Aŭgusteno de Hipono
Sankta | |||||
Sankta Aŭgusteno de Hipono | |||||
---|---|---|---|---|---|
Episkopo, Konfesanto, Doktoro de la Eklezio | |||||
Frua kristana teologo
portreto fare de Sandro Botticelli, ĉ. 1548 | |||||
Persona informo | |||||
Aurelius Augustinus | |||||
Naskiĝo | 13-a de novembro 354 en Tagaste, Numidia (nuntempa Alĝerio) | ||||
Morto | 28-a de aŭgusto 430 en Hippo Regius | ||||
Tombo | San Pietro in Ciel d'Oro vd | ||||
Religio | katolika eklezio • Maniĥeismo vd | ||||
Etno | berberoj vd | ||||
Lingvoj | latina • punika • Berbera lingvaro vd | ||||
Ŝtataneco | Roma regno vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Patricius vd | ||||
Patrino | Monika de Hipono vd | ||||
Gefratoj | Perpetua of Hippo • Navigius of Hippo vd | ||||
Edz(in)o | – | ||||
Infanoj | Adeodatus vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | filozofo • teologo • aŭtobiografo • muzika teoriisto • predikisto • historiisto • poeto • presbitero • verkisto • katolika sacerdoto • titulara episkopo • katolika episkopo vd | ||||
Laborkampo | filozofio • teologio vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Konfesoj ❦ La Civito de Dio ❦ Pri la Triunuo vd | ||||
| |||||
Sanktulo | |||||
Honorata en | Anglikanismo Orienta ortodoksismo Orientala ortodoksismo Luteranismo Romkatolikismo | ||||
Ĉefsanktejo | San Pietro in Ciel d'Oro, Pavia, Italio | ||||
Festotago | 28-a de aŭgusto (Okcidento), 15-a de junio (Oriento) | ||||
Atributoj | infano; kolombo; plumo; ujo; trapikita koro | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Aurelius Augustinus (ofte esperantigita al Aŭgusteno) de Hipono , aŭ Hippo (naskiĝis la 13-an de novembro 354; mortis la 28-an de aŭgusto 430) estis filozofo grava al la okcidenta civilizo kaj kristanismo. Li profundigis kristanan filozofion uzante la penson de Platono, precipe tiel, kiel interpretita en la novplatonismo de Plotino. Aŭgusteno estas eble la plej influa kristana verkisto ekster la Biblio. Li estis deklarita sanktulo, patro de la eklezio kaj doktoro de la katolika eklezio.
Vivo
Aŭgusteno naskiĝis en Tagaste, Numidio (en la nuntempa Alĝerio) en Nordafriko, kiu tiam estis parto de la Romia imperio. Lia patrino estis kristana berberino kiu poste renomiĝis Sankta Monika. Ŝi preĝis 20 jarojn, ke Aŭgusteno iĝu kristano, kio fine okazis iomete antaŭ ŝia morto. Lia patro estis vinberkultivisto kaj bienisto, kiu mortis kiam Aŭgusteno havis 17 jarojn. Li estis katekizato, idolano, kiu lernis la kristanan kredon, sed ankoraŭ ne estis kristano.
Li faris bazan studon en Tagaste, gramatikon en Madaura.[1]
Antaŭ lia kristaniĝo, Aŭgusteno studis kaj instruis retorikon, kiu tiam estis arto necesa al juristoj kaj politikistoj. Li loĝis kun kromvirino, sed estis fidela al ŝi, kaj havis kun ŝi unu filon, Adeodato. Aŭgusteno loĝis sinsekve en la urboj de Thagaste, Kartago, Romo kaj Milano.
Manikeismo
Antaŭ ĉio, Aŭgusteno brulis pro deziro trovi la veron, kaj senĉese serĉis ĝin. Tia serĉado kondukis lin al manikeismo, zoroastria formo de gnostikismo fondita de la babilona profeto Manikeo. Manikeo instruis, ke la mondon kreis kaj regas du dioj, unu bona, la alia malbona. Aŭgusteno jam sciis pri kristanismo, sed ĝiaj moralaj ordonoj kontraŭ malĉasteco ŝajnis al li malfacilaj kaj la Biblio ŝajnis kruda kompare kun la bonstilo de Cicerono. Li ŝatis la mondon kaj timis fidi nur Dion, ĉar li kutimis pensi kaj agi laŭ racio, ne laŭ fido.
Dum li sincere serĉis la veron, Aŭgusteno havis multajn demandojn pri la malfacilaĵoj de manikeismo. Kiam li finfine renkontis ĉefon de manikeismo kaj demandis lin pri la malfacilaĵoj, Aŭgusteno komprenis, per sia menso klerigita de retoriko, ke manikeismo estis plena je belaj vortoj, sed malplena je bonaj respondoj. Aŭgusteno ankaŭ eksciis, ke manikeismo kontraŭdiras la faktojn de astronomio. Do li forlasis tiun kredon.
Greka filozofio
Post manikeismo, Aŭgusteno legis grekan filozofion, precipe la librojn pri novplatonismo de Porfiro, sekvinto de Plotino. Novplatonismo helpis al Aŭgusteno kompreni Dion, kaj estis lia ponto al kristanismo (kion li poste konstatis). Aŭgusteno povis sintezi kristanismon kaj platonismon, ĉar li venis al kristanismo tra platonismo kaj vidis ĝin laŭ la okuloj de Platono. Lia sintezo ne estis abstrakta projekto aŭ intelekta ludilo, sed estis lia aŭtobiografio, lia vojo al la fido.
Kristanismo
Aŭgusteno transloĝiĝis fine al Milano, kie li renkontis sanktan Ambrozion, la kristanan ĉefepiskopon de la urbo. Ambrozio estis tre bona predikanto, kio gajnis la estimon de Aŭgusteno, la instruisto pri retoriko. Ambrozio movis Aŭgustenon tra ties malfacilaĵoj pri kredo je Kristo.
En 386, 32-jaraĝa, Aŭgusteno konvertiĝis al kristanismo, kaj baptiĝis en Pasko de la jaro 387. Li fariĝis episkopo de la urbo Hipono en Nordafriko en 396 kaj tie restis kiel episkopo ĝis sia morto, la 28-an de aŭgusto, 430. Li skribis pri sia vivo, kaj precipe kiel li venis al Kristo, en la libro, Confessiones ("Konfesoj"), la plej populara el liaj verkoj, kiun li pretigis dum la jaroj 397-8.
En 410 la barbaroj atakis Romon, la koro de la romia imperio, kaj ŝanceligis fidon en la potenco kaj estonteco de la roma imperio. La mondo ŝajnis fali. Responde, dum la sekvaj jaroj Aŭgusteno verkis sian majstran verkon, De civitate Dei (413-26, "Civito de Dio"), en kiu li vidis historion kiel la lukton inter du civitoj: la civito de homoj kaj la civito de Dio. Dum tiu periodo, la potenco de Romo (civito de homoj) kadukiĝis, dum kristanismo (civito de Dio) pligrandiĝadis. Aŭgusteno prave rekonis ke kristanismo estis la nova ondo de historio kaj li montris, kial la novaj kristanaj ideoj estas pli fortaj kaj klarigaj ol la malnovaj, iamaj grekaj ideoj. Sed, dum li tion faris, li platonigis la idearon de kristanismo. Ankaŭ multaj aliaj platonigis kristanismon en la 3-a kaj 4-a jarcentoj, sed kutime hereze (kiel ekzemple, arianismo), sed Aŭgusteno sintezis ilin prave.
Aŭgusteno verkis ankaŭ multajn librojn pri teologio, interalie De trinitate ("Pri la Triunuo"), kaj De doctrina Christiana pri la Biblio. Pri la Apostola Kredo kaj la kristana vivo li verkis la libron Enchiridion ad Laurentium ("Manlibro por Laurentius"). Lia plumo ofte batalis kontraŭ la herezoj de lia tempo. Travivis ĝis hodiaŭ multe da liaj predikoj kaj leteroj.
Morto
Aŭgusteno mortis en la jaro 430, kiam la urbon Hipono atakis la vandaloj, ĝermanaj barbaroj. Poste li fariĝis sanktulo de la rom-katolika Eklezio. Lia festotago estas la 29-a de aŭgusto.
Filozofio
La filozofio de Aŭgusteno influis ankoraŭ la filozofion de la mezepoko.
Vero
Dum sia tuta vivo Aŭgusteno okupiĝis pri la problemo de vero. Li antaŭiris la citaĵon de René Descartes' cogito ergo sum (mi pripensas, do mi estas), notinde la nepridubindan ekziston de pripensanto.
Tempo
Aŭgusteno parolas pri tri tempoj: la estanteco de la estantaĵoj kaj la estanteco de la estontaĵoj. Estinteco, estanteco kaj estonteco kiel tiaj, ne ekzistus laŭ Aŭgusteno:
|
Teologio
Triunuo
Lia ĉefverko estas la 15 libroj De trinitate (Pri la triunuo). Diferencon inter la unuopaj personoj, kiujn li taksas same eternaj, same perfektaj kaj same tutpotencaj, Aŭgusteno ne neas. Li rigardas la personojn ĉefe kiel rilatoj ene de la dia eco.
La instruo de la deveno de la spirito el la patro kaj la filo estis unue prezentita de li. Poste tiu eldiro estigis la disputon de Filiokvo.[noto 1]
Antaŭdestino
Aŭgusteno estas konata kiel reprezentanto de la antaŭdestino, kiu destinas la homon al eterna vivo. En malfrua verko, De civitate Dei (Pri la dia ŝtato) li supozas la kreon de du anĝelaj ŝtatoj antaŭ la kreado de la homo, la ŝtato de la malbonaj anĝeloj (civitas diaboli) kaj la ŝtato de la bonaj anĝeloj (civitas dei), iuj de la anĝeloj disiĝinte senkiale de dio kaj malboniĝis. Post la kreado de la homo tiuj du ŝtatoj iĝis la tera ŝtato (civitas terrena) kaj la ĉiela dia ŝtato (civitas coelestis).
Listo de verkoj
En la mezepoka Okcidento, li estis unu el la plej popularaj aŭtoroj (kune kun Kasiano, Origeno kaj Sankta Gregorio la Granda).
Aŭgusteno verkis per la latina lingvo kaj neniam lernis la grekan.
- Contra Academicos (386)
- De vita beata (386)
- De ordine (386)
- Soliloquia (386)
- De dialectica (387)
- De immortalitate animae (387)
- De musica (388)
- De quantitate animae (388)
- De magistro (389)
- De libero arbitrio (388-395)
- De vera religione (389/91)
- Enarrationes in psalmos (388-396)
- De doctrina Christiana (396/97)
- De catechizandis rudibus (399/400)
- Confessiones (397-401)
- De trinitate (399-419)
- Enchiridion ad Laurentium (421-423)
- Tractatus in Ioannis Evangelium (388)
- De civitate Dei (413-426)
- Retractiones (428)
Retractiones enhavas liston de liaj verkoj kaj la motivon por ĉiu.
La Regulo de Sankta Aŭgusteno estas kunaĵo da skribaĵoj kiun la tradicio atribuis al Sankta Aŭgusteno kaj estis referenco de la monaĥa vivo por sennombra komunumoj de konsekratoj ekde la 5-a jarcento ĝis hodiaŭ.
Notoj
- ↑ Laŭ greka instruo la spirito devenas el la patro per la filo, laŭ okcidenta eklezia tradicio el la patro kaj la filo.
Bibliografio
- Brown, Peter (2001). Agustín de Hipona. Madrid: ACENTO Editorial. ISBN 84-483-0608-2.
- Chadwick, Henry (2001). Agustín. Ediciones Cristiandad. ISBN 978-84-7057-437-5.
- Cremona, Carlo (1991). Agustín de Hipona: la razón y la fe. Ediciones Rialp. ISBN 978-84-321-2804-2.
- Lacueva, Francisco (2001). Diccionario Teológico Ilustrado. España: CLIE. ISBN 978-84-8267-237-3. Consultado el 11 de abril de 2013.
- Lazcano, Rafael (2007). Bibliografía de San Agustín en lengua española (1502-2006). Editorial Agustiniana. ISBN 84-95745-60-7.
- Przywara, Erich (1984). San Agustín, perfil humano y religioso. Ediciones Cristiandad. ISBN 978-84-7057-359-0.
- Oroz Reta, José; Galindo Rodrigo, José Antonio; AA.VV. (1998-2010). El pensamiento de San Agustín para el Hombre de Hoy (trivoluma. Tomo I: La Filosofía Agustiniana. Tomo II: Teología Dogmática. Tomo III: Temas Particulares de Filosofía y Teología). Edicep. ISBN 9788470505033 / ISBN 978-84-7050-503-4 / ISBN 978-84-7050-999-5.
- Wohl, de, Louis (2001). Corazón inquieto: la vida de San Agustín. Ediciones Palabra. ISBN 978-84-8239-458-9.
Eksteraj ligiloj
- Tradukoj de kelkaj laboroj per Aŭgusteno
- Kelkaj laboroj per Aŭgusteno angle
- Sankta Aŭgusteno: Inter du mondoj
- Latinaj tekstoj
|
- ↑ Diccionario de los santos, Volume 1 http://books.google.co.ve/books?id=7WRxrxpĥYwC&pg=PA95&dq=%22Agust%C3%ADn+de+Hipona%22&hl=es-419&sa=X&ei=N9hmUeP0Goqa8gSlhoH4DQ&ved=0CCsQ6AEwADgK#v=onepage&q=%22Agust%C3%ADn%20de%20Hipona%22&f=false Alirita la 11an de aprilo de 2013, 2000, Claudio Leonardi, Andrea Riccardi, Gabriella Zarri,| San Pablo,| Hispanio isbn= 84-285-2258-8 paĝo 84.