Aŭdo

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo

Aŭdado estas la maniero, per kiu oni uzas la senson de siaj oreloj, por percepti sonojn. Kiam io faras sonon, vere ĝi faras ondojn de moviĝanta aero. La aeraj molekuloj mem ne iras longe for, sed la ondoj iras de iu aĵo al alia, eble grandan distancon. La moviĝanta aero igas parton de la ena orelo moviĝi, kiel membrano de tamburo, kaj ties movoj estas konsciataj en la cerbo. Pli granda frekvenco de movado kreas pli altan sonon, kaj malpli granda frekvenco kreas pli malaltan.

Ĉi tiu artikolo pri "Aŭdo" ankoraŭ estas ĝermo. Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la butono redaktu.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.