August Cieszkowski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Aŭgusto Cieszkowski)
August Cieszkowski
Persona informo
August Cieszkowski
Naskiĝo 12-an de septembro 1814 (1814-09-12)
en Nowa Sucha, Węgrów County
Morto 12-an de marto 1894 (1894-03-12) (79-jaraĝa)
en Poznano
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Kongresa Pollando vd
Alma mater Jagelona UniversitatoUniversitato de HajdelbergoHumboldt-Universitato en Berlino vd
Subskribo August Cieszkowski
Familio
Dinastio Q730759 vd
Profesio
Okupo ekonomikistofilozofopolitikistoterposedantohistoriisto vd
Aktiva en PoznanoHeidelberg vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

August Cieszkowski de Dołęga (naskiĝis la 12-an de oktobro 1814 en Nowa Sucha, mortis la 12-an de marto 1894 en Poznano) estis pola filozofo kaj politikisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li studis en Jagiellona Universitato en Krakovo kaj en Berlino. En 1838 li fariĝis doktoro de la filozofio en Heidelberg.

Poste vojaĝis tra Francio, Italio kaj Britio. En la 1840-aj jaroj li pasloĝis en Parizo, kie li influis al Pierre Proudhon. La filozofio de Cieszkowski inspiris ankaŭ al Zygmunt Krasiński. Influo al Karl Marx estas asertita de kelkaj aŭtoroj, sed ne pruvita.

Reveninte al Pollando Cieszkowski hejmiĝis apud Poznano, en la vilaĝo Wierzenica.

Kiel politikisto li publikigis alvokon al la parlamentoj de la mondo por paco kaj interkompreniĝo. Poste li kreis Ligon Nacian Polan (1848). Li estis ankaŭ en prusa registaro kaj prezidis la Rondon Polan. Li fondis Agran Akademion (Wyższa Szkoła Rolnicza im. Heleny) en 1870 en Żabikowo ĉe Poznano, kiu poste translokiĝis al Poznano mem. Cieszkowski aktive agis por la Universitato Adam Mickiewicz en Poznano kaj trifoje prezidis la Poznanan Asocion de la Amantoj de la Scienco (PTPN). Krome li estis membro de la Akademio de la Kapableco en Krakovo.

Cieszkowski mortis en Poznano kaj estis entombigita en la preĝejo en Wierzenica.


Plej gravaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Prolegomena zur Historiosophie (1838) (Prolegomeno por Historiozofio)
  • Gott und Palingenesie (1842)
  • Ojcze nasz (1848) (Patro nia)