokrasti la fermodaton.[37]

La 21-an de decembro 2011 la iraka ĉefministro Nuri al-Maliki deklaris, ke laŭ la peto de la Ĝenerala Sekretario de Unuiĝintaj Nacioj Ban Ki-moon, fermo de la tendaro estas prokrastita por duonjaro.[38]

La 25-an de decembro la registaro de Irako subskribis kun reprezentanto de Unuiĝintaj Nacioj interkonsenton, laŭ kiu loĝantoj de Aŝrafo estos portempe translokitaj en alian irakan rifuĝejon post kio ilian sorton destinos la Agentejo de Unuiĝintaj Nacioj pri rifuĝintoj. Oni supozas, ke plejparto da ili trovos azilon en aliaj landoj.[37][39] Usono laŭdis ĉi paŝon.[40]

La 18-an de februaro 2012 unuaj kelkcent tendaranoj estis translokitaj en la tendaron Liberty (esperante Libereco) apud Bagdado.[41] La tendaro Aŝrafo estis nomita ankaŭ Nova Irako kaj la tendaro Liberty estis nomita Hurija.[42] En aprilo 2012 translokiĝis jam 1200 tendaranoj.[43] Usona ministro pri eksteraj rilatoj Hillary Rodham Clinton diris, ke kunlaboro de OMIP rilate fermon de la tendaro Aŝrafo estos decida argumento por forigi ĝin el la listo de teroraj organizaĵoj.[44] En aŭgusto 2012 Ban Ki-moon, Ĝenerala Sekretario de Unuiĝintaj Nacioj alvokis ĉirkaŭ mil restintajn tendaranojn translokiĝi al la nova tendaro. Destinita por tiu tempo elĉerpiĝis la 20-an de julio.[45]

En majo 2012 iranaj amaskomunikiloj informis, ke Israelo premas Azerbajĝanon por ke tiu akceptu OMIP en iuj neŭzataj militbazoj. Ili sciigis ankaŭ, ke Usono intertraktas kun Jordanio, Pakistano, Kataro kaj Saud-Arabio pri sama afero.[46]

Samtempe guberniestro de la irana urbo Al-Ĥalis Odaj Al-Ĥadran deklaris, ke ĉirkaŭ 1000 tendaranoj pretas reveni al Irano kaj peti amnestion ĉe la registaro.[46]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Кристоф Айяд (2003-05-08). Иранские "Моджахеды народа" в Ираке: час испытаний (ruse). ЦентрАзия. Arkivita el la originalo je 2016-03-04. Alirita 2012-12-20.
  2. В.И. Сажин. Иран: июль 2008 года. Военно-политическая ситуация (ruse). Институт Ближнего Востока. Arkivita el la originalo je 2012-12-20. Alirita 2012-12-20.
  3. 3,0 3,1 При столкновениях в лагере беженцев под Багдадом погибли 47 человек (ruse). Reuters (2013-09-02). Arkivita el la originalo je 2013-09-02. Alirita 2013-09-02.
  4. 4,0 4,1 Правозащитники просят США контролировать ситуацию в иракской Дияле (ruse). Взгляд (2009-08-11). Arkivita el la originalo je 2013-01-03. Alirita 2012-12-20.
  5. Daniel Pipes (2007-07-10). Unleash the Iranian Opposition [the Mujahedeen-e Khalq] (angle). New York Sun. Alirita 2012-12-20.
  6. С една година ще продължи участието на българския военен контингент в Ашраф (bulgare). DarikNews (2007-02-01). Arkivita el la originalo je 2016-03-08. Alirita 2012-12-20.
  7. Abigail Hauslohner (2009-01-05). Iranian Group a Source of Contention in Iraq (angle). Time. Arkivita el la originalo je 2009-02-03. Alirita 2012-12-20.
  8. К.А. Машкин. Использование США телерадиовещания для воздействия на политические настроения населения Ирана (ruse). Институт Ближнего Востока. Arkivita el la originalo je 2012-12-20. Alirita 2012-12-20.
  9. Daniel Pipes (2008-07-17). Will Washington Betray Anti-Regime Iranians? (angle). Jerusalem Post. Alirita 2013-01-03.
  10. MKO expulsion from Iraq imminent (angle). PressTV (2008-07-09). Arkivita el la originalo je 2016-03-10. Alirita 2013-01-03.
  11. Багдад выпроваживает из страны иранских беженцев (ruse). Izvestija (2008-12-22). Arkivita el la originalo je 2012-12-20. Alirita 2012-12-20.
  12. Полиция Ирака окружила лагерь "Ашраф" (ruse). Trend (2009-06-06). Arkivita el la originalo je 2012-12-20.
  13. Солдаты иракской армии ворвались в лагерь иранских моджахедов: 260 человек ранены (ruse). Wsinform (2009-07-29). Arkivita el la originalo je 2013-01-04. Alirita 2012-12-23.
  14. Олег Кирьянов (2009-07-29). Чувство свободы (ruse). Rosijskaja gazeta. Arkivita el la originalo je 2011-12-01. Alirita 2012-12-23.
  15. Кузнецов С.. Уйти нельзя остаться: Судьба «иранских моджахедов» в Ираке (ruse).
  16. Crime Against humanity in Ashraf (angle). YouTube (2009-08-01). Arkivita el la originalo je 2010-06-06. Alirita 2012-12-23.
  17. Гражданин Швеции погиб в Ираке (ruse) (2009).
  18. Мунафики должны покинуть Ирак (ruse). Iran Russian Radio (2011-11-28). Arkivita el la originalo je 2012-12-23. Alirita 2012-12-23.
  19. В Ираке задержаны 36 иранских беженцев (ruse). Radio Svoboda (2009-08-03). Arkivita el la originalo je 2013-01-01. Alirita 2013-01-01.
  20. Правозащитники требуют от Пентагона взять под контроль лагерь моджахедов (ruse). Pravda.ru (2009-08-11). Arkivita el la originalo je 2013-01-01. Alirita 2013-01-01.
  21. Решение Ирака об уходе мунафиков окончательно (ruse). 313news.net (2009-08-04). Arkivita el la originalo je 2016-03-05. Alirita 2013-01-01.
  22. 22,0 22,1 Совет Безопасности ООН. 6586-е заседание. Вторник, 19 июля 2011 года, 11 ч. 00 м. S/PV.6586 (ruse), p. 8. Unuiĝintaj Nacioj (2011-07-19). Alirita 2013-01-13.[rompita ligilo]
  23. В Ираке 3 человека погибли при столкновении полиции с жителями лагеря иранских беженцев (ruse). Radio Svoboda (2011-04-08). Arkivita el la originalo je 2013-01-01. Alirita 2013-01-01.
  24. ЕС намерен направить наблюдателей в лагерь иранских беженцев в Ираке (ruse). Radio Svoboda (2011-04-10). Arkivita el la originalo je 2013-01-01. Alirita 2013-01-01.
  25. ООН осудила атаку иракских военных на лагерь беженцев из Ирана (ruse). Rosbalt (2011-04-15). Arkivita el la originalo je 2013-01-01. Alirita 2013-01-01.
  26. Нави Пиллэй решительно осудила рейд иракских военных против лагеря иранских диссидентов (ruse). Novaĵcentro de Unuiĝintaj Nacioj (2011-04-15). Arkivita el la originalo je 2013-01-01. Alirita 2013-01-01.
  27. ООН призывают расследовать гибель иранцев в лагере для беженцев на территории Ирака (ruse). Radio Svoboda (2011-04-16). Arkivita el la originalo je 2013-01-01. Alirita 2013-01-01.
  28. News numbre: 9001221094 (angle). Fars News Agency. Arkivita el la originalo je 2013-04-05. Alirita 2012-12-20.
  29. Ирак: освобождены обитатели лагеря "Ашраф" (ruse). Amnesty International (2011-04-19). Arkivita el la originalo je 2012-12-02. Alirita 2012-12-20.
  30. Между Ираном и Ираком подписано соглашение об экстрадиции (ruse). Radio Svoboda (2011-04-25). Arkivita el la originalo je 2013-01-01. Alirita 2013-01-01.
  31. Лидер иранских "Народных моджахедов" обратилась за помощью к ООН (ruse). Radio Svoboda (2011-06-19). Arkivita el la originalo je 2013-01-01. Alirita 2013-01-01.
  32. В США прошла демонстрация сторонников иранской группировки "Моджахедин-э Халк" (ruse). Radio Svoboda (2011-10-23). Arkivita el la originalo je 2013-01-01. Alirita 2013-01-01.
  33. Лагерь иранских моджахедов в Ираке подвергся ракетному обстрелу (ruse). Rosbalt (2011-12-26). Arkivita el la originalo je 2013-01-01. Alirita 2013-01-01.
  34. Шесть человек погибли и более 40 ранены при обстреле лагеря иранских беженцев в Ираке (ruse). Kurdistan.ru (2013-02-11). Arkivita el la originalo je 2013-07-01. Alirita 2013-07-01.
  35. Лагерь с высланными из Ирана гражданами подвергся обстрелу в Ираке (ruse). Kurdistan.ru (2013-06-16). Arkivita el la originalo je 2013-07-01. Alirita 2013-07-01.
  36. Депутаты Европарламента станцевали с иранскими "террористами" (ruse). Lenta.ru (2007-01-21). Arkivita el la originalo je 2012-12-23. Alirita 2012-12-23.
  37. 37,0 37,1 Генеральная Ассамблея ООН. Совет по правам человека.Рабочая группа по произвольным задержаниям. Мнения, принятые Рабочей группой по произвольным задержаниям на ее шестьдесят четвертой сессии 27–31 августа 2012 года. № 32/2012 (Ирак). A/HRC/WGAD/2012/32 (ruse), p. 3. Unuiĝintaj Nacioj (2012-11-23). Arkivita el la originalo je 2014-12-19. Alirita 2014-12-20.
  38. Власти Ирака продлили на полгода существование лагеря иранских беженцев (ruse). Radio Svoboda. Arkivita el la originalo je 2012-12-23. Alirita 2012-12-23.
  39. Ирак достиг соглашения с ООН о судьбе лагеря иранских беженцев (ruse). Radio Svoboda (2011-12-26). Arkivita el la originalo je 2012-12-23. Alirita 2012-12-23.
  40. США приветствовали соглашение между ООН и Ираком о судьбе лагеря "Ашраф" (ruse). Radio Svoboda (2011-12-26). Arkivita el la originalo je 2016-03-04. Alirita 2012-12-23.
  41. В Ираке несколько сот иранских беженцев покинули лагерь Ашраф (ruse). Radio Svoboda (2012-02-18). Arkivita el la originalo je 2012-12-23. Alirita 2012-12-23.
  42. Совет Безопасности ООН. 6747-е заседание. S/PV.6747 (ruse), p. 5-6. Unuiĝintaj Nacioj (2012-04-12). Alirita 2013-01-31.[rompita ligilo]
  43. Совет Безопасности ООН. 6747-е заседание. S/PV.6747 (ruse), p. 10. Unuiĝintaj Nacioj (2012-04-12). Alirita 2013-01-31.[rompita ligilo]
  44. Более половины жителей лагеря "Ашраф" в Ираке покинули его (ruse). Radio Svoboda (2012-05-17). Arkivita el la originalo je 2013-01-05. Alirita 2013-01-05.
  45. Пан Ги Мун просит иранских беженцев в Ираке переселиться в новый лагерь (ruse). Radio Svoboda (2012-08-02). Arkivita el la originalo je 2013-01-02. Alirita 2013-01-02.
  46. 46,0 46,1 Бондарь Ю. М. (2012-07-01). Иран: май 2012. Военно-политическая ситуация (ruse). Институт Ближнего Востока. Arkivita el la originalo je 2013-01-05. Alirita 2013-01-05.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]