Aŭgusteno kaj Jozefo Lèmann

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Aŭgusteno kaj Jozefo Lèmann (aŭ fratoj Lèmann) estis du ĝemeloj, judoj kaj orfaj, naskiĝintaj en 1836 en Liono, (Francio). Ili estis kreskigitaj ĉe onklaro, apartenanta al unu el la plej elstaraj familioj de la urbo. Ĉe la dekoka jaro, kaŝe, la du fratoj fariĝis katolikoj; kiam ili estis malkaŝitaj oni ilin akre kaj pune traktis kaj ankaŭ batis, sed ili rezistis kaj sendis leteron al loka ĵurnalo por deklari sian spontanan decidon... Ilia decido aliri katolikan seminarion koincidis kun ilia forigo el la onkla domo kaj forpelo el la memoro de la parencaro.

Ili ricevis katolikan pastran ordinadon en 1889. Krom la pratikado de la pastraj ekzercoj, ili kultis aparte studojn pli lingvo kaj historio de judaj eventoj, prefere samtempaj kun la vivo de Jesuo Kristo, de ili agnoskita la Mesio promesita kaj kiel Difilo. Kaj ĝuste en tiu ilia aktiveco kuŝas ilia graveco en la historia kaj kultura medioj.

Jozef mortis en 1909 kaj Aŭgustin en 1916. Inter la multaj ilia verkoj, en 1877 ili publikigis sian precipan verkon: Valeur de la Assemblée qui promonça la peine de mort contre Jésus Christ (Problemo pri la digno de la de la asembleo kiu sentencis la mortopunon de Jesuo Kristo). Sur tiu historia verko oni metu atenton.

Historia verko de la fratoj Lèmann[redakti | redakti fonton]

Ili publikigis diversajn verkojn, ĉiujn celantajn pruvi ke Jesuo estis la Mesio atendita. Kaj estis libroj verkitaj de homoj kiuj bone konis la judan religion kaj ties historion kaj ankaŭ Talmudon sur kiu precipe fondis sian sciencan esploron

En sia precipa verko la du erudiciaj aŭtoroj rekonstruis la historion de Sinedrio kaj sukcesis trovi la biografiaĵojn de eĉ 40 el la 71 membroj kiuj kondamnis Jesuon el Nazareato, pruvante - ne malofte kun la Talmudo tramane – ke temis pli personoj almenaŭ pridiskutindaj. Krome, nesataj, ili estis zorge kontribuintaj al la analizo pri la tuta procezo, paŝon post paŝo, kaj konstatis almenaŭ 27 malregulaĵojn: unu sola el tiuj sufiĉus senvalidigi la tutan proceson. Ke temis pri proceso-farso, tipaj de la stalina epoko, ni tion sciis el la Evangelioj. Sed, ĉar la Evangeliistoj estis sendube kristanaj, iliaj informoj sin elmetis al la risko de facila akuzo pri partianeco. Male, fratoj Lémann elmontras, profitante nur de judaj fontoj, ke la proceso, ĉiuflanke ekzaminita kaj laŭvole returnita, restas tragika burleskaĵo

Fakte, Nikodemo, Gamalielo kaj Jozefo el Armateo – la unuaj honoraj homo de tiu kunsido – volis eĉ ne en ĝi partoprenis, sciante ke la sentenco estis jam skribita anticipe. Ekzemple, la juda leĝo malpermesis la noktajn procesojn. Kaj inter unu seanco kaj alia, devis pasi almenaŭ unu tago. Estis malpermesite procesi en la festaj vigiloj: male, Jesuo estis arestita dumnokte, tuj procesita, kaj reprocesita ĉe tagiĝo, sen interrompo de kontinueco. Kaj estis la unua tago de la sengista periodo, vigilo – tute rekte - de Pasko. Tre malpermese eldiri mortsentencojn, ekstere de la Gazith, nome de Salo de la otangulaj ŝtonoj de la Templa perimetro. Male, Jesuo estis kondamnita eĉ en la domo de Kajafas. La atestantaro devia estis aŭskultata unu post la alia kaj private, male kiel oni scias, okazis la kontraŭo. La sepdekunu membroj de la Sinedrio devis voti unu post la alia. Male, en kazo de Jesuo oni kriis kune “al morto” en tumulta konsento. La debato devis komenci kun la anonco pri la akuzoj komunikotaj al la akuzato. Mali, Kajafas, kies tasko esti tiu de juĝisto, senrajte agas kiel publika akuzanto kaj eĉ aŭdacas demandi al la akuzito Jesuo pri ties doktrino... Sume, li havis nenian akuzon kaj petis al la akuzito kulpigi sin mem. Fakte, Jesuo al li rimarkigas ke, laŭregule li devus demandi tiuj kiuj lin estis aŭskultintaj, ĉar li parolis ĉiam publike - (kaj ricevas mandorsan fraton flanke de servisto de kajafas(en kies loĝejo, oni tion ne forgesu, okazas la (procezo). Jesuo, entute, scias ke ili nenion havas kontraŭ li, pro tio ili provas nur elkapti agnoskon pri kulpo...

En la scienca esploro estas ekzamenita ĉiu aspekton de afero kaj evidentigitaj la multaj kontraŭleĝajn kondutojn.

personecoj de la sinedrianoj kondamnantaj[redakti | redakti fonton]

Sed kiu sidas en tiu Sinedrio de la fatala jaro? Ĉeestas uloj kiel Joazar, sacerdoto kaj filo de sacerdoto. Lia patro, Simon Boeto, membras, kune kun aliaj siaj filoj, en la Snedrio. Li estis ĉefsacerdolo ĉar patro de Mariamme, la plej bela virino de la tuta Judujo: por ŝin igi sian, Herodo la Granda estis seniginta je ĉefsacerdoteco Joŝua ben Fabes kaj ĝin estis doninta al li. Anania ben Nebedai (kiu poste estos ĉefsacerdoto kaj porjuĝe sendos Sanktan Paŭlon al la prokuroro Feliĉo, famas pro speciala frandemo kaj pantagruelaj bankedoj. Kelkia, gardisto de la trezoro de la Templo, estas tiu kiu transdonas la tridekajn arĝentajn monerojn al Judaso (precize perprofete antaŭsciigitaj ankaŭ rilate la nombron).

Estu dirate ke la juĝoj konigitaj en la libro, kaj ankaŭ tiuj malmultaj kiujn ĉi tie oni citos, estas eltiritaj el la Talmudo, ĉar la juda tradicio, ankaŭ estonta, havas nenian estimon pri tiuj uloj. Jonata ben Uziel estas la skribisto kiu tradukas ĉiujn Profetojn krom Danielo ĉar la priskribo kiun tiu ĉi faras pri la Mesio ŝajnas la portreto de Jesuo el Nazareto. Ismael ben Eliza estas la belulo de la grupo: iun tagon lia patrino lavis al li la piedojn post lia reveno el rabena skolo kaj devote trinkis la lavakran akvon. Estu plue dirate: estis tiuj homoj la enkondukintoj de uzo sin nomiĝi rabbi (majstro), uzo kiu antaŭe ne ekzistis kaj kiun Jesuo severe riproĉis kiam malpermesas al siaj disĉiploj sin nomigi ĉe la popolo tiamaniere, ĝuste por ilin disingigi el gisto de tiuj fariseoj. Zachai estas tiu kiu post la detruo de la Templo flanke de estonta imperiestro Tito translokigas la Sinedrion al Jafne; sed tio ne malpermesis al li fariĝi “unu el la plej neimitindaj korteganoj de Tito mem, kvankam ankaŭ li, kiel ĉiuj en Jerusalemo, vidis la grandan templan kupran pordon (por ĝin movi necesis la forto de dudek viroj) malfermiĝi tutsole kun granda frakaso. Pri Ben Tsitsit Haccassat Talmudo informas pri la ekĉesa pompo de la vestoj kaj pri lia amo al la lukso sembremsa. Doras fariĝos unu el korteganoj de prokuroro Feliĉo, kiu konfidis ĝuste al li la ŝarĝon mortigi la ĉefsacerdoton Jonathas.

Eblas daŭrigi kun la priskribo de la personecoj de tiuj sinedrianoj. Sed oni proponu la demandon: kial ili tiom malamis Jesuon? Oni ne forgesu ke, post kelkaj jaroj, ili ne hezitis aklami du supozitajn mesiojn, kiuj uzis armilojn, inter kiuj tiun kiu kaŭzos la finan ruinigon de Israelo. Tiamaniere ili klarege kontraŭdiris tion kion ili estis dirintaj pri Jesuo ĵus kiam tiu resurektigis Lazaron: ke bone estas por vi, ke unu homo mortu por la popolo, kaj ke la tuta nacio ne pereu. (Joh 41, 50)

La aŭtoroj fratoj Lémann elmontras ke la homo kiu ili estas juĝantaj estis senmaskiginta ilian ŝajnan piecon kaj malpliiginta la publikan konsideron de ili ĝuitan. Li reĵetas krome, la senrajtajn preskribojn kiuj ili volus meti super la Leĝo de Moseo mem; kaj volus abolicii la kontraŭleĝajn dekonaĵojn per kiuj ili oprimas la popolon...

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Valeur de la Assemblée qui promoncça la peine de mort contre Jésus Christ. italigita: L’assemblea che condannò il Messia. Storia del Sinedrio che decretò la pena di morte di Gesù, Libreria Editrice Fiorentina,
  • Pino Cammilleri, Il Timone, n.120, februaro 2013.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]