Aŭgmentado (muziko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sub aŭgmentado oni komprenas en la muziko la pligrandigon de tempovaloroj de la notoj de metita temo aŭ motivo. Se oni aŭgmentas temon, oni plilongigas la notojn ekz. per iliaj propraj valoroj; tiel el kvarona iĝas duona noto. Se oni male plimalgrandigas la notvalorojn, tiam temas pri diminuado.

Aŭgmentado ankaŭ povas koncerni la intervalstrukturon de muzikaĵo; tiam oni pligrandigas tonsaltojn en melodio. Ankaŭ jen la mala metodo estas diminuado.

Aŭgmentado estas ŝatata metodo de variaciado. Se tamen notodaŭroj aŭ intervalstrukturoj de muziko estas parametrigataj, pro manko de rilato oni ne plu povas paroli pri aŭgmentado respektive variacio/diminuado: La nocio fariĝas arkaika. Tio okazas precipe en la seria muziko.